Ĉeĥa
Český jazyk
Český jazyk
ĉirkaŭ 10 milionoj
Ĉeĥio, EU; uzebla en oficiala komunikado en Slovakio
Aŭstrio, Germanio, Kroatio, Slovakio
Bulgario, Kroatio, Pollando, Rumanio, Serbio, Britio, Ukrainio, Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Usono
La oficiala nomo de la lando estas Česká republika. Ne ekzistas oficiala mallonga nomo.
La lando konsistas el pluraj historiaj regionoj: la koro estas Čechy (Bohemio; tiu nomo estis uzata por la tuta lando), Morava (Moravio) kaj (la ĉeĥa parto de) Slezsko (Silezio, kiu estas geografie kaj administre parto de Moravio). Resume, Čechy konsistas el Čechy kaj Morava, dum Morava konsistas el Morava kaj Slezsko. La situacio estas eĉ pli komplika pro tio, ke la adjektivo český signifas samtempe “bohemia” kaj “ĉeĥa”.
Fonto: Wikimedia Commons
La disiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1993 lasis la landon sen akceptebla mallonga nomo. La plej evidenta kandidato, Česko (la unua duono de Československo) ŝajnis nenatura. Dudek jarojn poste, ĝi estas pli ofte uzata, sed daŭre ne estas ĝenerale akceptata.
Ankaŭ kelkaj lingvoj kiel la angla ne havas kutiman mallongan nomon. La proponata nomo Czechia ne estis vere akceptata. Bohemia estas uzata por la historia lando kaj la nuna regiono. Alia propono estis Czech lands (Ĉeĥaj landoj, laŭ la ekzemplo de Nederlando), sed ĝi estas apenaŭ pli mallonga, do la sola vere uzata angla nomo daŭre estas Czech Republic (Ĉeĥa respubliko).
Unuaj skribaj spuroj (notoj en latinaj manskribaĵoj)
“Malnova ĉeĥa”: unuaj realaj skribaj spuroj, ekzemple la kroniko de Dalimil, Alexandreis (epika poemo), legendoj, ktp.
Stabiligo de ortografio (duliteraĵoj)
Orthographica Bohemica de Jan Hus, sistema enkonduko de supersignoj (tiam ne adoptitaj)
Náměšťská mluvnice: unua presita gramatiko de la ĉeĥa lingvo
Bible kralická (unua kaj tre influa traduko de Biblio)
Kulmino de la norma ĉeĥa, disvolviĝo de scienca literaturo kaj kronikoj; bratrský pravopis (frata ortografio)
Grammaticae Bohemicae, ad leges naturalis methodi conformatae, et notis numerisque illustratae ac distinctae, libri duo: unua sistema gramatiko de la ĉeĥa lingvo de Vavrinec Benedikti
La germana iĝas oficiala kaj egala kun la ĉeĥa en ĉeĥaj landoj
Skriba literaturo nur en ekzilo
Ausführliches Lehrgebäude der böhmischen Sprache: unua moderna gramatiklibro pri la ĉeĥa skribita de Josef Dobrovský, komenco de granda disputo pri ortografio
Ĉeĥ-germana vortaro de Jungmann
Ortografia reformo proponita de Pavel Josef Šafařík, ekde 1849 pli-malpli moderna ortografio estas uzata
La ĉeĥa iĝas oficiala kaj egala kun la germana en ĉeĥaj landoj
Normigo de la gramatiko fare de Gebauer
La ĉeĥoslovaka lingvo iĝas la oficiala lingvo de Ĉeĥoslovakio
Disiĝo de Ĉeĥoslovakio, fino de pasiva “amaskomunikila” dulingveco en la ĉeĥa kaj slovaka
La vida reprezento de háček estas interesa – kutime, ĝi havas kojnan aspekton (ˇ), sed ĉe ď kaj ť ĝi malsamas: tie ĝi similas al apostrofo dekstre de la letero. Tio estas nur vida distingo, la supersigno daŭre estas haĉeko. En manskribo, ĝi estas ĉiam kutima haĉeko en ĉiuj pozicioj. Ĉar la literoj ekzistas nur en la slovaka kaj la ĉeĥa, tia distingo estas relative nekonata eksterlande kaj rezultas en perpleksaj anstataŭigoj kaj konfuzoj (ofte per enigo de superfluaj apostrofoj) de eksterlandanoj.
La ĉeĥa havas specifajn literojn, kiel Ř/ř, kiu estas altigita alveola voĉa trilo [r̝]. Tiu fonemo ekzistas nur en la ĉeĥa lingvo.
Ekzistas dialekta kontinuo de la ĉeĥa al la slovaka, kun transiraj dialektoj al la pola (po naszymu) kaj laĥa dialekto. Tiel la dialektoj de okcidentaj kaj orientaj slavaj lingvoj estas ligitaj per ĉeno de interkompreno, kaj oni povas konsideri ilin partoj de nordslava dialekta kontinuo.
Ĝenerale, ĉiuj ĉeĥaj kaj slovakaj dialektoj estas interkompreneblaj, kvankam interkompreno inter la ĉeĥa kaj la plej orientaj slovakaj dialektoj estas pli malfacila.
La kazo de ĉeĥaj lingvaj tavoloj estas speciala: ekzistas du disvastigitaj variaĵoj de la lingvo, la literatura ĉeĥa (spisovná čeština, SČ) kaj la kutima ĉeĥa (obecná čeština, OČ). SČ aperis en la 19-a jarcento, kiam la lingvo travivis fazon de reviviĝo kaj grandiĝanta influo. La novan literaturan formon tre influis pli malnova lingvo el periodoj de alta prestiĝo kaj vigla literaturo. Dume, la parola ĉeĥa evoluis kaj aperis nova interdialekta formo, OČ.
SČ kaj OČ estas reciproke kompreneblaj (kaj germanismoj estis sukcese forigitaj de OČ), la ĉefaj malsamoj ne estas vortaj, sed morfologiaj, sintaksaj kaj stilaj.
SČ estas ĉefe skribata, OČ ĉefe parolata, kaj estas akcepteble (eĉ normale) uzi OČ en preskaŭ ĉiuj parolaj situacioj, eĉ inter edukitaj homoj. Uzo de SČ kiel spontana parola lingvo estas konsiderata rigida aŭ eĉ ridinda.
muelejo | ĉaro | grandaj arboj | esti | |
---|---|---|---|---|
SČ | mlýn | vozík | velké stromy | být |
OČ | mlejn | vozejk | velký stromy | bejt |
La ĉeĥa havas ampleksan kazosistemon kun 7 kazoj (nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, lokativo kaj instrumentalo). La substantivoj, pronomoj, adjektivoj, participoj kaj determiniloj havas malsaman formon laŭ la kazo.
Ununombro | Plurnombro | |
---|---|---|
Nominativo |
Šéf sem zanedlouho přijede.
La ĉefo venos post momento. |
Velcí šéfové z hlavních televizních stanic měli právo oficiálně vyžadovat spolupráci, kdy chtěli.
Grandaj ĉefoj de ĉefaj televidaj kanaloj rajtis peti oficialan kunlaboron, kiam ajn ili volis. |
Genitivo |
Zvedl telefon a vytočil číslo svého šéfa.
Li respondis la telefonon kaj tajpis la numeron de la ĉefo. |
Mzdy městských šéfů se mohou i výrazně lišit.
Salajroj de urbaj ĉefoj povas ege varii. |
Dativo |
Sekretářka Ludmila přinesla šéfovi šálek čaje s citronem.
La sekretariino Ludmila portis al sia ĉefo tason da teo kun citrono. |
Šéfům se obchod nezdál dost zajímavý.
Al la ĉefoj la negoco ne ŝajnis sufiĉe interesa. |
Akuzativo |
Nejlépe je dotázat se hned na šéfa.
Estas pli bone rekte demandi la ĉefon. |
Expanze firem nutí šéfy cestovat.
Disvastigo de la firmao postulas, ke ĉefoj vojaĝu. |
Vokativo |
Jasně, šéfe, hned tam zajdu a předvedu ho.
Certe, ĉefo, mi tuj iros preni lin. |
Pokud nevykonávají řádně svou práci, vy, šéfové, byste se jich měli zbavit.
Se ili malbone faras sian laboron, vi, ĉefoj, devus liberigi vin de ili. |
Lokativo |
Záleží to na šéfovi.
Tio dependas de la ĉefo. |
Češi oceňují na šéfech především slušné a upřímné jednání.
Ĉeĥoj ŝatas ĉe ĉefoj ĝentilan kaj honestan konduton. |
Instrumentalo |
Se svým šéfem nebudu komunikovat přes média.
Kun la ĉefo mi ne komunikos per amaskomunikiloj. |
Pesimismus mezi šéfy firem šíří i nepříznivý stav budoucích zakázek.
Pesimismo ĉe firmaaj ĉefoj estas negativa por estontaj mendoj. |
Estas tri aŭ kvar gramatikaj genroj en la ĉeĥa:
La gramatika genro kutime ne devenas de la senco de la vorto; oni povas nur certi pri tio, ke viroj estas virgenraj vivaj (kvankam estas esceptoj: kníže (duko) estas neŭtra en multenombro), kaj virinoj estas ingenraj (ankaŭ estas esceptoj: děvče (knabino) estas neŭtra).
La limo inter viva kaj neviva virgenro estas iom malpreciza: iuj (virgenraj) bestoj kaj objektoj estas vivaj en ununombro kaj nevivaj en multenombro.
Homoj ĉiam estas vivaj; slaneček (haringo) povas esti viva aŭ neviva (slanečci, slanečky), bacil (mikrobo) povas esti viva aŭ neviva en ununombro kaj en multenombro, kaj stroj (maŝino) estas ĉiam neviva. Viveco estas foje uzata kiel maniero distingi signifojn: android (androido) estas kutime viva kiam ĝi estas homforma roboto, sed ĝenerale neviva, kiam ĝi estas operaciumo.
La vorton roboto elpensis Josef Čapek kaj uzis lia frato, la verkisto Karel Čapek, en sia teatraĵo RUR (la Universalaj Robotoj de Rossum), publikigita en 1920 ĉeĥe. La vorto baziĝas sur la (slava kaj arkaika ĉeĥa) vorto robota (laboro), kvankam eblas, ke Josef inspiriĝis de la uzo de tiu vorto en la slovaka, kie robiť (labori) estas ofta verbo.
nenávidět (malami) ne havas nean formon. Ŝajne ĉeĥoj ne kapablas nemalami…