Germana
Deutsche Sprache
Deutsche Sprache
95-100 milionoj (oficiallingvaj landoj), 120 milionoj (ĉiuj landoj)
Germanio, Aŭstrio, Svisio, Italio (Suda Tirolio), Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Belgio, EU, Nordia Konsilio
Francio (1,2 milionoj), Brazilo (0,9 miliono), Rusio (850 000), Sudafriko (300 000 – 500 000), Kazaĥio (360 000), Pollando, Hungario, Rumanio, Italio, Ĉeĥio, Namibio, Danio, Slovakio, Vatikano (Svisa Gvardio), Venezuelo (Colonia Tovar)
Usono, Argentino, Kanado, Meksiko, Aŭstralio, Ĉilio, Paragvajo, Novzelando, Bolivio, Nederlando, Britio, Peruo, Hispanio, Pollando, Israelo, Norvegio, Ekvadoro, Ukrainio, Domingo, Grekio, Irlando, Belizo
La germana estas oficiala lingvo en sep EU-landoj, kaj la plej granda lingvo de la Unio. Aliflanke ĝi ne estas internacia lingvo samgrade kiel la angla, franca, hispana aŭ portugala. Unue, germana elmigrado al aliaj kontinentoj, kvankam grandkvanta, estis individua kaj senŝtata, sen la militista aŭ kultura subteno de imperio. Tiel, tra la tempo, dekoj da milionoj da germanaj setlantoj en la Amerikoj, Suda Afriko kaj Oceanio estis asimilitaj de siaj novaj nacioj, kaj plejparte perdis sian lingvon. Due, du mondmilitoj malgrandigis la german-parolantajn teritoriojn kaj kaŭzis kaj ĝeneralan perdon de bonvolo (uzante mildan esprimon) kaj fermadon de kulturaj institucioj, ekzemple germanlingvaj lernejoj en landoj kiel Usono kaj Brazilo. Notinda escepto de la nombra malkresko de la germana estas la amiŝa komunumo en Usono, kun jara (!) kresko de preskaŭ 5 %, kio teorie devus igi ilin la plej granda usona popolgrupo post jarcento.
Supragermanaj sonŝoviĝoj
(bdg→ptk, th→d, v→b, k→ch, p→pf, t→ts/ss)
Hohenstaufen: literatura normo bazita sur la okcidenta supragermana
Disvastigo al oriento
Ŝtato de la ordo de germanaj kavaliroj en Baltio: frua jida
(Meza altgermana kun hebreaj literoj)
Malaltgermana administrado de la Hansa ligo
Presilo (Gutenberg)
Amasa elmigrado al Usono
La altgermana (Hochdeutsch) iĝas parola lingvo
Normigo
(2-a ortografia konferenco)
Ortografia reformo
Jarcento | Ŝanĝita (altgermana) | Neŝanĝita (angla) | |
---|---|---|---|
d→t | 2-4 | gut | good |
p→ff | 4/5 | Schiff | ship |
t→ss | 4/5 | essen | eat |
k→ch | 4/5 | machen | make |
t→ts | 5/6 | Zehe | toe |
p→pf | 6/7 | Apfel | apple |
ß→b | 7/8 | geben | give |
b→p | 8/9 | Rippe | rib |
d→t | 8/9 | Tag | day |
dg→ck | 8/9 | Brücke | bridge |
þ→d | 9/10 | Dorn | thorn |
La germana havas 26-literan alfabeton, sed uzas umlaut-supersignojn super a, o kaj u (ä, ö, ü), plus specialan ß-literon por senvoĉa s-sono post longaj vokaloj.
La germana havas etimologian literumstilon malkongruan kun la aktuala prononcado. Tamen la elparolo povas (kutime) esti konkludata el la skriba formo. Ekzemploj de literkombinoj kun speciala prononco estas sch /ʃ/ (Schale, “bovlo”), st /ʃt/ (Stoff “teksaĵo”), sp /ʃp/ (Spaß, “amuzaĵo”) kaj la diftongoj ei /a͡ɪ/ (Ei, “ovo”) kaj eu /ɔʏ̯/ (Heu, “fojno”).
Ekzistas fama germana infankanto, kiu bele demonstras la germanan sonsistemon: https://www.youtube.com/watch?v=B9ylfF-sYf4
Tri ĉinoj kun kontrabaso sidis sur la strato kaj babilis. Jen venis la polico: Nu kio estas tio? - Tri ĉinoj kun kontrabaso.
Oni ripetas la kanton multajn fojojn, ĉiufoje ŝanĝante ĉiujn vokalojn al unu sama vokalo aŭ diftongo, laŭvice, ekzemple kun 'a': Dra Chanasan mat dam Kantrabass ..., 'ö': Drö Chönösön möt döm Köntröböss ..., aŭ eĉ 'au': Drau Chaunausen maut daum Kauntraubauss ....
La germana havas kvar kazojn kaj tri gramatikajn genrojn, kiuj kongruas inter artikoloj, adjektivoj kaj substantivoj. La deklinacio de adjektivoj varias depende de tio, ĉu la substantivsintagmo estas difinita aŭ nedifinita. Interese, germanaj substantivoj mem havas preskaŭ neniujn kaz-finaĵojn, la kaz-markiloj ĉefe aperas en la artikolo de la sintagmo. Speciala trajto de la germana estas la uzo de umlaut por fleksioj. Tiel multaj germanaj substantivoj markas pluralon per ŝanĝo de la akcentita vokalo: a/o/u → ä/ö/ü.
Vira la griza(j) lupo(j) |
Ina la eta(j) muso(j) |
Neŭtra la rapida(j) ĉevalo(j) |
|
---|---|---|---|
Nominativo | der graue Wolf die grauen Wölfe |
die kleine Maus die kleinen Mäuse |
das schnelle Pferd die schnellen Pferde |
Genitivo | des grauen Wolf(e)s der grauen Wölfe |
der kleinen Maus der kleinen Mäuse |
des schnellen Pferd(e)s der schnellen Pferde |
Dativo | dem grauen Wolf den grauen Wölfen |
der kleinen Maus den kleinen Mäusen |
dem schnellen Pferd den schnellen Pferden |
Akuzativo | den grauen Wolf die grauen Wölfe |
die kleine Maus die kleinen Mäuse |
das schnelle Pferd die schnellen Pferde |
Vira griza(j) lupo(j) |
Ina eta(j) muso(j) |
Neŭtra rapida(j) ĉevalo(j) |
|
---|---|---|---|
Nominativo | ein grauer Wolf grauen Wölfe |
eine kleine Maus kleine Mäuse |
ein scnnelles Pferd schnelle Pferde |
Genitivo | eines grauen Wolf(e)s grauer Wölfe |
einer kleinen Maus kleiner Mäuse |
eines schnellen Pferd(e)s schneller Pferde |
Dativo | einem grauen Wolf grauen Wölfen |
einer kleinen Maus kleinen Mäusen |
einem schnellen Pferd schnellen Pferden |
Akuzativo | einen grauen Wolf graue Wölfe |
eine kleine Maus kleine Mäuse |
ein schnelles Pferd schnelle Pferde |
Germanaj verboj fleksias laŭ persono kaj nombro kaj kongruas en tio kun la subjekto. Krom finaĵa fleksio multaj germanaj tiel nomataj “fortaj” verboj uzas internajn vokalŝanĝojn por marki tempo-fleksion kaj umlaŭto aperas en la 2-a kaj 3-a personoj en singularo plus en la subjunktivo de la pasinteco.
schlafen
(dormi) |
Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
1-a persono |
Ich schlafe (mi dormas) Ich schlief (mi dormis) |
Wir schlafen (ni dormas) Wir schliefen (ni dormis) |
2-a persono |
Du schläfst (vi dormas) Du schliefst (vi dormis) |
Ihr schlaft (vi dormas) Ihr schlieft (vi dormis) |
3-a persono |
Er/sie/es schläft (li/ŝi/ĝi dormas) Er/sie/es schlief (li/ŝi/ĝi dormis) |
Sie schlafen (ili dormas) Sie schliefen (ili dormis) |
La germana famas pro sia granda vortprovizo. Tio ŝuldiĝas parte al longa literatura tradicio akumulinta sinonimojn el multaj epokoj kaj dialektoj, kaj ankaŭ al la fakto, ke la germana permesas vortkunmetadon (Apfelsaft, “pomsuko”), kie la angla uzas substantivĉenojn (apple juice) kaj la franca post-substantivajn prepozicio-atributojn (jus de pomme). La germana Vikipedio estas la 2-a plej granda en la mondo, kaj multe pli granda ol oni atendus laŭ la nombro de germanparolantoj.
Plia kialo por la grandeco de la germana leksiko estas la potenca germana burokratio, kiu bezonas apartan burokratan vorton por ĉio de Postwertzeichen (Briefmarke - poŝtmarko) ĝis Personenkraftwagen/PKW (Auto - aŭto).
Ekzemple, kiam oni petas kondukpermisilon, simpla “ne” povas soni pli-malpli tiel: Ihr Antrag auf Einleitung eines Verfahrens zur Erteilung der Erlaubnis zum Führen eines Kraftfahrzeugs auf öffentlichen Straßen wurde abgelehnt. (Via peto pri ekigo de proceduro celanta al transdono de permesilo por konduki motorveturilon sur publikaj stratoj estis rifuzita).
La germana dialekta pejzaĝo estas tre kompleksa, parte ĉar la germana lingvejo dum la plejparto de sia historio estis politika mozaiko el suverenaj regionoj nur malstrikte ligitaj per la potenco de elektita imperiestro. La plej fama dialekta limo estas nord-suda sonŝovo-disdivido laŭ linio tra Frankfurto kun b/d/g norde kaj p/t/k sude. Kompreneble, dialektaj diferencoj ne nur rilatas al sonŝovoj, sed ankaŭ al la vortprovizo. Bulkoj, ekzemple, estas Brötchen en la nordo kaj Wecken aŭ Semmel en la sudo, mutaciantaj tra Weckerl kaj Semmerl en Bavario al Weggli kaj Semmeli en Svislando. Pliaj nordaj variantoj estas Schrippe (Berlino), Luffe (Brunsvigo) kaj la dan-ekvivalenta Rundstück (dane: rundstykke).
Malalta
Centra
Supra
Multlingva paĝaro por lerni la germanan: http://deutsch.info