Rekte al la enhavo

Portugala

Língua portuguesa

Nombro da denaskaj parolantoj

Ĉirkaŭ 220 milionoj

Oficiala lingvo en

Brazilo (185 milionoj), Portugalio/Acoroj/Madejro (11 milionoj), Angolo (60.000), Mozambiko (30.000), Kaboverdo (25.000), Orient-Timoro, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Makao, EU

Malplimulta lingvo en

Paragvajo (750.000), Sud-Afriko (617.000), Urugvajo (28.000), Goao (250.000)

Diaspora lingvo en

Francio (750.000), Usono (365.000), Kanado, Svisio, Belgio, Germanio (ĉ. 80.000), Luksemburgio (50.000), Venezuelo

Alfabeto
26 literoj
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
pt, por
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, latinida
Nombro da dialektoj
Plurcento da dialektoj kaj kreollingvoj (en Eŭropo, Brazilo, Afriko kaj Azio). Almenaŭ unu dialekto (la galega) opinias sin mem lingvo.

La plej longa vorto

kemio, "tetraklorodibenzoparadiokseno"
politiko, "senkonstituciigo"
medicino, "hiperparatiroidismo"

Kurioza vorto aŭ frazo

"li akceptis", ĉiuj kvin vokaloj en alfabeta ordo
brazila frukto
La araneo kaptoprenas la ranon.
"Hej, rigardu tiun batalon, rigardu", brazila portugala

Enkonduko

De eta angulo de la iberia duoninsulo la portugala lingvo disvastiĝis foren kaj disen per la ŝipoj de marbazita imperio. Survoje al orientaziaj riĉaĵoj la portugalaj ŝipoj fondis komerclokojn kaj fortikaĵojn laŭ la marbordo de Afriko, en Barato (Goa), Ĉinio (Makao) kaj laŭ strategie gravaj ŝipvojoj (Kaboverdo, Orienta Timoro). Sed 90 % el la maristoj mortis en ĉiu vojaĝo, kaj ne okazis granda transigo de loĝantaro. Pli proksime Portugalio setlis la Acorojn kaj Madejron, ambaŭ nun kun propraj dialektoj, kaj la insuloj fariĝis gravaj bazoj por plia ekspansio. Sed la vera majstraĵo de la portugala ekspansio estis Brazilo. Tiu lando fariĝis fandejo de indianaj, portugalaj kaj — danke al senkompata kaj grandskala sklavkomercado — afrikaj genoj. Dum la procezo la portugala lingvo, eŭropaj malsanoj kaj la “bandeirantes” (sklavĉasantoj) pereigis milojn da indianaj lingvoj kun nur unu serioza konkuranto, la Tupi-bazita Lingua Geral, kiu dum du jarcentoj estis vaste uzita, precipe en la amazonia regiono. Hodiaŭ la granda plimulto de portugal-parolantoj estas brazilanoj kaj kie presiloj iam estis malpermesitaj per reĝa dekreto, telenovela sapoperoj nun inversigas la kulturan fluon inter Portugalio kaj ĝia iama kolonio.

Historio

  • 409 – 711

    Migra periodo
    Visigota influo

  • 711

    Maŭra invado
    Araba influo

  • 9-a ĝis 11-a jarcento

    Komenco de la Rekonkero: Galegio

  • 1095

    Sendependa Portugalio

  • 12-a ĝis 14-a jarcento

    Lingvo de kantoj

  • 1249

    Fino de la Rekonkero

  • 1290

    Unua portugala universitato

  • 15-a kaj 16-a jarcentoj

    Lingvo de malkovrantoj, komercisto kaj misiistoj, imperio

  • 1419 – 1420

    Madejro

  • 1427 – 1431

    Acoroj

  • 1498

    Kolkato (Barato)

  • 1500

    Ekspedicio de Cabral: Brazilo

  • 1510

    Goao (Barato)

  • 1557

    Makao (Ĉinio)

  • 1580 ‒ 1640

    Unio kun Hispanio

  • 1755 ‒ 1779

    Periodo de reformo de Pombal

  • 1807

    Napoleona invado, la reĝa kortego translokiĝas al Brazilo

  • 1822

    Sendependiĝo de Brazilo

  • 1960 ‒ 1970

    Senkoloniigaj militoj en Afriko, fuĝo de milionoj da portugaloj

Tempa mapo montranta lingvan evoluon en sudokcidenta Eŭropo

Fonto: Wikimedia Commons

Kiel ĝiaj latinidaj fratlingvoj, la portugala trairis sistemajn sonŝanĝojn dum ĝia evoluo el komunaj latinaj radikoj. Sed kvankam ĝi ĝenerale plej parencas al la hispana, la portugala lingvo similas la italan kaj katalunan laŭ vokaloj retenante la originajn latinajn vokalojn kie la hispana kaj franca enkondukis diftongojn.

Skribosistemo kaj prononco

La portugala uzas ordinaran latinan alfabeton, sed inkluzivas ç kaj permesas supersignojn super vokaloj. Tiuj supersignoj ne estas simple akcent-markiloj, sed havas fonetikan signifon.

  • a
  • á
  • à
  • â
  • ã
  • b
  • c
  • ç
  • d
  • e
  • é
  • ê
  • f
  • g
  • h
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • ó
  • ô
  • õ
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • u
  • ú
  • ü
  • v
  • w
  • x
  • y
  • z

La portugala ortografio estas sufiĉe regula, kaj en la plej multaj kazoj la (norma) prononco konkludeblas surbaze de la skribita vorto. La lingvo havas altan vokalo-konsonanto-proporcion, trajto eĉ pli emfazita en la brazila portugala, kiu perfektigas jamb-silaban ritmon tiagrade ke ĝi, en parola lingvo, enŝovas kromajn vokalojn por rompi konsonantoĉenojn, ekz. pi-si-co-lo-gi-a anstataŭ psicologia (psikologio). En Portugalio, aliflanke, la vokaloj malfortiĝas tiom, ke la rezulto sonas kiel nekomprenebla konsonantokaĉo en brazilaj oreloj, ekz. Frnandpssoa anstataŭ Fer-nan-do Pe-sso-a (fama portugala poeto). Kompreneble la pli ritma brazila versio generis viglan danckulturon, dum la funebra melankolio de portugala fado igos vin plori pli ol danci.

Gramatiko

Fleksio de substantivaj grupoj:

Vira Ina
la nigra ĉevalo la ronda tablo
Ununombro o cavalo preto a mesa redonda
Plurnombro os cavalos pretos as mesas redondas

Fleksio de verbaj grupoj:

La portugala havas 3 regulajn konjugaciojn (-ar, -er, kaj -ir), ekz. falar (paroli), comer (manĝi) kaj dormir (dormi) kaj plurajn dekojn da neregulaj verboj aŭ verbgrupoj. Duon-regula trajto estas vokalŝanĝo inter radik-akcentitaj kaj finaĵ-akcentitaj vortformoj kaj inter malhelaj (a/o) kaj helaj (e/i) vokalfinaĵoj.

Radikal-akcentita Finaĵ-akcentita
dormir
dormi
durmo
mi dormas
dormimos
ni dormas
Finaĵo kun malhela vokalo Finaĵo kun hela vokalo
consentir
konsenti
consinto
mi konsentas
consente
li/ŝi konsentas
comer
manĝi
Ununombro Plurnombro
1-a persono 2-a persono 3-a persono 1-a persono 2-a persono 3-a persono
Indikativo
Nuntempo como comes come comemos comeis comem
Imperfekto comia comias comia comíamos comíeis comiam
Preterito comi comeste comeu comemos comestes comeram
Pluskvamperfekto comera comeras comera comêramos comêreis comeram
Estonta tempo comerei comerás comerá comeremos comereis comerão
Subjunktivo
Nuntempo coma comas coma comamos comais comam
Imperfekto comesse comesses comesse comêssemos comêsseis comessem
Estonta tempo comer comeres comer comermos comerdes comerem
-
Kondicionalo comeria comerias comeria comeríamos comeríeis comeriam
Imperativo come (coma) (comamos) comei (comam)
Persona infinitivo comer comeres comer comermos comerdes comerem

Krome eblas formi la sekvajn kunmetitajn tempojn uzante la helpverbon ter (havi), kun ekzemploj en la unua persono:

Indikativo Subjunktivo
Kunmetita perfekta preterito tenho comido tenha comido
Kunmetita pluskvamperfekto tinha comido tivesse comido
Perfekta estonta tempo terei comido tiver comido
Kunmetita kondicionalo teria comido -

Vortformado kaj leksikono

La portugala ne estas kunmetema lingvo permesante nur prefiksojn (ekz. hiper- "hiper-") kaj sufiksojn (ekz. -ização "-igo"), sed ne kunmetadon de radikoj. Tial la plej longaj vortoj en la lingvo estas sciencaj vortoj kun grekaj aŭ latinaj radikoj (kemio, medicino, sociologio).

Arabaj vortoj en eŭropa portugala

Profunde enradikiĝintaj en la eŭropa varianto de la portugala estas multaj arabaj vortoj el pli ol 500 jaroj de islama regado kaj reconquista (rekonkero). Eblas ofte rekoni arabajn pruntaĵojn per vortkomenca “al-” (la araba artikolo).

  • arroz
    rizo
  • safra
    rikolto
  • aduana
    dogano
  • alface
    laktuko
  • javali
    apro
  • maroma
    ŝnuro

Tupiaj vortoj en brazila portugala

La portugaloj falis en lingvistikan vakuon, kiam ili konfrontiĝis kun la brazila naturo kaj pruntis dekmilojn da best- kaj plant- kaj loknomoj el indianaj lingvoj, precipe Tupí kaj ĝia jezuit-normigita versio Lingua Geral.

  • capivara (la plej granda ronĝulo en la mondo)
  • loknomoj kun la finaĵo -açu ("granda"), ekz. la giganta akvofalo Iguaçu ("granda akvo")
  • mirim ("eta"), ekz. táxi-mirim (mini-taksio)
  • capim (herbo, slanga uzo: mono)

Angolaj vortoj en la portugala

La manĝaĵoj kaj religio de angolaj sklavoj fariĝis esenca parto de la brazila animo, kaj kontribuis kulturikonojn kiel ekz. feijoada (fazeolstufaĵo) kaj exu (spiritista demono).

Dialektoj

La portugala havas nur 2 skribitajn normojn uzatajn en instruado: Eŭropa (luzitana) portugala kaj brazila portugala - situacio kiu kompareblas al la ortografia-leksika disiĝo de brita kaj usona angla, sed spicita kun kelkaj gramatikaj diferencoj ankaŭ. La dialekta pejzaĝo de parolata portugala, aliflanke, aspektas sufiĉe bunta el kaj akĉenta kaj vortproviza vidpunktoj. Ekzistas 10 ĉefaj dialektoj en Portugalio kaj ĝiaj insuloj. Inter la portugalaj dialektoj en Hispanio la galega elstaras. Pro politikaj kialoj ĝi ofte eĉ estas prezentita kiel memstara lingvo. En Brazilo dialektoj elmontras multajn leksikajn trajtojn de indianaj kaj afrikaj lingvoj kaj de aliaj eŭropaj enmigradolingvoj. Restas portugalaj dialektoj en ĉiuj anguloj de la iama imperio. La aktuala reviviĝo de la portugala en Angolo kaj Mozambiko ekigis fortan normigo-iniciaton, kiu flankefike damaĝas al la dialektoj. Fine ekzistas ankoraŭ kelkaj portugalaj kreollingvoj, kiuj ne estas dialektoj proprasence, sed lingvoj evoluintaj el portugalaj piĝinoj: Kabuverdiano (Kaboverda), Forro (Sao-Tomeo kaj Principeo) kaj Papiamento (Nederlandaj Antiloj).

Dialekta mapo de kontinenta Portugalio kaj aliaj latinidaj lingvoj

Fonto: Wikimedia Commons

  • Portugués septetrional
  • Portugués central
  • Portugués litoral
  • Portugués meridional
  • Gallego occidental
  • Gallego central
  • Gallego oriental
  • Gallego jalimés
  • Mirandés
  • Asturiano occidental o Leonés
  • Asturiano central
  • Asturiano oriental
  • Montañés
  • Alto-Extremeño
  • Español septentrional
  • Español meridional
  • Español andaluz
  • Aragonés
  • Valenciano
  • Catalán occidental
  • Catalán oriental
  • Catalán septentrional
  • Alguerés
  • Balear
  • Gascón
  • Languedociano
  • Provenzal
  • Limosín
  • Auvernense
  • Vivaroalpino

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren