Rekte al la enhavo

Dana

Dansk sprog

Nombro da denaskaj parolantoj

Ĉirkaŭ 5,6 milionoj

Oficiala lingvo en

Danio (5,5 milionoj) inkl. Feroaj Insuloj (50.000), EU

Malplimulta lingvo en

Specialaj minoritataj rajtoj en Germanio (~40.000) kaj Gronlando (~10.000)

Diaspora lingvo en

Usono, Kanado

Alfabeto
29 literoj
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
da, dan
Lingva tipologio
modere fleksia , vortkunmetado , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, nordĝermana, orientskandinava
Nombro da dialektoj
Ĉirkaŭ 30, en 3 grupoj (insula, jutlanda kaj bornholma), plus sved-danaj dialektoj en la historie danaj regionoj de suda Svedio (ĉefe skania)

La plej longa vorto

la senkuntekstigo-problemaro
la edukado de asistantoj de la nemoveblaĵa servo

Kurioza vorto aŭ frazo

dialekte: “la insulo en la rivero”
terurkrio
sep sinsekvaj konsonantoj
Ŝafoj ne havas ŝafojn, ŝafoj havas ŝafidojn.

Skribosistemo kaj prononco

La dana alfabeto havas 29 literojn, kun la ne-latinaj æ, ø, å je la fino. “Y” kovras la umlaŭton ü, kaj q, w, x uzatas nur en fremdvortoj. Kiel umlaŭt-vokaloj, æ kaj ø jam estas sufiĉe specialaj (egalantaj al ä kaj ö en kelkaj aliaj lingvoj), sed la “cirklo-a” (bolle-å) vere difinas la danan kiel skandinavan lingvon.

  • a
  • b
  • c
  • d
  • e
  • f
  • g
  • h
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • u
  • v
  • w
  • x
  • y
  • z
  • æ
  • ø
  • å

Malfacile direblas kiam la norena (malnovnordlanda) lingvo de la vikingoj fariĝis dana lingvo, sed kiel la plej malnova reĝlando de la mondo Danio fiere povas elmontri senrompan ĉenon de 54 reĝoj (kaj, nuntempe, reĝinoj), ĉiu parolanta pli-malpli danece (kaj kelkaj, ho ve, malaltgermane). La filo de la oficiale unua reĝo, Gorm den Gamle (Gorm la Maljuna) — aŭ pli precize, lia masonisto — uzis la runan alfabeton por honorigi siajn gepatrojn (kaj sin mem) surskribe de la famaj Jellinge-ŝtonoj en ĉ. 970:

haraltr (Harald) * kunukR (reĝo) * baþ (lasis/ordonis) * kaurua (ĉizi) * kubl (kumle-ŝtonon) * þausi * aft (post/por) * kurm faþur sin (Gorm patro sia) * auk aft (kaj post/por) * þąurui (Thyra) * muþur (patrino) * sina (sia) * sa (tiu) haraltr (Harald) * ias (kiu) * sąR (mem) * uan (venkis/konkeris) * tanmaurk ala (Danion tutan) * auk nuruiak (kaj Norvegion) * auk tani karþi kristną (kaj la danojn igis kristanaj)

La dana sonsistemo havas fortan preferon al vokaloj, kun nur 17 konsonantoj kontraŭ 15 mallongaj vokaloj, 12 longaj kaj 25 diftongoj. Fama ekzemplo estas la frazo æ ø i æ å, kiu signifas “la insulo en la rivero” en okcidentaj dialektoj. Konsonantoj estas ofte uzataj nur por ŝanĝi la tonon aŭ longecon de vokalo, kaj ne estas elparolataj. Tiel “g” estas silenta en kugle ([ku:le], “globo”), kaj diftongiga en mig ([mai], “min”). La plej speciala sono en la dana estas glota halto, kiel en la araba, sed ofte realigata nur kiel kraka voĉo. La glota halto respondas al tona akcento en la sveda, kaj povas esti la sola distingilo inter du vortoj, ekzemple inter hun ([hun], “ŝi”) kaj hund ([hun'], “hundo”). Ĉar la glota halto ne estas skribita, ĝi estas malfacile lernebla kaj sufiĉe fidinda “spiona testo” por denaskuloj. Alia tre speciala trajto de la dana estas la enspira “jes”, elparolata enspirante: ja. Ĝi estas maniero por la aŭskultanto de konversacio signali atenton, konsenton kaj komprenon. Virinoj uzas ĝin pli ol viroj, kaj kelkaj eĉ sukcesas enspiri tutan mallongan frazon.

Gramatiko

La dana ne uzas person-nombran fleksion por verboj, nek kazo-fleksion por substantivoj, sed, sufiĉe speciale, ja fleksias substantivojn laŭ difiniteco (per enklitika artikolo):

Gea Neŭtra
Nedifinita
aŭto
Difinita
la aŭto
Nedifinita
aviadilo
Difinita
la aviadilo
Ununombro en bil bilen et fly flyet
Plurnombro biler bilerne fly flyene

Vortformado kaj leksikono

La dana povas krei vortojn per kunmetado, ekz. ejendomsavancebeskatningsloven (proprietvendimpostleĝo), do teorie la grandeco de la dana leksiko estas senlima. La dana eksportis malmultajn vortojn, inter ili ombudsmand (mediacianto) kaj køkkenmødding (arkeologiaj kuirrestaĵoj), sed aliflanke mem posedas multajn kulturajn vortojn, kiujn malfacilas traduki. La plej fama estas hyggelig (pli-malpli komforta, gemuta), vorto pri kiu danoj opinias, ke ĝi priskribas unike danan mensostaton. Eĉ ekzistas rilata verba formo, hygge, indikante specialan aktivecon de “gemutumado”.

La Dana Lingvo-Akademio (Dansk Sprognævn) regule publikigas liston da novaj vortoj en la dana lingvo, inter ili multaj kulturaj netradukeblaĵoj, kiel ekz.:

  • skatteskrue
    impostŝraŭbo
  • fredagsbar / torsdagsbar
    vendredotrinkejo / ĵaudotrinkejo (en universitato)
  • borgerdyr
    burĝbesto
  • bopælsforælder
    la gepatro je kies adreso infano estas registrita
  • omsorgssvigte
    "ne zorgi bone pri sociale dependaj personoj" [pri socialservaj institucioj]

Kiam temas pri manĝado, la dana estas iom hobiteca, uzanta la terminon frokost (laŭlitere 'frua manĝo') por tagmanĝo, kaj middag (laŭlitere 'tagmezo') por vespermanĝo. Regione, eĉ ekzistas esprimo por malfruvespera manĝo, aftenskaffe ('vesper-kafo').

Kiel tradicia fiŝistnacio, Danio bredis pli da fiŝ-metaforoj ol aliaj lingvoj. Belan knabinon, ekzemple, oni povas kompari al "tenaca haringo" (sej sild), kaj stultulon al moruo (torsk).

Dialektoj

Ne ekzistas klaraj dialektlimoj inter la skandinavaj lingvoj, kaj la diferencoj inter la dana, sveda kaj bokmål-norvega ("libro-norvega") estas tiom malgrandaj, ke kun iom da praktiko kaj pacienco la lingvoj estas interkompreneblaj, speciale skribaforme.

Ene de Danio oni povas difini dialekto-zonojn laŭ la nombro de gramatikaj genroj. La skriba normo (rigsdansk) havas 2 genrojn, sed en la oriento kaj sudo dialektoj havas 3 genrojn kaj en la okcidento nur unu. Tamen la kombino de tre centrigita kultur-politika sistemo kaj ĉefurbo-regiono (Kopenhago) kun 40 % de la loĝantaro, kune kun modernaj translokiĝemo kaj amaskomunikiloj, iom post iom transformas dialektojn en akĉentojn kaj la plej multaj junuloj nun uzas malmultajn aŭ neniujn dialektajn vortojn. La sola ne-kopenhaga vorto kun ŝanco je nacia famo laŭdire estas træls (ĝene).

Famaj denaskuloj

  • H.C. Andersen (rakontisto)
  • Søren Kierkegaard (filozofo)
  • Karen Blixen (verkisto)
  • Lars von Trier (reĝisoro)
  • Mads Mikkelsen (aktoro)

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren