Portugala
Língua portuguesa
Língua portuguesa
Ĉirkaŭ 220 milionoj
Brazilo (185 milionoj), Portugalio/Acoroj/Madejro (11 milionoj), Angolo (60.000), Mozambiko (30.000), Kaboverdo (25.000), Orient-Timoro, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Makao, EU
Paragvajo (750.000), Sud-Afriko (617.000), Urugvajo (28.000), Goao (250.000)
Francio (750.000), Usono (365.000), Kanado, Svisio, Belgio, Germanio (ĉ. 80.000), Luksemburgio (50.000), Venezuelo
De eta angulo de la iberia duoninsulo la portugala lingvo disvastiĝis foren kaj disen per la ŝipoj de marbazita imperio. Survoje al orientaziaj riĉaĵoj la portugalaj ŝipoj fondis komerclokojn kaj fortikaĵojn laŭ la marbordo de Afriko, en Barato (Goa), Ĉinio (Makao) kaj laŭ strategie gravaj ŝipvojoj (Kaboverdo, Orienta Timoro). Sed 90 % el la maristoj mortis en ĉiu vojaĝo, kaj ne okazis granda transigo de loĝantaro. Pli proksime Portugalio setlis la Acorojn kaj Madejron, ambaŭ nun kun propraj dialektoj, kaj la insuloj fariĝis gravaj bazoj por plia ekspansio. Sed la vera majstraĵo de la portugala ekspansio estis Brazilo. Tiu lando fariĝis fandejo de indianaj, portugalaj kaj — danke al senkompata kaj grandskala sklavkomercado — afrikaj genoj. Dum la procezo la portugala lingvo, eŭropaj malsanoj kaj la “bandeirantes” (sklavĉasantoj) pereigis milojn da indianaj lingvoj kun nur unu serioza konkuranto, la Tupi-bazita Lingua Geral, kiu dum du jarcentoj estis vaste uzita, precipe en la amazonia regiono. Hodiaŭ la granda plimulto de portugal-parolantoj estas brazilanoj kaj kie presiloj iam estis malpermesitaj per reĝa dekreto, telenovela sapoperoj nun inversigas la kulturan fluon inter Portugalio kaj ĝia iama kolonio.
Migra periodo
Visigota influo
Maŭra invado
Araba influo
Sendependa Portugalio
Lingvo de kantoj
Fino de la Rekonkero
Unua portugala universitato
Madejro
Acoroj
Kolkato (Barato)
Ekspedicio de Cabral: Brazilo
Goao (Barato)
Makao (Ĉinio)
Unio kun Hispanio
Periodo de reformo de Pombal
Napoleona invado, la reĝa kortego translokiĝas al Brazilo
Sendependiĝo de Brazilo
Senkoloniigaj militoj en Afriko, fuĝo de milionoj da portugaloj
Tempa mapo montranta lingvan evoluon en sudokcidenta Eŭropo
Fonto: Wikimedia Commons
Kiel ĝiaj latinidaj fratlingvoj, la portugala trairis sistemajn sonŝanĝojn dum ĝia evoluo el komunaj latinaj radikoj. Sed kvankam ĝi ĝenerale plej parencas al la hispana, la portugala lingvo similas la italan kaj katalunan laŭ vokaloj retenante la originajn latinajn vokalojn kie la hispana kaj franca enkondukis diftongojn.
La portugala uzas ordinaran latinan alfabeton, sed inkluzivas ç kaj permesas supersignojn super vokaloj. Tiuj supersignoj ne estas simple akcent-markiloj, sed havas fonetikan signifon.
La portugala ortografio estas sufiĉe regula, kaj en la plej multaj kazoj la (norma) prononco konkludeblas surbaze de la skribita vorto. La lingvo havas altan vokalo-konsonanto-proporcion, trajto eĉ pli emfazita en la brazila portugala, kiu perfektigas jamb-silaban ritmon tiagrade ke ĝi, en parola lingvo, enŝovas kromajn vokalojn por rompi konsonantoĉenojn, ekz. pi-si-co-lo-gi-a anstataŭ psicologia (psikologio). En Portugalio, aliflanke, la vokaloj malfortiĝas tiom, ke la rezulto sonas kiel nekomprenebla konsonantokaĉo en brazilaj oreloj, ekz. Frnandpssoa anstataŭ Fer-nan-do Pe-sso-a (fama portugala poeto). Kompreneble la pli ritma brazila versio generis viglan danckulturon, dum la funebra melankolio de portugala fado igos vin plori pli ol danci.
Vira | Ina | |
---|---|---|
la nigra ĉevalo | la ronda tablo | |
Ununombro | o cavalo preto | a mesa redonda |
Plurnombro | os cavalos pretos | as mesas redondas |
La portugala havas 3 regulajn konjugaciojn (-ar, -er, kaj -ir), ekz. falar (paroli), comer (manĝi) kaj dormir (dormi) kaj plurajn dekojn da neregulaj verboj aŭ verbgrupoj. Duon-regula trajto estas vokalŝanĝo inter radik-akcentitaj kaj finaĵ-akcentitaj vortformoj kaj inter malhelaj (a/o) kaj helaj (e/i) vokalfinaĵoj.
Radikal-akcentita | Finaĵ-akcentita | |
---|---|---|
dormir
dormi
|
durmo
mi dormas
|
dormimos
ni dormas
|
Finaĵo kun malhela vokalo | Finaĵo kun hela vokalo | |
---|---|---|
consentir
konsenti
|
consinto
mi konsentas
|
consente
li/ŝi konsentas
|
comer
manĝi
|
Ununombro | Plurnombro | ||||
---|---|---|---|---|---|---|
1-a persono | 2-a persono | 3-a persono | 1-a persono | 2-a persono | 3-a persono | |
Indikativo | ||||||
Nuntempo | como | comes | come | comemos | comeis | comem |
Imperfekto | comia | comias | comia | comíamos | comíeis | comiam |
Preterito | comi | comeste | comeu | comemos | comestes | comeram |
Pluskvamperfekto | comera | comeras | comera | comêramos | comêreis | comeram |
Estonta tempo | comerei | comerás | comerá | comeremos | comereis | comerão |
Subjunktivo | ||||||
Nuntempo | coma | comas | coma | comamos | comais | comam |
Imperfekto | comesse | comesses | comesse | comêssemos | comêsseis | comessem |
Estonta tempo | comer | comeres | comer | comermos | comerdes | comerem |
- | ||||||
Kondicionalo | comeria | comerias | comeria | comeríamos | comeríeis | comeriam |
Imperativo | come | (coma) | (comamos) | comei | (comam) | |
Persona infinitivo | comer | comeres | comer | comermos | comerdes | comerem |
Krome eblas formi la sekvajn kunmetitajn tempojn uzante la helpverbon ter (havi), kun ekzemploj en la unua persono:
Indikativo | Subjunktivo | |
---|---|---|
Kunmetita perfekta preterito | tenho comido | tenha comido |
Kunmetita pluskvamperfekto | tinha comido | tivesse comido |
Perfekta estonta tempo | terei comido | tiver comido |
Kunmetita kondicionalo | teria comido | - |
La portugala ne estas kunmetema lingvo permesante nur prefiksojn (ekz. hiper- "hiper-") kaj sufiksojn (ekz. -ização "-igo"), sed ne kunmetadon de radikoj. Tial la plej longaj vortoj en la lingvo estas sciencaj vortoj kun grekaj aŭ latinaj radikoj (kemio, medicino, sociologio).
Profunde enradikiĝintaj en la eŭropa varianto de la portugala estas multaj arabaj vortoj el pli ol 500 jaroj de islama regado kaj reconquista (rekonkero). Eblas ofte rekoni arabajn pruntaĵojn per vortkomenca “al-” (la araba artikolo).
La portugaloj falis en lingvistikan vakuon, kiam ili konfrontiĝis kun la brazila naturo kaj pruntis dekmilojn da best- kaj plant- kaj loknomoj el indianaj lingvoj, precipe Tupí kaj ĝia jezuit-normigita versio Lingua Geral.
La manĝaĵoj kaj religio de angolaj sklavoj fariĝis esenca parto de la brazila animo, kaj kontribuis kulturikonojn kiel ekz. feijoada (fazeolstufaĵo) kaj exu (spiritista demono).
La portugala havas nur 2 skribitajn normojn uzatajn en instruado: Eŭropa (luzitana) portugala kaj brazila portugala - situacio kiu kompareblas al la ortografia-leksika disiĝo de brita kaj usona angla, sed spicita kun kelkaj gramatikaj diferencoj ankaŭ. La dialekta pejzaĝo de parolata portugala, aliflanke, aspektas sufiĉe bunta el kaj akĉenta kaj vortproviza vidpunktoj. Ekzistas 10 ĉefaj dialektoj en Portugalio kaj ĝiaj insuloj. Inter la portugalaj dialektoj en Hispanio la galega elstaras. Pro politikaj kialoj ĝi ofte eĉ estas prezentita kiel memstara lingvo. En Brazilo dialektoj elmontras multajn leksikajn trajtojn de indianaj kaj afrikaj lingvoj kaj de aliaj eŭropaj enmigradolingvoj. Restas portugalaj dialektoj en ĉiuj anguloj de la iama imperio. La aktuala reviviĝo de la portugala en Angolo kaj Mozambiko ekigis fortan normigo-iniciaton, kiu flankefike damaĝas al la dialektoj. Fine ekzistas ankoraŭ kelkaj portugalaj kreollingvoj, kiuj ne estas dialektoj proprasence, sed lingvoj evoluintaj el portugalaj piĝinoj: Kabuverdiano (Kaboverda), Forro (Sao-Tomeo kaj Principeo) kaj Papiamento (Nederlandaj Antiloj).
Dialekta mapo de kontinenta Portugalio kaj aliaj latinidaj lingvoj
Fonto: Wikimedia Commons