Itala
Lingua italiana
Lingua italiana
ĉirkaŭ 65 milionoj
Italio, Svislando, Sanmarino, Vatikano, EU
Kroatio kaj Slovenio
Brazilo (25 milionoj), Argentino (24 milionoj), Usono (18 milionoj), Kanado (1,5 milionoj), Urugvajo (1,5 milionoj), Aŭstralio (0,85 miliono), ktp.
La itala estas oficiala lingvo de Italio, de EU kaj malplimulta lingvo en du aliaj EU-landoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj lingvoj de la Unio, post la germana, angla kaj franca. Ĝi ne estas internacia lingvo kiel la angla, franca aŭ hispana, sed estas vaste uzata ĉirkaŭ Mediteraneo kaj estas unu el la plej popularaj instruataj lingvoj en la mondo. Scio de la itala estas necesa por artohistoriistoj kaj muzikistoj, ĉefe kiam temas pri opero. Ĝi estas tre grava ankaŭ por internacia gastronomio en la tuta mondo. La itala influis preskaŭ ĉiujn lingvojn en la mondo, ĉefe en tiuj kampoj. Vortoj kaj esprimoj kiel sfumato, fresco, villa (en arto kaj arkitekturo), concerto, ballerina, allegro, baritone (en muziko), motto, novel, notturno (en literaturo) aŭ spaghetti, espresso, pizza, pasta, kaj ankaŭ zero, lava, volcano kaj neutrino (en scienco) estas nur kelkaj el la miloj da vortoj, kiuj eniris ĉiujn eŭropajn lingvojn. Tio spegulas la preskaŭ absolutan superecon de la itala kulturo, de romia epoko kaj Renesanco ĝis nun. La franca pruntis ĉirkaŭ 3000 vortojn de la itala. Francaj, kroataj kaj slovenaj dialektoj apud la landlimo estas grave influataj de la itala kaj la malta lingvo estas plena je italaj vortoj. Oni ne forgesu, ke la itala estas la efektiva laborlingvo de Vatikano, kaj tial okupas gravan lokon en la tuta katolika mondo.
La itala perdis la kazojn de la latina, krom en la personaj pronomoj (io, me — mi, min) kaj havas du gramatikajn genrojn; la artikoloj kaj adjektivoj akordas kun la substantivoj. La genron montras artikoloj aŭ finaĵoj de vortoj: un ragazzo buono (bona knabo), una ragazza buona (bona knabino). Nur personaj pronomoj havas fleksion. Tipa trajto de artikola fleksio estas kunfandiĝo de artikoloj kun prepozicioj: del, dello, dell‘, dei, degli, della, delle, ktp.
Ununombro | Plurnombro | |||
---|---|---|---|---|
Difinita | Nedifinita | Difinita | Nedifinita | |
Vira -o | il ragazzo knabo |
un ragazzo | i ragazzi | dei ragazzi |
Ina -a | la ragazza knabino |
una ragazza | le ragazze | delle ragazze |
Vira -o Komenca vokalo |
l’amico amiko |
un amico | gli amici | degli amici |
Ina -a Komenca vokalo |
l’amica amikino |
una amica un’ idea |
le amiche delle idee |
delle amiche |
Komenca s+konsonanto | lo scopo celo |
uno scopo | gli scopi | gli scopi |
Vortfarado estas tia, ke la itala evitas kunmetitajn vortojn. La kutima vortordo estas SVO kaj adjektivoj sekvas substantivojn: una casa grande (granda domo).
Verboj ŝanĝiĝas laŭ persono kaj nombro, kaj akordas kun la subjekto. La itala havas multajn neregulajn verbojn. La regulaj verboj estas en tri grupoj depende de la infinitiva finaĵo (-are, -ere, -ire: parlare, credere, partire). Ĉi tie estas superrigardo de la regula konjugacio de unuagrupa verbo:
Ununombro | Plurnombro | |||||
---|---|---|---|---|---|---|
1-a persono | 2-a persono | 3-a persono | 1-a persono | 2-a persono | 3-a persono | |
Indikativo | ||||||
Simpla nuntempo | io amo | tu ami | egli ama | noi amiamo | voi amate | essi amano |
Perfekta nuntempo | io ho amato | tu hai amato | egli ha amato | noi abbiamo amato | voi avete amato | essi hanno amato |
Imperfekto | io amavo | tu amavi | egli amava | noi amavamo | voi amavate | essi amavano |
Perfekta pasinta tempo | o avevo amato | tu avevi amato | egli aveva amato | noi avevamo amato | voi avevate amato | essi avevano amato |
Absoluta pasinteco | io amai | tu amasti | egli amò | noi amammo | voi amaste | essi amarono |
Malproksima pasinteco | io ebbi amato | tu avesti amato | egli ebbe amato | noi avemmo amato | voi aveste amato | essi ebbero amato |
Simpla estonta tempo | io amerò | tu amerai | egli amerà | noi ameremo | voi amerete | essi ameranno |
Perfekta estonta tempo | io avrò amato | tu avrai amato | egli avrà amato | noi avremo amato | voi avrete amato | essi avranno amato |
Subjunktivo | ||||||
Nuntempo | che io ami | che tu ami | che egli ami | che noi amiamo | che voi amiate | che essi amino |
Pasinta tempo | che io abbia amato | che tu abbia amato | che egli abbia amato | che noi abbiamo amato | che voi abbiate amato | che essi abbiano amato |
Imperfekto | che io amassi | che tu amassi | che egli amasse | che noi amassimo | che voi amaste | che essi amassero |
Pluskvamperfekto | che io avessi amato | che tu avessi amato | che egli avesse amato | che noi avessimo amato | che voi aveste amato | che essi avessero amato |
Kondicionalo | ||||||
Kondicionala nuntempo | io amerei | tu ameresti | egli amerebbe | noi ameremmo | voi amereste | essi amerebbero |
Kondicionala pasinta tempo | io avrei amato | tu avresti amato | egli avrebbe amato | noi avremmo amato | voi avreste amato | essi avrebbero amato |
Imperativo | ||||||
Nuntempo | — | ama | ami | amiamo | amate | amino |
Infinitivo | ||||||
Nuntempo | amare | |||||
Pasinta tempo | avere amato | |||||
Participo | ||||||
Nuntempo | amante | |||||
Pasinta tempo | amato | |||||
Gerundio | ||||||
Nuntempo | amando | |||||
Pasinta tempo | avendo amato |
Lingva diverseco en Italio estas fakte pli granda ol en ĉiuj aliaj latinidlingvaj landoj kune. La norma itala estas laŭ multaj trajtoj pli proksima al la hispana aŭ la portugala ol al la piemonta aŭ napola. Piemontaj dialektoj estas iel pli proksimaj al la provenca aŭ la franca ol al la itala. Aliaj gravaj lokaj lingvoj (venecia, emilia, romanja, lombarda, ĝenova-ligura, napola, sicilia) sendepende evoluis de la vulgara latina, do dialektoj de la latina, ne de la toskana itala, kiu estas la bazo de la norma itala. Tial estas pli ĝuste paroli pri lingvoj de italio ol pri italaj dialektoj, ĉar ĉiu el tiuj lingvoj havas dialektojn kaj iuj havas skriban formon kaj ofte riĉan literaturon.
La toskana estas konsiderata kiel la “plej pura” itala dialekto, ĉar ĝi estas la plej simila al la klasika latina. La plej influa lingva variaĵo hodiaŭ estas ofte nomata Lingua toscana in bocca Romana: toskana lingvo en roma buŝo. Sed nur ekde la 19-a jarcento la lingvo parolata de edukitaj toskanoj disvastiĝis kaj iĝis la lingvo de nova nacio. La unuiĝo de Italio en 1861 havis profundan efikon ne nur politike, sed ankaŭ kaŭzis gravajn sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn ŝanĝojn. Kun deviga lernado, nivelo de legoscio altiĝis, kaj multaj homoj forlasis sian denaskan dialekton favore al la nacia lingvo, aŭ ekhavis lokan akĉenton aŭ version de la norma lingvo (italiano popolare), influita de la lokaj dialektoj.
Fonto: Wikimedia Commons