Rekte al la enhavo

Hispana

Español

Nombro da denaskaj parolantoj

proksimume 450 milionoj

Oficiala lingvo en

Meksiko (110 milionoj), Kolombio (47 milionoj), Hispanujo (46 milionoj), Argentino (40 milionoj), Peruo (28 milionoj), Venezuelo (27 milionoj), Ĉilio (17 milionoj), Gvatemalo, Ekvadoro, Kubo, Domingo , Bolivio, Honduro, Paragvajo, Salvadoro, Nikaragvo, Kostariko, Porto-Riko, Panamo, Urugvajo, Ekvatora Gvineo, Okcidenta Saharo, EU

Malplimulta lingvo en

Usono, Belizo, Andoro, Ĝibraltaro, Filipinoj, Francujo, Israelo

Diaspora lingvo en

Usono, Kanado, Aŭstralio, Britujo, Francujo, Svislando, Germanujo, Brazilo, Maroko, Israelo, Italujo, Alĝerio

Alfabeto
27 literoj
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
es, spa
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, latinida
Nombro da dialektoj
plurcent dialektoj (eŭropaj: nord-duoninsula, mezo-suda duoninsula, sud-duoninsula, kanaria; amerikaj: meksika, karibia, ando-pacifika, Río de la Plata, ĉilia, mez-amerika)

La plej longa vorto

kemia, ciklopentanoperhidrofenantreno

Kurioza vorto aŭ frazo

oto-rino-laringologia fako
fervojisto
urbo en Meksikio, vorto uzata kiel langotordilo

Enkonduko

La hispana (español), ankaŭ nomata la kastilia (castellano) estas latinida lingvo, kiu originis en la kastilia regiono en Hispanujo. Kiel aliaj latinidaj lingvoj ĝi evoluis el la parolata latina post la alveno de la romianoj en la Iberujon (218 a.K.). La koloniado de Ameriko, komencita en la 16a jarcento, disvastigis la hispanan tra grandaj areoj de ambaŭ amerikaj kontinentoj. Gajninte sian sendependecon, la novaj amerikaj landoj ekunuigis siajn lingvojn.

Proksimume 450 milionoj da homoj parolas la hispanan kiel gepatran lingvon, tial ĝi estas la dua plej parolata lingvo post la mandarenĉina laŭ la nombro de denaskaj parolantoj. Ĝin ankaŭ uzas 60 milionoj da homoj kiel duan lingvon, kaj 20 milionoj da studentoj kiel fremdan lingvon. Ĝi estas la tria plej ofte uzata lingvo en la interreto (182 milionoj da uzantoj). La hispana estas unu el la ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ankaŭ uzata kiel oficiala lingvo de Eŭropa Unio, Mercosur, FIFA kaj pliaj internaciaj organizaĵoj.

Historio

  • Antaŭ la 3-a jarcento a.K.

    Antaŭromia influo

  • 3-a jarcento a.K. — 1-a jarcento p.K.

    Romanigo de lberio, la latina anstataŭas la antaŭromiajn lingvojn

  • 409 – 711

    Migra periodo – visigota influo

  • 711

    Maŭraj invadoj – araba influo

  • 722

    Komenco de la Rekonkero

  • 13-a jarcento

    Alfonso la 10-a de Kastilio – komenco de ampleksa uzado de la kastilia lingvo (fondo de la toleda skolo de tradukistoj)

  • 10-a ĝis 14-a jarcento

    Mezepoka hispana

  • 12-a ĝis 14-a jarcento

    Lingvo de lirikaj poetoj

  • 1492

    Fino de la Rekonkero

  • 1492

    Publikigo de Grammatica de Antonio de Nebrija – la unua libro, kiu temas pri la strukturo de okcidenteŭropa lingvo krom la latina

  • 1208

    Unua universitato en Hispanio (universitato de Palencio)

  • 15-a ĝis 17-a jarcento

    Frua moderna hispana (klasika hispana)

    karakterizata de aro da sonaj kaj gramatikaj ŝanĝoj, kiuj transformis la malnovan hispanan en modernan hispanan

  • 15-a ĝis 17-a jarcento

    Lingvo de malkovroj, komerco kaj misiistoj, disvastigo de la lingvo tra la Hispana imperio (influo de indianaj lingvoj)

Lingva evoluo de Iberio

Fonto: Wikimedia Commons

Kiel ĝiaj latinidaj parencaj lingvoj, la hispana spertis plurajn sistemajn sonŝanĝojn dum sia evoluo el la latina. Ĝi enkondukis diftongojn, kaj interese la komencaĵoj PL-, CL-, FL- iĝis palatalaj / ʎ /, skribitaj ll ekz.: plorarellorar.

Skribosistemo kaj prononco

La hispana lingvo uzas la latinan alfabeton kun aldonita konsonanto, ñ, kiu reprezentas nazan palatsonon. La kvin vokaloj povas surhavi akutan supersignon.

  • a
  • á
  • b
  • c
  • d
  • e
  • é
  • f
  • g
  • h
  • i
  • í
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • ñ
  • o
  • ó
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • u
  • ú
  • ü
  • v
  • w
  • x
  • y
  • z

Estas 5 digramoj (literparoj uzataj kune por reprezenti unu sonon): ch, ll, rr, gu kaj qu.

Gramatiko

La plej interesa estas kerna kaj sistema diferenco inter la indikativo kaj subjunktivo. Dum la indikativo aludas al realaj aŭ ŝajne realaj okazaĵoj, la subjunktivo uziĝas por esprimi dubon aŭ necertecon pri supozataj situacioj.

