Rekte al la enhavo

Slovaka

Slovenský jazyk

Nombro da denaskaj parolantoj

Proksimume 4,6 milionoj da denaskuloj en Slovakio, plus elmigrintoj kaj diasporo

Oficiala lingvo en

Slovakio, EU; povas esti uzata en preskaŭ ĉiuj niveloj de oficiala komunikado en Ĉeĥio

Malplimulta lingvo en

Hungario, Serbio, Ukrainio, Kroatio

Diaspora lingvo en

Britio, Germanio, Irlando, Aŭstrio, Ukrainio; Usono, Kanado, Argentino, Aŭstralio

Alfabeto
46 literoj
Gramatikaj kazoj
6
Lingvokodo
sk, slo, slk
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa familio (okcidentslava lingvo, kune kun la ĉeĥa, pola, soraba(j), kaj du malaperintaj lingvoj, polaba kaj slovinca)
Nombro da dialektoj
3 ĉefaj grupoj, 6 subgrupoj, pli ol 30 dialektoj

La plej longa vorto

plej nekomercadebla (virgenre, ununombre, genitive)

Kurioza vorto aŭ frazo

Enmetu kvaronfingron tra la kolon.

Kuriozaj detaloj

Tutkonsonantaj vortoj

La slovaka havas silabajn l, r kaj iliajn longajn ekvivalentojn, ĺ kaj ŕ. Tia silabo ŝajnas ne havi vokalon kaj povas konduki al interesaj vortoj, kiuj tamen estas facile prononceblaj por denaskaj parolantoj.

La vorto štvrť (kvarono) estas aparte utila, ĉar oni povas uzi ĝin en kunmetitaj vortoj. Kelkaj el la plej longaj tekstare atestitaj vortoj estas štvrťstoročie (kvaronjarcento), štvrťstrana (kvaronpaĝo) kaj štvrťhrsť (kvaronmanpleno).

Imperativaj verboj kelkfoje enhavas nur la radikan morfemon, pro tio ekzistas kelkaj senvokalaj imperativoj:

flagru
plenigu
furzu

silentu
graŭlu
tenu

ŝovu
ĉifu
pluvu

Ekzistas tradicia frazo (komune kun la ĉeĥa lingvo), kiu montras silaban “r”:

Metu fingron tra la kolon.

Tamen, oni povas plifortigi ĝin per verba prefikso, ŝanĝo de la lasta vorto kaj la kunmetado kun štvrť:

Enmetu fingron tra kvaronmanplenon.

Kaj kun realisma imperativo (vrč) kaj alvoko:

Graŭlu, enmetu fingron tra kvaronmanplenon, leporhundo.

Oni eĉ povas ludi per kunmetado kaj krei la jenajn vortojn (kiuj ŝajne neniam estis uzitaj):

kvaronkolo
kvaronfingro

kvarontrombo
kvarongluglo

kvarongluglaĵo

Malfacile elparoleblaj vortoj

nebulo
glaciaĵo

fingrometado (ekzemple sur klavaro)
peristo

Historio

  • 10-a jarcento

    La apartiĝo de okidentslavaj lingvoj disde la praslava lingvo jam bone progresis.

  • Kodeksoj, leteroj kaj bibliaj tradukoj skribitaj en la malnovslava lingvo (en glagolico kaj cirila alfabeto) estis la unuaj dokumentoj skribitaj en la teritorio de nuna Slovakio. Proglas (skribita de Konstanteno la Filozofo) estas konsiderata kiel la unua originala literatura verko en la malnovslava lingvo.

  • Mezepoko

    Mankas slovaklingvaj dokumentoj de tiu epoko. Slovakaj loknomoj aperas en latinaj tekstoj.

  • 1493

    La unua konata kohera teksto en la slovaka.

  • Fino de la 18-a jarcento

    Kreo de la unuaj superdialektaj variaĵoj.

  • 1763 - 1813

    Unuaj provoj uzi stabilan skriban slovakan: Romuald Hadvabný (slovak-latina vortaro, 1763) kaj Jozef Ignác Bajza (diversaj romanoj kaj poemoj, 1782–1813).

  • 1787

    Anton Bernolák eklaboris pri sia (hodiaŭ konsiderata kiel la unua normigita) slovaka (vortaroj, gramatiklibroj).

    Anton Bernolák
  • 1843

    Provo de “kontraŭnormigo” de Ľudovít Štúr. Lia lingvo poste estos ŝanĝita de Michal Miloslav Hodža, Martin Hattala kaj Samo Czambel, kaj evoluos al la moderna slovaka.

    Ludevít Štúr
  • 1850

    La versio de Jan Kollár (jes, plia versio) estis aprobita kiel oficiala lingvo, sed kaŭzis protestojn de la slovaka intelektularo (pro sia arkaika aspekto kaj simileco al la ĉeĥa).

    Jan Kollár
  • 1920

    La ĉeĥoslovaka lingvo iĝas la oficiala lingvo de Ĉeĥoslovakio; pasiva dulingveco en la ĉeĥa kaj slovaka estas instigata.

  • 1931

    Estas publikigitaj reguloj de la slovaka ortografio kiuj montris tendencon al ĉehoslovaka orientiĝo.

  • 1953

    Lasta grava ortografia reformo; la nuna slovaka ortografio estis adoptita tiam.

  • 1993

    Disiĝo de Ĉeĥoslovakio; ĉeĥlingvaj amaskomunikiloj daŭre estas gravaj en Slovakio.

  • Ekde 2003

    Libroj pri la norma slovaka kaj aliaj lingvaj fontoj disponeblaj en elektronika versio.

Skribosistemo kaj prononco

  • a
  • á
  • ä
  • b
  • c
  • č
  • d
  • ď
  • dz
  • e
  • é
  • f
  • g
  • h
  • ch
  • i
  • í
  • j
  • k
  • l
  • ĺ
  • ľ
  • m
  • n
  • ň
  • o
  • ó
  • ô
  • p
  • q
  • r
  • ŕ
  • s
  • š
  • t
  • ť
  • u
  • ú
  • v
  • w
  • x
  • y
  • ý
  • z
  • ž

La moderna slovaka ortografio fieras pri la plejmulto de literoj inter eŭropaj latinskribitaj lingvoj: 46 literoj. La slovaka alfabeto amase uzas diakritajn signojn kaj havas kelkajn unikajn literojn. Ľ/ľ kaj Ĺ/ĺ (L kun haĉeko kaj dekstra korno) estas uzataj nur en la slovaka, la literoj Ď/ď kaj Ť/ť estas uzataj nur en la slovaka kaj ĉeĥa, kaj se la turkmena lingvo ne prenus la Ň/ň en reformo de la jaro 1995, ankaŭ ĉi tiu litero estus unika en la slovaka kaj ĉeĥa.

La vida reprezento de mäkčeň estas interesa – kutime, ĝi havas “kojnan” aspekton (ˇ), sed ĉe ď, ť, ľ kaj Ľ ĝi malsamas: tie ĝi similas al apostrofo dekstre de la litero. Tio estas nur vida distingo, la supersigno daŭre estas haĉeko. En manskribo, ĝi estas ĉiam kutima haĉeko en ĉiuj pozicioj. Ĉar la literoj ekzistas nur en la slovaka kaj la ĉeĥa, tia distingo estas relative nekonata eksterlande kaj rezultas en perpleksaj anstataŭigoj (ofte enigante superfluajn apostrofojn) de eksterlandanoj.

Duliteraĵojn (ch, dz, dž) oni konsideras kiel memstaraj literoj. Tamen, ĉi tiuj literoj “malfortas” – en vertikala skribado, ili okupas du poziciojn, sed krucenigme “ch” okupas kutime unu pozicion, sed “dz” kaj “dž” iafoje po du. Majuskligite, la literoj ekzistas en du formoj – majuskla kaj nomuskla - CH kaj Ch, DZ kaj Dz, DŽ kaj Dž, depende de la sekva kazo.

Dialektoj

La proksimeco de la slovaka kaj ĉeĥa estas vaste konata. Ilia reciproka komprenado estas komparata varie kun la komprenado inter itala kaj napola, portugala kaj galega, norvega kaj sveda aŭ kun similaj proksimaj lingvoparoj. La distanco eble estas pli granda ol kroata-serba aŭ usona-brita angla, sed malpli granda ol germana-nederlanda aŭ rusa-ukraina. Alia proksima lingvo estas la pola, sed la diferencoj estas pli grandaj kaj la komprenado estas limigita.

Interesa fenomeno estas dialekta kontinuo el ĉeĥaj al orientslovakaj dialektoj, kun transiraj dialektoj al la rusina (lemka) kaj pola (górala) lingvoj. Tiel la orient- kaj okcidentslavaj dialektoj estas interligitaj per la ĉeno de interkompreno kaj povas esti klasifikitaj kiel parto de nordslava dialekta kontinuo. Hipoteza vojaĝanto povas elvojaĝi el la plej okcidenta ĉeĥa urbo (Aš), vizitante ĉiun vilaĝon apudvoje li rimarkus, ke la loka dialekto iom malsamas de la antaŭa, sed ja estas proksima. Tiamaniere la vojaĝanto finus en Vladivostoko, sen trovi klaran lingvan limon dum la vojaĝo – sed la plej orienta kaj plej okcidenta lingvoj estas tre malsamaj.

Vortformado kaj leksikono

En la slovaka, novaj vortoj estas kreataj plejparte per aldono de afiksoj (derivado) kaj pruntado de vortoj, nuntempe ĉefe el la angla.

  • derivo: prefikso vy- + verbo hodiť = vyhodiť (el+ĵeti = elĵeti); substantivo pohár + sufikso -ik = pohárik (glaso + et(o) = glaseto)
  • vortkunmetado: les + park = les-o-park (arbar(o) + parko = arbarparko); zem + guľa = zem-e-guľa (ter(o) + globo = terglobo)
  • derivado kombinata kun vortkunmetado: dlhý + noha = dlhonohý (longa + kruro = longkrura); drevo + rúbať = drevorubač (ligno + haki = lignohakisto)

En la slovaka ekzistas multaj afiksoj. Ili povas ŝanĝi la signifon de vortoj, ekz.:

  • kresliť (desegni): po-kresliť (surdesegni), za-kresliť (endesegni), pre-kresliť (redesegni), od-kresliť (kopidesegni)
  • chodiť (iri): chod-iev-a-ť (iradi); behať (kuri): beh-áv-a-ť (kuradi); prerokovať (diskuti): prerok-úv-a-ť (diskutadi)
  • múdry (saĝa): múdr-ejš-í (pli saĝa), pracovitý (laborema): pracovit-ejš-í (pli laborema); unavený (laca): unaven-ejš-í (pli laca)

Multlingva paĝaro por lernado de la slovaka: http://slovake.eu

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren