Rekte al la enhavo

Irlanda

Gaeilge

Nombro da denaskaj parolantoj

Neniu oficiala nombro, proksimume 100 000; 2 milionoj diras, ke ili scias ĝin pro lerneja lernado.

Oficiala lingvo en

Irlando, EU

Malplimulta lingvo en

Norda Irlando

Diaspora lingvo en

Usono, Kanado, Aŭstralio, Britio, Argentino, Nov-Zelando

Alfabeto
26, latina alfabeto, malnova gaela alfabeto
Gramatikaj kazoj
3
Lingvokodo
ga, gle
Lingva tipologio
fleksia , ŝanĝiĝo de la komenca konsonanto, VSO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, kelta, gaela
Nombro da dialektoj
3

La plej longa vorto

ĉefdirektoro

Kurioza vorto aŭ frazo

kaj ankaŭ lia nuda femuro

Enkonduko

La irlanda, kiel la angla, estas nekutima pri tio, ke fluaj lernintoj estas pli multaj ol denaskuloj, kaj studoj montris, ke triono el la ĉiutagaj parolantoj ne estas denaskuloj. Aliflanke, multaj denaskaj irlandlingvanoj vivantaj en anglalingvaj partoj de Irlando (nomitaj Galltacht, la “areo de fremda parolo”) povas malofte havi oportunon paroli la irlandan. Ekzistas iu ekstrema formo de ĝentileco: alveno de unu unulingva anglalingvano povas igi ĉambron plenan je irlandlingvanoj transiri al la angla. La lokoj, kie la irlanda daŭre estas la komunuma lingvo, estas nomataj Gaeltacht.

Historio

La irlanda estas unu el la plej malnovaj literaturaj lingvoj en Eŭropo kun teksto, Amra Choluim Chille, “Lamentado por sankta Colm Cille aŭ Columba” el la jaro 597. Ĝi estis literatura lingvo dum 1410 jaroj, kiam ĝi fariĝis oficiala lingvo de EU, la 1-an de januaro 2007. Uzo de la irlanda estis malpermesita de anglaj okupantoj per la statutoj de Kilkenny en 1366. Posta versio de la statutoj asertis, ke “Ĉiu anglo lernu la anglan, aŭ estu traktata kiel irlanda malamiko”! Sed kiam Henriko la 8-a de Anglio proklamis sin “reĝo de Irlando” en 1541, la proklamo devis esti tradukita al la irlanda, por ke la parlamento de la angla kolonio en Dublino povu kompreni ĝin!

Malgraŭ jarcentoj da provoj detrui ĝin, la irlanda plu estis la plimulta lingvo en Irlando ĝis la Granda Malsato de 1845-1849, kiam mortis pro malsato 1 aŭ 2 milionoj da homoj. Ĝi preskaŭ mortis en la fino de la 19-a jarcento, sed kiam Irlando sendependiĝis en 1922, la unua decido de la unua irlanda registaro estis, ke ĉiuj infanoj en ĉiuj baz- kaj mezlernejoj studu la irlandan almenaŭ unu horon tage. La Interkonsento de la sankta vendredo, en 1998, kiu ĉesigis politikan perforton en Norda Irlando, enhavas 3 paĝojn da promesoj de la brita registaro por subteni la irlandan.

Skribosistemo kaj prononco

  • a
  • á
  • b
  • c
  • d
  • e
  • é
  • f
  • g
  • h
  • i
  • í
  • l
  • m
  • n
  • o
  • ó
  • p
  • r
  • s
  • t
  • u
  • ú

Gramatiko

La gramatiko estas tre kompleksa. Ekzistas multaj komencaj mutacioj; tio signifas, ke la komenco de vortoj ŝanĝiĝas, ekzemple: a cosa (ŝiaj kruroj), a chosa (liaj kruroj), a gcosa (iliaj kruroj). Ne estas verbo “havi”, sed verboj “esti” havas la distingojn de ser/estas en la hispana (is/ irlande, ekzemple is bean í, “ŝi estas virino”, sed tá sí anseo, “ŝi estas ĉi tie”) kaj la distingon de jest/bywa en la pola (/bíonn irlande, ekzemple bíonn sí anseo, “ŝi estas ĉi tie nun”, sed bíonn sí anseo, “ŝi estas ĉi tie kutime”).

La irlanda havas apartajn numeralojn por homoj kaj nehomoj: “du ĉevaloj” estas dhá chapall, sed “du homoj” estas simple beirt.

Same kiel la hungara, la irlanda priskribas eron de paro kiel duonon, ekzemple ar leathchois (“unukrura”), laŭvorte “duonkrura”; ar leathshúil (“unuokula”), ktp.

Gabh mo leithscéal = pardonu min, laŭvorte “akceptu mian duonrakonton”.

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren