Slovena
Slovenski jezik
Slovenski jezik
2.4 milionoj
Slovenio, EU
Aŭstrio, Italio, Hungario
Argentino, Usono, Aŭstralio
La antaŭuloj de la nunaj slovenoj estis slavoj, kiuj setlis en la spaco de orientaj Alpoj sur la teritorio de nuna Slovenio, suda Hungario, suda Aŭstrio kaj nordorienta Italio ekde la 6-a jarcento kaj poste. La unuaj skribaj pruvoj pri la ekzisto de la lingvo fontas el la 10-a jarcento, kiam ekestis la plej malnovaj konataj skribitaj dokumentoj en la slovena, kiuj samtempe estas la plej malnovaj latinalfabetaj tekstoj en iu slava lingvo. La unuajn 50 librojn en la slovena la slovenoj ricevis de protestantaj reformistoj jam en la 16-a jarcento, inter kiuj estas la unua gramatiko en 1550 kaj la unua traduko de la Biblio. La nuna literatura lingvo estas rezulto de diversaj slovenaj dialektoj kaj plurjarcenta tradicio de verkado en la slovena.
Briĵinaj monumentoj el la 10-a jarcento.
En Slovenio ekzistas sur relative malgranda geografia spaco 7 dialektaj grupoj kun 46 dialektoj. Sekve, rilate la dialektojn, la slovena estas tiusence la plej riĉa inter la slavaj lingvoj. Kaŭzoj por tio estas pluraj. La slovenan teritorion oni loĝigis el diversaj direktoj. Ĉi tie intertuŝiĝas kvar lingvaj grupoj – la ĝermana, la finn-ugra, la latinida kaj la slava kaj ĉiuj influas la lingvojn de la najbaroj. Krome ne estas neglektindaj la geografiaj kondiĉoj, ĉar ĉi tie troviĝas multaj alpaj valoj kaj ampleksaj montararbaroj, kio en la historio grave baris kontaktojn inter homoj. Ĉio ĉi influis al la riĉa lingva heredaĵo, kun multaj vortaraj kaj gramatikaj specifaĵoj, kiujn parolantoj el aliaj regionoj kun malfacileco povas kompreni.
La ortografio estas kombino de etimologia, kiu pli fortas, kaj fonetika principoj, pro kio same skribitaj literoj ne ĉiam estas same legataj. Ekzemple litero L, kiu sekvas vokalon kaj estas la lasta en la vorto estas elparolata kiel esperanta ŭ en diftongoj: bil [biŭ]. Same V post kiu sekvas konsonanto estas same elparolata kiel esperanta ŭ, ekzemple stavba (staŭba), vhod (ŭhod). Por 29 slovenaj sonoj oni uzas 25 latinajn literojn, inter kiuj 3 havas apartajn supersignojn (č = ĉ, š = ŝ kaj ž = ĵ).
La akcento povas esti sur iu ajn silabo. Ofte vortoj kun ŝovo de la akcento ricevas novan signifon.
Por scii kian formon devas havi substantivo aŭ adjektivo, ni devas konsideri ses kazojn, tri genrojn kaj tri nombroj, kiuj donas 54 eblojn. La verboj konjugaciiĝas laŭ 3 personoj (unua, dua kaj tria personoj), 4 tempoj (la nuna, estonta, perfekto kaj pluskvamperfekto) kaj 3 nombroj (singularo, pluralo kaj dualo). Estas fakto, ke ekzistas inter la oftaj verboj tre multaj neregulaj verboj, tiel ke ne estas simple scii, kiun formon doni al verbo: tiun laŭ certa sistemo aŭ iun neregulan lernendan aparte. Akcentado, dualo kaj genitivo estas problemoj, kiuj ne kaŭzas malfacilaĵojn nur al fremduloj, sed kun ili batalas daŭre ankaŭ la slovenoj mem.
En la slovena, krom singularo kaj pluralo ekzistas ankaŭ dualo. Se temas ĉe substantivo pri du personoj, du objektoj aŭ du nocioj, en la deklinaciado oni uzas dualon, kiu diferenciĝas de singularo kaj pluralo. La dualon havas ne nur substantivoj, sed ankaŭ adjektivoj kaj pronomoj kaj ankaŭ verboj konjugaciiĝas krom en singluaro kaj pluralo ankaŭ en dualo.
Ununombro | Dunombro | Plurnombro | |
---|---|---|---|
1-a persono | grem | greva | gremo |
2-a persono | greš | gresta | greste |
3-a persono | gre | gresta | gredo |
Ununombro | Dunombro | Plurnombro | |
---|---|---|---|
Nominativo | mož | moža | možje |
Genitivo | moža | mož | mož |
Dativo | možu | možema | možem |
Akuzativo | moža | moža | može |
Lokativo | pri možu | pri možeh | pri možeh |
Instrumentalo | z možem | z možema | z možmi |
Ununombro | Dunombro | Plurnombro | |
---|---|---|---|
Nominativo | deklica | deklici | deklice |
Genitivo | deklice | deklic | deklic |
Dativo | deklici | deklicama | deklicam |
Akuzativo | deklico | deklici | deklice |
Lokativo | pri deklici | pri deklicah | pri deklicah |
Instrumentalo | z deklico | z deklicama | z deklicami |
La slovena lingvo apartenas al grupo de slavaj lingvoj kaj interalie havas kelkajn plej malnovajn trajtojn de la praslava lingvo, kiujn ĝi konservis pli ol aliaj slavaj lingvoj.
La plej eminenta pruvo estas la aktiva uzo de dualo, kiun havas krom la slovena nur la sorabaj lingvoj en Germanio. La restojn de dualo oni trovas en plimulto de slavaj lingvoj.
Alia malnovega formo, kiun konservis la slovena lingvo, estas sistemo de pronomoj, kiu estas tre regula. Similan konas nur malmultaj pliaj lingvoj.
Demandovortoj (K) | Demonstraciaj (T) | Nedifinitaj (VS) | Neaj (N) |
---|---|---|---|
kaj
kio |
to
tio |
vse
ĉio |
nič
nenio |
kdo
kiu |
ta, tisti
tiu |
vsak
ĉiu |
nihče
neniu |
kakšen
kia |
takšen
tia |
vsakršen
ĉia |
nikakršen
nenia |
kje
kie |
tam
tie |
vsepovsod
ĉie |
nikjer
nenie |
kdaj
kiam |
takrat / tedaj
tiam |
vedno / vsakokrat
ĉiam |
nikoli
neniam |
kako
kiel |
tako
tiel |
vsekakor
ĉiel |
nikakor
neniel |
koliko
kiom |
toliko
tiom |
- |
nekoliko
iom |
La slovena lingvo kreas vortoprovizon baze de la propra lingva korpuso kaj tial ĝi enhavas multe malpli da fremdvortoj ol aliaj lingvoj. Kompreneble, ankaŭ la slovena akceptas fremdajn vortojn, sed adaptas ilin al siaj lingvaj reguloj (eŭro estas evro).
Por kompaktdisko plimulto da lingvoj uzas la anglan mallongigon CD, sed en la slovena ĝi nomiĝas zgoščenka (foje tamen ankaŭ CD), komputilo estas računalnik, saĝa telefono dlančnik ktp.