  • Llegaré aunque mi coche no funciona.
    Mi venos, kvankam mia aŭto ne funkcias.(ind.).
    (la parolanto scias, ke lia aŭto ne funkcias)
  • Llegaré aunque mi coche no funcione.
    Mi venos, eĉ se mia aŭto ne funkcios (subj.)
    (la parolanto ne certe scias, ĉu la aŭto funkcios)
  • Quizás lo pueden hacer.
    Ili eble povas fari ĝin.
    (la parolanto scias, ke ili kapablas, sed ne scias, ĉu ili faros ĝin)
  • Quizás lo puedan hacer.
    Eble ili povas fari ĝin.
    (la parolanto ne certe scias, ĉu ili kapablas)

Fleksio de substantiva grupo:

Vira Ina
la nigra kato la ronda tablo
Ununombro el gato negro la mesa redonda
Plurnombro los gatos negros las mesas redondas

Fleksio de verba grupo:

La hispana havas 3 regulajn konjugaciojn (-ar, -er kaj -ir), ekz. hablar (paroli), comer (manĝi) kaj dormir (dormi), kaj plurdekojn da malregulaj verboj aŭ verbogrupoj. Duon-malregula eco estas vokalŝanĝiĝo inter radik-emfazataj kaj finaĵ-emfazataj formoj.

Radikal-akcentita Finaĵ-akcentita
querer
voli/ami
quiero
mi volas/amas
queremos
ni volas/amas
dormir
dormi
duermo
mi dormas
dormimos
ni dormas

Fleksia paradigmo por verboj je -er

Ununombro Plurnombro
1-a persono 2-a persono 3-a persono 1-a persono 2-a persono 3-a persono
Indikativo
Nuntempo como comes come comemos coméis comen
Imperfekto comía comías comía comíamos comíais comían
Preterito comi comiste comió comimos comisteis comieron
Estonta tempo comeré comerás comerá comeremos comeréis comerán
Subjunktivo
Nuntempo coma comas coma comamos comáis coman
Imperfekto comiera / comiese comieras / comieses comiera / comiese comiéramos / comiésemos comierais / comieseis comieran / comiesen
Estonta tempo comiere comieres comiere comiéremos comieres comieren
-
Kondicionalo comería comerías comería comeríamos comeríais comerían
Imperativo come coma comamos comed coman

Aldone, la sekvaj kompleksaj tensoj povas formiĝi pere de la helpa verbo haber, kun ekzemploj en la unua persono de singularo.

Indikativo Subjunktivo
Kunmetita perfekta preterito he comido haya comido
Kunmetita pluskvamperfekto había comido hubiera comido/hubiese comido
Perfekta estonta tempo habré comido hubiere comido
Kunmetita kondicionalo habría comido -

Vortformado kaj leksikono

Ĉirkaŭ 60% de la hispana vortprovizo konsistas el latindevenaj vortoj, ĉirkaŭ 10% venas de la greka, 10% de la gota, 10% de la araba kaj 10% de aliaj lingvoj (ekzemple ĝermanaj lingvoj, la eŭska, iberaj lingvoj, la kataluna, majaj lingvoj, la naŭatla, la keĉua, la ajmara kaj aliaj)

Arabaj vortoj en la hispana

La araba influo sur la hispana lingvo estas grava pro la islamana ĉeesto en la Ibera duoninsulo inter 711 kaj 1492. Tiujn vortojn oni ofte povas rekoni pro la komenca 'al-' (la araba difina artiklo).

  • aceituna
    olivo
  • albornoz
    banvesto
  • alboroto
    tumulto, ĝojo
  • alcalde
    urbestro
  • enchufar
    konekti
  • naranja
    oranĝo

Influo de amerikaj denaskaj lingvoj

Malkovrante novajn landojn la hispanaj konkerantoj konfrontataj kun la amerika naturo malhavis vortprovizon, ili do pruntis la nomojn de miloj da bestoj, plantoj kaj lokoj el la indianaj lingvoj. Iuj el tiuj vortoj estas uzataj nur en limigitaj hispanparolataj areoj de la mondo, sed aliaj iĝis internacie konataj (ekzemple ĉokolado, tekilopumo).

Hispanaj vortoj kun naŭatla origino

Dokumentitaj naŭatlaj vortoj en la hispana lingvo (plejparte parolata en Meksiko kaj Mezameriko) inkluzivas vastan liston de vortoj, kiuj reprezentas bestojn, plantojn, fruktojn kaj legomojn, nutraĵojn kaj trinkaĵojn kaj hejmajn ilojn.

Multaj el tiuj vortoj finiĝas per "-tl" en la naŭatla. Tiu vortfinaĵo, malfacile prononcebla por hispan-parolantoj, evoluis en la hispana al finaĵo "-te" (ekz. aŝolotlo = ajolote).

  • chapulín
    akrido
  • guajalote
    meleagro
  • ocelote
    oceloto
  • cacao
    kakao
  • chile
    kapsiketo
  • tomate
    tomato
  • chocolate
    ĉokolado
  • tequila
    tekilo
  • papalote
    kajto

Keĉuaj vortoj en la hispana

  • pampa
    pampo
  • llama
    lamo
  • cancha
    ludkampo
  • puma
    pumo
  • cóndor
    kondoro
  • coca
    kokao
  • guano
    guano

Dialektoj

La regionaj variantoj de la hispana estas diferencaj pli en la prononcmaniero kaj vortprovizo ol en la gramatiko. La plej grandaj diferencoj troviĝas inter la eŭropa hispana (ankaŭ nomata duoninsula hispana) kaj la latinamerika hispana sed diferencoj okazas ankaŭ ene de Hispanio kaj Hispanameriko.

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren