Rekte al la enhavo

Germana

Deutsche Sprache

Nombro da denaskaj parolantoj

95-100 milionoj (oficiallingvaj landoj), 120 milionoj (ĉiuj landoj)

Oficiala lingvo en

Germanio, Aŭstrio, Svisio, Italio (Suda Tirolio), Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Belgio, EU, Nordia Konsilio

Malplimulta lingvo en

Francio (1,2 milionoj), Brazilo (0,9 miliono), Rusio (850 000), Sudafriko (300 000 – 500 000), Kazaĥio (360 000), Pollando, Hungario, Rumanio, Italio, Ĉeĥio, Namibio, Danio, Slovakio, Vatikano (Svisa Gvardio), Venezuelo (Colonia Tovar)

Diaspora lingvo en

Usono, Argentino, Kanado, Meksiko, Aŭstralio, Ĉilio, Paragvajo, Novzelando, Bolivio, Nederlando, Britio, Peruo, Hispanio, Pollando, Israelo, Norvegio, Ekvadoro, Ukrainio, Domingo, Grekio, Irlando, Belizo

Alfabeto
26 literoj
Gramatikaj kazoj
4
Lingvokodo
de, deu, ger
Lingva tipologio
fleksia , vortkunmetado , SOV /V2
Lingvofamilio
Hindeŭropa, okcidentgermana, altgermana
Nombro da dialektoj
Pluraj centoj, i.a. dekoj kun ISO 639-3 kodoj, kelkaj el ili defendeble memstaraj lingvoj: Platgermana (platdiĉa, malaltgermana), centra germana, altgermana (kun alemana), jida lingvo, luksemburgia, pensilvania germana

La plej longa vorto

telekomunikada uzantoprotekta instrukcio
novaĵtransiga plirapidigosistemo

Kurioza vorto aŭ frazo

terurŝvito
8 sinsekvaj konsonantoj
ovoj de enkaĝa kokino
5 sinsekvaj vokaloj
medi-influoj
5 sinsekvaj vokaloj

Enkonduko

La germana estas oficiala lingvo en sep EU-landoj, kaj la plej granda lingvo de la Unio. Aliflanke ĝi ne estas internacia lingvo samgrade kiel la angla, franca, hispana aŭ portugala. Unue, germana elmigrado al aliaj kontinentoj, kvankam grandkvanta, estis individua kaj senŝtata, sen la militista aŭ kultura subteno de imperio. Tiel, tra la tempo, dekoj da milionoj da germanaj setlantoj en la Amerikoj, Suda Afriko kaj Oceanio estis asimilitaj de siaj novaj nacioj, kaj plejparte perdis sian lingvon. Due, du mondmilitoj malgrandigis la german-parolantajn teritoriojn kaj kaŭzis kaj ĝeneralan perdon de bonvolo (uzante mildan esprimon) kaj fermadon de kulturaj institucioj, ekzemple germanlingvaj lernejoj en landoj kiel Usono kaj Brazilo. Notinda escepto de la nombra malkresko de la germana estas la amiŝa komunumo en Usono, kun jara (!) kresko de preskaŭ 5 %, kio teorie devus igi ilin la plej granda usona popolgrupo post jarcento.

Historio

  • Malnova supragermana lingvo

  • ~ 200 - 900

    Supragermanaj sonŝoviĝoj
    (bdg→ptk, th→d, v→b, k→ch, p→pf, t→ts/ss)

  • ~ 870

    Hildebrand-kanto kaj Muspilli-teksto

  • Meza supragermana lingvo

  • 1138 - 1254

    Hohenstaufen: literatura normo bazita sur la okcidenta supragermana
    Disvastigo al oriento

  • ~ 1200 - 1400

    Ŝtato de la ordo de germanaj kavaliroj en Baltio: frua jida
    (Meza altgermana kun hebreaj literoj)

  • Frua nova altgermana

  • ~ 1300 - 1600

    Malaltgermana administrado de la Hansa ligo

  • 1450

    Presilo (Gutenberg)

  • 1522 - 1534

    Traduko de Biblio (Luther)

  • Nova altgermana

  • 1700 - 1900

    Amasa elmigrado al Usono

  • 1800

    La altgermana (Hochdeutsch) iĝas parola lingvo

  • 1852 - 1860

    Vortaro en la norma altgermana (Grimm)

  • 1901

    Normigo
    (2-a ortografia konferenco)

  • 1996

    Ortografia reformo

Supragermanaj sonŝoviĝoj

Jarcento Ŝanĝita (altgermana) Neŝanĝita (angla)
d→t 2-4 good
p→ff 4/5 ship
t→ss 4/5 eat
k→ch 4/5 make
t→ts 5/6 toe
p→pf 6/7 apple
ß→b 7/8 give
b→p 8/9 rib
d→t 8/9 day
dg→ck 8/9 bridge
þ→d 9/10 thorn

Skribosistemo kaj prononco

La germana havas 26-literan alfabeton, sed uzas umlaut-supersignojn super a, o kaj u (ä, ö, ü), plus specialan ß-literon por senvoĉa s-sono post longaj vokaloj.

  • a
  • ä
  • b
  • c
  • d
  • e
  • f
  • g
  • h
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • ö
  • p
  • q
  • r
  • s
  • ß
  • t
  • u
  • ü
  • v
  • w
  • x
  • y
  • z

La germana havas etimologian literumstilon malkongruan kun la aktuala prononcado. Tamen la elparolo povas (kutime) esti konkludata el la skriba formo. Ekzemploj de literkombinoj kun speciala prononco estas sch /ʃ/ (Schale, “bovlo”), st /ʃt/ (Stoff “teksaĵo”), sp /ʃp/ (Spaß, “amuzaĵo”) kaj la diftongoj ei /a͡ɪ/ (Ei, “ovo”) kaj eu /ɔʏ̯/ (Heu, “fojno”).

Ekzistas fama germana infankanto, kiu bele demonstras la germanan sonsistemon: https://www.youtube.com/watch?v=B9ylfF-sYf4

Tri ĉinoj kun kontrabaso sidis sur la strato kaj babilis. Jen venis la polico: Nu kio estas tio? - Tri ĉinoj kun kontrabaso.

Oni ripetas la kanton multajn fojojn, ĉiufoje ŝanĝante ĉiujn vokalojn al unu sama vokalo aŭ diftongo, laŭvice, ekzemple kun 'a': Dra Chanasan mat dam Kantrabass ..., 'ö': Drö Chönösön möt döm Köntröböss ..., aŭ eĉ 'au': Drau Chaunausen maut daum Kauntraubauss ....

Gramatiko

La germana havas kvar kazojn kaj tri gramatikajn genrojn, kiuj kongruas inter artikoloj, adjektivoj kaj substantivoj. La deklinacio de adjektivoj varias depende de tio, ĉu la substantivsintagmo estas difinita aŭ nedifinita. Interese, germanaj substantivoj mem havas preskaŭ neniujn kaz-finaĵojn, la kaz-markiloj ĉefe aperas en la artikolo de la sintagmo. Speciala trajto de la germana estas la uzo de umlaut por fleksioj. Tiel multaj germanaj substantivoj markas pluralon per ŝanĝo de la akcentita vokalo: a/o/u → ä/ö/ü.

difinita substantivsintagmo:

Vira
la griza(j) lupo(j)
Ina
la eta(j) muso(j)
Neŭtra
la rapida(j) ĉevalo(j)
Nominativo der graue Wolf
die grauen Wölfe
die kleine Maus
die kleinen Mäuse
das schnelle Pferd
die schnellen Pferde
Genitivo des grauen Wolf(e)s
der grauen Wölfe
der kleinen Maus
der kleinen Mäuse
des schnellen Pferd(e)s
der schnellen Pferde
Dativo dem grauen Wolf
den grauen Wölfen
der kleinen Maus
den kleinen Mäusen
dem schnellen Pferd
den schnellen Pferden
Akuzativo den grauen Wolf
die grauen Wölfe
die kleine Maus
die kleinen Mäuse
das schnelle Pferd
die schnellen Pferde

nedifinita substantivsintagmo

Vira
griza(j) lupo(j)
Ina
eta(j) muso(j)
Neŭtra
rapida(j) ĉevalo(j)
Nominativo ein grauer Wolf
grauen Wölfe
eine kleine Maus
kleine Mäuse
ein scnnelles Pferd
schnelle Pferde
Genitivo eines grauen Wolf(e)s
grauer Wölfe
einer kleinen Maus
kleiner Mäuse
eines schnellen Pferd(e)s
schneller Pferde
Dativo einem grauen Wolf
grauen Wölfen
einer kleinen Maus
kleinen Mäusen
einem schnellen Pferd
schnellen Pferden
Akuzativo einen grauen Wolf
graue Wölfe
eine kleine Maus
kleine Mäuse
ein schnelles Pferd
schnelle Pferde

Germanaj verboj fleksias laŭ persono kaj nombro kaj kongruas en tio kun la subjekto. Krom finaĵa fleksio multaj germanaj tiel nomataj “fortaj” verboj uzas internajn vokalŝanĝojn por marki tempo-fleksion kaj umlaŭto aperas en la 2-a kaj 3-a personoj en singularo plus en la subjunktivo de la pasinteco.

schlafen
(dormi)
Ununombro Plurnombro
1-a persono Ich schlafe
(mi dormas)
Ich schlief
(mi dormis)
Wir schlafen
(ni dormas)
Wir schliefen
(ni dormis)
2-a persono Du schläfst
(vi dormas)
Du schliefst
(vi dormis)
Ihr schlaft
(vi dormas)
Ihr schlieft
(vi dormis)
3-a persono Er/sie/es schläft
(li/ŝi/ĝi dormas)
Er/sie/es schlief
(li/ŝi/ĝi dormis)
Sie schlafen
(ili dormas)
Sie schliefen
(ili dormis)

Vortformado kaj leksikono

La germana famas pro sia granda vortprovizo. Tio ŝuldiĝas parte al longa literatura tradicio akumulinta sinonimojn el multaj epokoj kaj dialektoj, kaj ankaŭ al la fakto, ke la germana permesas vortkunmetadon (Apfelsaft, “pomsuko”), kie la angla uzas substantivĉenojn (apple juice) kaj la franca post-substantivajn prepozicio-atributojn (jus de pomme). La germana Vikipedio estas la 2-a plej granda en la mondo, kaj multe pli granda ol oni atendus laŭ la nombro de germanparolantoj.

Plia kialo por la grandeco de la germana leksiko estas la potenca germana burokratio, kiu bezonas apartan burokratan vorton por ĉio de Postwertzeichen (Briefmarke - poŝtmarko) ĝis Personenkraftwagen/PKW (Auto - aŭto).

Ekzemple, kiam oni petas kondukpermisilon, simpla “ne” povas soni pli-malpli tiel: Ihr Antrag auf Einleitung eines Verfahrens zur Erteilung der Erlaubnis zum Führen eines Kraftfahrzeugs auf öffentlichen Straßen wurde abgelehnt. (Via peto pri ekigo de proceduro celanta al transdono de permesilo por konduki motorveturilon sur publikaj stratoj estis rifuzita).

Dialektoj

La germana dialekta pejzaĝo estas tre kompleksa, parte ĉar la germana lingvejo dum la plejparto de sia historio estis politika mozaiko el suverenaj regionoj nur malstrikte ligitaj per la potenco de elektita imperiestro. La plej fama dialekta limo estas nord-suda sonŝovo-disdivido laŭ linio tra Frankfurto kun b/d/g norde kaj p/t/k sude. Kompreneble, dialektaj diferencoj ne nur rilatas al sonŝovoj, sed ankaŭ al la vortprovizo. Bulkoj, ekzemple, estas Brötchen en la nordo kaj WeckenSemmel en la sudo, mutaciantaj tra Weckerl kaj Semmerl en Bavario al Weggli kaj Semmeli en Svislando. Pliaj nordaj variantoj estas Schrippe (Berlino), Luffe (Brunsvigo) kaj la dan-ekvivalenta Rundstück (dane: rundstykke).

Malalta

  • Malaltsaksa
    1. Schleswigisch
    2. Holsteinisch
    3. Nordniedersächsisch
    4. Groninger Platt
    5. Nordniedersächsische Dialekte in den Niederlanden
    6. Westfälisch
    7. Ostfälisch
  • Orienta malaltsaksa
    1. Mecklenburgisch-Vorpommersch
    2. Nordmärkisch
    3. Mittelmärkisch

Centra

  • Okcidenta centra germana
    1. Ripuarisch
    2. Moselfränkisch
    3. Letzeburgisch
    4. Hessisch
    5. Pfälzisch
    6. Lothringisch (Fränkisch)
  • Orienta centra germana
    1. Thüringisch
    2. Sächsisch
    3. Berliner Dialekt
    4. Lausitzisch-Schlesisch

Supra

  • Norda supra germana
    1. Ostfränkisch
    2. Südfränkisch
  • Okcidenta supra germana
    1. Schwäbisch
    2. Niederalemannisch
    3. Elsässisch
    4. Hochalemannisch
    5. Höchstalemannisch
  • Orienta supra germana
    1. Nordbairisch
    2. Mittelbairisch
    3. Südbairisch

Multlingva paĝaro por lerni la germanan: http://deutsch.info

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren