Slovaka
Slovenský jazyk
Slovenský jazyk
Proksimume 4,6 milionoj da denaskuloj en Slovakio, plus elmigrintoj kaj diasporo
Slovakio, EU; povas esti uzata en preskaŭ ĉiuj niveloj de oficiala komunikado en Ĉeĥio
Hungario, Serbio, Ukrainio, Kroatio
Britio, Germanio, Irlando, Aŭstrio, Ukrainio; Usono, Kanado, Argentino, Aŭstralio
La slovaka havas silabajn l, r kaj iliajn longajn ekvivalentojn, ĺ kaj ŕ. Tia silabo ŝajnas ne havi vokalon kaj povas konduki al interesaj vortoj, kiuj tamen estas facile prononceblaj por denaskaj parolantoj.
La vorto štvrť (kvarono) estas aparte utila, ĉar oni povas uzi ĝin en kunmetitaj vortoj. Kelkaj el la plej longaj tekstare atestitaj vortoj estas štvrťstoročie (kvaronjarcento), štvrťstrana (kvaronpaĝo) kaj štvrťhrsť (kvaronmanpleno).
Imperativaj verboj kelkfoje enhavas nur la radikan morfemon, pro tio ekzistas kelkaj senvokalaj imperativoj:
Ekzistas tradicia frazo (komune kun la ĉeĥa lingvo), kiu montras silaban “r”:
Tamen, oni povas plifortigi ĝin per verba prefikso, ŝanĝo de la lasta vorto kaj la kunmetado kun štvrť:
Kaj kun realisma imperativo (vrč) kaj alvoko:
Oni eĉ povas ludi per kunmetado kaj krei la jenajn vortojn (kiuj ŝajne neniam estis uzitaj):
La apartiĝo de okidentslavaj lingvoj disde la praslava lingvo jam bone progresis.
Kodeksoj, leteroj kaj bibliaj tradukoj skribitaj en la malnovslava lingvo (en glagolico kaj cirila alfabeto) estis la unuaj dokumentoj skribitaj en la teritorio de nuna Slovakio. Proglas (skribita de Konstanteno la Filozofo) estas konsiderata kiel la unua originala literatura verko en la malnovslava lingvo.
Mankas slovaklingvaj dokumentoj de tiu epoko. Slovakaj loknomoj aperas en latinaj tekstoj.
La unua konata kohera teksto en la slovaka.
Kreo de la unuaj superdialektaj variaĵoj.
Unuaj provoj uzi stabilan skriban slovakan: Romuald Hadvabný (slovak-latina vortaro, 1763) kaj Jozef Ignác Bajza (diversaj romanoj kaj poemoj, 1782–1813).
Anton Bernolák eklaboris pri sia (hodiaŭ konsiderata kiel la unua normigita) slovaka (vortaroj, gramatiklibroj).
Provo de “kontraŭnormigo” de Ľudovít Štúr. Lia lingvo poste estos ŝanĝita de Michal Miloslav Hodža, Martin Hattala kaj Samo Czambel, kaj evoluos al la moderna slovaka.
La versio de Jan Kollár (jes, plia versio) estis aprobita kiel oficiala lingvo, sed kaŭzis protestojn de la slovaka intelektularo (pro sia arkaika aspekto kaj simileco al la ĉeĥa).
La ĉeĥoslovaka lingvo iĝas la oficiala lingvo de Ĉeĥoslovakio; pasiva dulingveco en la ĉeĥa kaj slovaka estas instigata.
Estas publikigitaj reguloj de la slovaka ortografio kiuj montris tendencon al ĉehoslovaka orientiĝo.
Lasta grava ortografia reformo; la nuna slovaka ortografio estis adoptita tiam.
Disiĝo de Ĉeĥoslovakio; ĉeĥlingvaj amaskomunikiloj daŭre estas gravaj en Slovakio.
Libroj pri la norma slovaka kaj aliaj lingvaj fontoj disponeblaj en elektronika versio.
La moderna slovaka ortografio fieras pri la plejmulto de literoj inter eŭropaj latinskribitaj lingvoj: 46 literoj. La slovaka alfabeto amase uzas diakritajn signojn kaj havas kelkajn unikajn literojn. Ľ/ľ kaj Ĺ/ĺ (L kun haĉeko kaj dekstra korno) estas uzataj nur en la slovaka, la literoj Ď/ď kaj Ť/ť estas uzataj nur en la slovaka kaj ĉeĥa, kaj se la turkmena lingvo ne prenus la Ň/ň en reformo de la jaro 1995, ankaŭ ĉi tiu litero estus unika en la slovaka kaj ĉeĥa.
La vida reprezento de mäkčeň estas interesa – kutime, ĝi havas “kojnan” aspekton (ˇ), sed ĉe ď, ť, ľ kaj Ľ ĝi malsamas: tie ĝi similas al apostrofo dekstre de la litero. Tio estas nur vida distingo, la supersigno daŭre estas haĉeko. En manskribo, ĝi estas ĉiam kutima haĉeko en ĉiuj pozicioj. Ĉar la literoj ekzistas nur en la slovaka kaj la ĉeĥa, tia distingo estas relative nekonata eksterlande kaj rezultas en perpleksaj anstataŭigoj (ofte enigante superfluajn apostrofojn) de eksterlandanoj.
Duliteraĵojn (ch, dz, dž) oni konsideras kiel memstaraj literoj. Tamen, ĉi tiuj literoj “malfortas” – en vertikala skribado, ili okupas du poziciojn, sed krucenigme “ch” okupas kutime unu pozicion, sed “dz” kaj “dž” iafoje po du. Majuskligite, la literoj ekzistas en du formoj – majuskla kaj nomuskla - CH kaj Ch, DZ kaj Dz, DŽ kaj Dž, depende de la sekva kazo.
La proksimeco de la slovaka kaj ĉeĥa estas vaste konata. Ilia reciproka komprenado estas komparata varie kun la komprenado inter itala kaj napola, portugala kaj galega, norvega kaj sveda aŭ kun similaj proksimaj lingvoparoj. La distanco eble estas pli granda ol kroata-serba aŭ usona-brita angla, sed malpli granda ol germana-nederlanda aŭ rusa-ukraina. Alia proksima lingvo estas la pola, sed la diferencoj estas pli grandaj kaj la komprenado estas limigita.
Interesa fenomeno estas dialekta kontinuo el ĉeĥaj al orientslovakaj dialektoj, kun transiraj dialektoj al la rusina (lemka) kaj pola (górala) lingvoj. Tiel la orient- kaj okcidentslavaj dialektoj estas interligitaj per la ĉeno de interkompreno kaj povas esti klasifikitaj kiel parto de nordslava dialekta kontinuo. Hipoteza vojaĝanto povas elvojaĝi el la plej okcidenta ĉeĥa urbo (Aš), vizitante ĉiun vilaĝon apudvoje li rimarkus, ke la loka dialekto iom malsamas de la antaŭa, sed ja estas proksima. Tiamaniere la vojaĝanto finus en Vladivostoko, sen trovi klaran lingvan limon dum la vojaĝo – sed la plej orienta kaj plej okcidenta lingvoj estas tre malsamaj.
En la slovaka, novaj vortoj estas kreataj plejparte per aldono de afiksoj (derivado) kaj pruntado de vortoj, nuntempe ĉefe el la angla.
En la slovaka ekzistas multaj afiksoj. Ili povas ŝanĝi la signifon de vortoj, ekz.:
Multlingva paĝaro por lernado de la slovaka: http://slovake.eu