Rekte al la enhavo

Turka

Türk dili

Nombro da denaskaj parolantoj

pli ol 70 milionoj

Oficiala lingvo en

Turkujo, Kipro

Malplimulta lingvo en

Makedonio, Rumanio, Bosnio, Grekio, Irako, Kosovo

Diaspora lingvo en

Germanio, Francio, Nederlando, Usono, Aŭstrio, Saŭda Arabio, Svislando, Aŭstralio, Svedio, Rusio, Danio, Britio, Kanado, Belgio, Bulgario, Italio, Azerbajĝano…

Alfabeto
La latina, 29 literoj, 21 konsonantoj kaj 8 vokaloj
Gramatikaj kazoj
6
Lingvokodo
tr, tur
Lingva tipologio
aglutina , vokala harmonio , subjektellaso , SOV
Lingvofamilio
Oguza branĉo de tjurkaj lingvoj
Nombro da dialektoj
La nombro de dialektoj estas ne oficiala

La plej longa vorto

malcentrigo

Kurioza vorto aŭ frazo

Kvazaŭ vi estus unu el tiuj, kiujn ni ne povus facile igi faristo de sensukcesuloj.
La plej longa ebla vorto (kun ĉiuj sufiksoj) konsistas el 70 literoj.

Enkonduko

Laŭ populara turka vidpunkto ekzistas unu komuna turka lingvo (Türkçe) dividita en grandajn dialektojn (lehçe), kiaj la kazaĥa turka (Kazak Türkçesi), la uzbeka turka (Özbek Türkçesi) kaj la turka de Turkujo (Türkiye Türkçesi). Laŭ tiu vidpunkto, kiun ne dividas la plimulto de la lingvistoj, la turka (tio estas: la komuna tjurka lingvo) estas unu el la plej popularaj lingvoj de la mondo kun preskaŭ 200 milionoj da parolantoj.

Skribosistemo kaj prononco

  • a
  • b
  • c
  • ç
  • d
  • e
  • f
  • g
  • ğ
  • h
  • ı
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • ö
  • p
  • r
  • s
  • ş
  • t
  • u
  • ü
  • v
  • y
  • z

La latina alfabeto estis enkondukita en 1928. Antaŭaj skribosistemoj, kiaj la runa alfabeto aŭ ujgura aŭ araba skribo ne respondas al la moderna turka alfabeto, kiu konsistas el 21 konsonantoj kaj 8 mallongaj vokaloj. Ne estas longaj vokaloj aŭ diftongoj. La celo de la lingvoreformo de Atatürk estis krei pli proksiman rilaton inter skribo kaj parolo: Benim adım Mustafa [benim adɯm Mustafa] ("Mia nomo estas Mustafa").

Unu el la plej karakterizaj trajtoj de la turka estas vokala harmonio, inkluzive de la opozicioj:

  • antaŭa kaj malantaŭa: temizleyeceğim ("Mi purigos")
  • malalta kaj alta: ısıtıcı (hejtado)
  • rondigita kaj nerondigita: görüşürüz ("ĝis revido")
Antaŭaj Malantaŭaj
Nerondaj Rondaj Nerondaj Rondaj
Altaj -o i ü ı u
Malaltaj -o e ö a o

Ekzemple, la esprimo görüşürüz (ĝis revido, laŭvorte: ni vidos unu la alian) konsistas el la radiko gör- (vidi) kaj tri malsamaj sufiksoj, el kiuj ĉiu havas kvar versiojn: -ış/iş/uş/üş (reciproka) -ır/ir/ur/ür (aorista) -ız/iz/uz/üz (1a plurnombra). La vokaloj en la sufiksoj ŝanĝiĝas laŭ la radika vokalo. La sama sekvenco de sufiksoj aldonitaj al malsamaj radikoj estigas malsamajn versiojn:

  • al- (preni): alışırız (ni alkutimiĝos al)
  • sev- (ami): sevişiriz (ni amoros)
  • konuş- (paroli): konuşuruz (ni parolos}

Gramatiko

La turka, malkiel la plej eŭropaj lingvoj, estas aglutina lingvo. Tio signifas, ke gramatikaj sufiksoj aldoniĝas al neŝanĝiĝanta vortradiko. Ĉiu sufikso havas sian propran gramatikan signifon. Pli ol unu sufikso povas esti aldonata al la vorto, kiel en la ĉi-suba ekzemplo:

  • ev
    domo
  • evler
    domoj
  • evlenmek
    edziĝi
  • evim
    mia domo
  • evlerim
    miaj domoj
  • evlendik
    ni geedziĝis
  • evimde
    en mia domo
  • evlerimde
    en miaj domoj
  • evlendirecekler
    ili geedziĝos

Ne estas gramatika genro en la turka, do la vorto arkadaş (amiko) povas esti uzata kaj por viroj kaj por inoj. Ne ekzistas difina artikolo, sed la numeralo bir (unu) uzeblas kiel nedifina artikolo. La plurnombron indikas la sufikso -lar/ler (depende de la harmonia vokalo), kiel en evler (domoj) kaj atlar (ĉevaloj). Ekzistas ses kazoj en la turka: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, lokativo, ablativo. La vokalo en la sufikso dependas de la vokala harmonio:

domo ĉevalo doktoro aktoro
Nominativo
Genitivo
Dativo
Akuzativo
Lokativo
Ablativo

Verboformoj sekvas la ŝablonon radiko-aspekto/tempo-persona sufikso, ekzemple oyna-dı-m (mi ludis). Negado fariĝas per la negativa sufikso -ma/me aldonata post la radiko, ekzemple oyna-ma-dı-m (mi ne ludis). Por demandoj uziĝas la ero mı/mi/mu/mü, ekzemple oynadım mı? (ĉu mi ludas?). Estas kvin bazaj verbotempoj en la turka: Estanteco, estonteco, aoristo, difinita kaj sekvadanta estinteco. La lasta el tiuj (ankaŭ nomata la raporta estinteco) uzatas por priskribi situaciojn, kiuj estas raportitaj al la parolanto aŭ, alivorte, kiam la parolanto ne scias, ĉu la frazo veras aŭ ne, ekzemple Ali evlenmiş (onidire Ali edziĝis).

yapmak (fari)

Ununombro Plurnombro
1-a persono 2-a persono 3-a persono 1-a persono 2-a persono 3-a persono
Nuntempo yapıyorum yapıyorsun yapıyor yapıyoruz yapıyorsunuz yapıyorlar
Estonta tempo yapacağım yapacaksın yapacak yapacağız yapacaksınız yapacaklar
Aoristo yaparım yaparsın yapar yaparız yaparsınız yaparlar
Difinita pasinteco yaptım yaptın yap yaptık yaptınız yaptılar
Supoza pasinteco yapmışım yapmışsın yapmış yapmışız yapmışsınız yapmışlar

Vortformado kaj leksikono

Neŝanĝeblaj vortradikoj konsistigas la kernon de la leksiko. La plej malnovaj radikoj estas kutime unu-silabaj radikoj laŭ la tipoj VC, CV, CVC aŭ CVCC, la nombro de radikoj estas do limigita. Novaj vortoj estas formataj per aldono de sufiksoj al la radikoj aŭ al jam ekzistantaj vortoj, ekzemple:

  • sev-
    ami, ŝati
  • sevmek
    ami, ŝati
  • sevişmek
    amori
  • sevinmek
    ĝoji
  • sevinç
    ĝojo
  • sevindirici
    ĝoja
  • sevgi
    amo
  • sevgili
    amata, kara
  • sevimli
    plaĉema
  • sevecen
    amema
  • sevici
    gejino

Duobligo en la turka

Duobligo estas tre populara maniero por intensigi la signifon de la vorto en la turka. Ekzistas pluraj tipoj:

  • per ripetiĝanta afikso: beyaz (blanka) - bembeyaz (blankega), mavi (blua) - masmavi (bluega)
  • per ripeto de la sama vorto: parça (peco) - parça parça (en pecetoj), yavaş (malrapide) - yavaş yavaş (malrapide, malrapidege)
  • per ripeto de la sama vorto kun ŝanĝo de la unua sono al m: kahve (kafo) - kahve mahve (kafo kaj similaj trinkaĵoj), çanta (sako) - çanta manta (saketo kaj similaj aferoj )
  • aldonante similan vorton: kırık (rompita) - kırık dökük (dispecigita)
  • aldonante similan ankoraŭ ne ekzistantan vorton: eğri (klinita) - eğri büğrü (tordita)
  • kombinante du ne ekzistantajn vortojn: abur cubur (manĝaĵaĉo), ıvır zıvır (artefaktoj), cicili bicili (tro dekoraciita)

Duobligo uziĝas ankaŭ en onomatopeoj: çıtır çıtır (uzata kiam iu manĝas ion kraketantan), şapır şapır (uzata kiam iu manĝas aŭ kisas laŭte). Ĝi povas esti uzata ankaŭ por iuj vidaj ecoj de aĵoj: pırıl pırıl (brila). Kvankam la supre menciitaj konstruoj estas tre popularaj, la ŝablonoj estas fiksaj (krom grupo C) kaj la kreo de novaj elementoj estas limigita.

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren