Hungara
Magyar nyelv
Magyar nyelv
proksimume 15 milionoj
Hungario: proksimume 10 milionoj da parolantoj, EU
Rumanio (2 milionoj), Slovakio (1 miliono), Ukrainio (250 000), Serbio, Kroatio, Slovenio (kune 700.000) kaj Aŭstrio (50 000), regiona lingvo en Slovakio, Serbio kaj Slovenio.
Usono, Kanado, Israelo, Germanio, Francio, Britio, Brazilo, Rusio, Aŭstralio, Argentino, Ĉilio
La ordo de nomo, adreso kaj dato malsamas ol en aliaj eŭropaj lingvoj:
La hungara lingvo havas historion de plurmil jaroj reirantan al Azio. Ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel finn-ugra lingvo. Ĝi disiĝis de la plimulto de la aliaj finn-ugraj lingvoj antaŭ proksimume 3000 jaroj proksime de la Ural-montaro. Ĝin tre influis la tjurkaj lingvoj. Ne estas skribita dokumento el la prahistorio de la hungara.
La aglutina strukturo kaj parto de la baza vortprovizo (la vortoj kéz 'mano', vér 'sango', ló 'ĉevalo', hal 'fiŝo', víz 'akvo', k.t.p.) montras similecon kun la finna. Vidu ankaŭ rilatajn vortojn en finn-ugraj lingvoj. Konsiderinda parto de ĝia malnova vortprovizo spureblas en tjurkaj lingvoj, ekz gyümölcs 'frukto', alma 'pomo', búza 'tritiko', sajt 'fromaĝo', sör 'biero', bor 'vino', disznó 'porko'.
Malnova hungara skribo, la tiel nomata rovás alfabeto (runa skribo - de dekstre maldekstren) estis ŝanĝita al latina alfabeto sub la unua hungara reĝo Stefano la unua (regis inter 997-1038).
Fonto: Wikimedia Commons
La hungara havas 14 vokalojn kaj 25 konsonantojn skribitajn per la baza latina alfabeto kaj 9 literojn kun diakritaj signoj(á, é, í, ó, ö, ő, ú, ü, ű).
Ĉiu vokalo havas mallongan kaj longan versiojn indikitajn per supersigno. Atentu: kor = 'aĝo' - kór = 'malsano'!
Litero | Ekzemplo |
---|---|
a | nagy (granda) |
á | lány (knabino) |
e | nem (neniu, ne) |
é | szép (bela) |
i | kicsi (malgranda) |
í | ír (skribi) |
o | mozi (kinejo) |
ó | jó (bona) |
ö | jön (venu) |
ő | főnök (estro) |
u | kutya (hundo) |
ú | úgy (ŝati tion) |
ü | ügy (afero) |
ű | sűrű (densa) |
Ĉiu konsonanto povas havi longan version, sed ne komence de vorto (ekz ebben 'en ĉi', szebb 'agrabla'). Atentu: megy = 'iras' - meggy '(acida) ĉerizo'!
Litero | Ekzemplo |
---|---|
p | szép (bela) |
b | barát (amiko) |
t | téma (temo) |
d | dél (tagmezo) |
ty | tyúk (kokino) |
gy | gyerek (infano) |
k | kicsi (malgranda) |
g | hideg (malvarma) |
f | fa (arbo) |
v | van (estas) |
sz | szép (bela) |
z | az (la) |
s | és (kaj) |
zs | zsák (sako) |
h | hír (novaĵo) |
c | cél (celo) |
cs | csak (nur) |
dz | edz (malmoligi) |
dzs | dzsessz (ĝazo) |
m | ma (hodiaŭ) |
n | nem (neniu, ne) |
ny | anya (patrino) |
l | lány (knabino) |
r | ír (skribi) |
j, ly | jön, lyuk (venu, truo) |
La hungara prononco estas tute regula kaj glata.
La hungara havas specialan strukturon, kie la plejmulto de gramatikaj kaj sintaksaj funkcioj esprimiĝas per vortelementoj gluitaj al la radiko de la baza vorto (aglutina lingvo).
La aglutineco de la hungara signifas, ke vortformoj ofte konsistas el pluraj vorteroj (morfemoj), havantaj sian propran funkcion. Ili transprenas la rolon de apartaj vortoj, kiaj prepozicioj aŭ posedaj adjektivoj, en la hindeŭropaj lingvoj.
Substantiva vortformo povas estiĝi jene: la sufikso de plurnombro aŭ poseda sufikso (ekvivalento de mia, via, lia k.t.p.), la posedanta sufikso kaj la kaza finaĵo aldoniĝas al la baza vorto (vidu barátoméban).
Jen la 18 kazaj finaĵoj:
Finaĵo | Ekzemplo | |
---|---|---|
Nominativo | /- | barát (amiko) |
Akuzativo | -t/at/ot/et/öt | barátot (amikon) |
Dativo | -nak/nek | barátnak (al amiko) |
Instrumentalo | -val/vel | baráttal (kun amiko) |
Kaŭza-fina kazo | -ért | barátért (por amiko) |
Transformiĝa kazo | -vá/vé | baráttá (en amikon) |
En-kazo | -ban/ben | barátban (en amiko) |
Sur-kazo | -n/on/en/ön | baráton (sur amiko) |
Ĉe-kazo | -nál/nél | barátnál (ĉe amiko) |
Al-sur-kazo | -ra/re | barátra (sur amikon) |
De-sur-kazo | -ról/ről | barátról (pri amiko) |
Al-en-kazo | -ba/be | barátba (en amikon) |
El-kazo | -ból/ből | barátból (el amiko) |
Al-kazo | -hoz/hez/höz | baráthoz (al amiko) |
Ablativo | -tól/től | baráttól (de amiko) |
Ĝis-kazo | -ig | barátig (ĝis amiko) |
Modala esivo | -ként | barátként (amike) |
Formala esivo | -ul/ül | barátul (kiel amiko) |
Hungaraj substantivoj povas havi ĝis 1000 malsamajn formojn! Ankaŭ ekzistas postpozicioj en hungara, kiel előtt (antaŭ), mögött (malantaŭ): a ház mögött (malantaŭ la domo).
La lokaj kazoj (kaj postpozicioj) konsekvence esprimas originon, lokon kaj direkton, kiel en la finna:
De kie | Kie | Kien |
---|---|---|
házból
(veni) el domo
|
házban
(esti) en domo
|
házba
(iri) en domon
|
ház mögül
(veni) de malantaŭ domo
|
ház mögött
(esti) malantaŭ domo
|
ház mögé
(iri) malantaŭ domon
|
Vortfarado en la hungara estas produktema. La sufikso -ság/ség ĉiam uzeblas por produkti abstraktan nocion, kiel en jóság (boneco) kaj szépség (beleco). Novaj verboj facile fareblas el substantivoj per la sufikso -z aŭ -l:
Kunmetado estas tre komuna en la hungara (ekzistas do multaj longegaj vortoj), kiaj:
La vorto tan ('studo, tezo') estas la bazo de multaj aliaj vortoj:
La derivado de la verbo ad ('doni') per verbo-prefiksoj montras la amplekson de la sencoŝanĝo:
Ekzistas neniu gramatika genro en la hungara, eĉ ne ekzistas apartaj pronomoj por ŝi kaj li, nur unu ő (uzata nur emfaze). Eblas legi multajn paĝojn de romano sen scii la sekson de la rolantoj.
En la familiaj rilatoj aĝo gravas. Ekzistas simplaj vortoj por pli juna fratino húg kaj pli aĝa fratino nővér, sed ne simpla vorto por fratino kaj ili uziĝas normale parolante pri familio. La samo veras por frato, kie la parolanto devas esprimi la relativan aĝon per öcs aŭ bátya.
Korpopartoj ekzistantaj en paroj uziĝas ununombre:
Szép szeme van
bela okulo+ŝia estas
Ŝi/li havas belajn okulojn.
Ekzistas neniu diferenco inter arbo kaj ligno, ambaŭ estas fa, inter haŭto kaj ledo, ambaŭ estas bőr.