Rekte al la enhavo

Malta

Lingwa Maltija

Nombro da denaskaj parolantoj

430 000

Oficiala lingvo en

Malto, EU

Diaspora lingvo en

Britio, Aŭstralio, Usono, Tunizio

Alfabeto
Latina: 30 literoj, 24 konsonantoj kaj 6 vokaloj
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
mt, mlt
Lingva tipologio
fleksia , ŝablona morfologio , SVO
Lingvofamilio
Semida
Nombro da dialektoj
-

La plej longa vorto

atmosfero

Kurioza vorto aŭ frazo

Dolĉa persiko en la ruĝa tero de Ħal Għargħur (fuŝo).

Historio

La oficialaj lingvoj de Malto estas la malta kaj la angla, kaj la malta havas statuson de nacia lingvo. Kvankam plej multaj maltanoj scipovas la anglan, ili pli uzas la maltan en sia ĉiutaga vivo. La historio de la malta lingvo spegulas tiun de la insulo. La lingvo verŝajne estis origine punika dialekto, sed poste ricevis fortan araban influon, kiam la araboj konkeris Malton en 870, kaj ĝi poste adoptis elementojn de aliaj lingvoj. Kvankam ĝi konservis sian bazan semidan strukturon, ĝi importis vortojn el eŭropaj lingvoj kiel la franca, itala, hispana kaj angla, ĉar novaj vortoj estis bezonataj por priskribi novajn sociajn kaj komercajn agadojn. Dum jarcentoj, la malta estis nur parola lingvo. Nur komence de la 20-a jarcento ĝi iĝis skriba lingvo, adoptante latinan alfabeton kaj ne la araban. Hodiaŭ la malta estas memstara lingvo kun propra literaturo.

Dialektoj

Dialektoj en Malto (kaj la najbara insulo Gozo) ne estas tre diversaj. Tamen, irante de urbo al urbo, oni povas aŭdi iujn malsamojn, ekzemple eblas aŭdi immorru (“ni iru”) kaj en alia urbo immurru: O iĝis U. Ankaŭ ekzistas ŝanĝo de Q al K, do Qormi (urbonomo) povas esti elparolata kun Q en unu loko kaj kun K en alia.

Skribosistemo kaj prononco

La malta skribiĝas per latinbazita alfabeto, kiu estis normigita en la 1920-aj jaroj kaj oficiale adoptita en 1934. Notu la specialajn signojn uzatajn en la ortografio, interalie la punktajn ġ, ċ kaj trastrekitan ħ. La duliteraĵo għ historie reprezentas du sonojn, kiuj konserviĝis en la araba, sed perdiĝis en plej multaj maltaj dialektoj.

  • a
  • b
  • ċ
  • d
  • e
  • f
  • ġ
  • g
  • h
  • ħ
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • u
  • v
  • w
  • x
  • z
  • ż

Gramatiko

La artikolo estas l-, kiu povas ŝanĝiĝi al il-, ekzemple: l-isbaħ (la plej bela), il-bir (la plej bona). La l povas asimiliĝi antaŭ iuj konsonantoj, do anstataŭ il-dar oni diras id-dar; il-nar (la fajro) iĝas in-nar.

Unu el la trajtoj de la malta hereditaj de la araba estas la trikonsonanta verbosistemo, ekzemple kiser (li rompis). La tri konsonantoj de ĉi tiu verbo estas: k, s, r. En ĉiuj formoj de tiu verbo, la tri konsonantoj restas en la sama ordo, ekzemple ksirna (ni rompis). Ekzistas pluraj specoj de verboj: fortaj, malfortaj, mankohavaj, kavaj, duobligitaj.

La malta verba sistemo ankaŭ pruntis latinidajn verbojn kaj aldonis maltajn sufiksojn kaj prefiksojn al ili, ekzemple: iddeċidejna (“ni decidis”) ←(i)ddeċieda (“decidi”), latinida verbo + -ejna, malta unuapersona multenombra perfekta markilo.

Ekzistas pluraj manieroj formi multenombron: ġlekk (robo) – ġlekkijiet (roboj); sed: kelb (hundo) - klieb (hundoj). Latinid-devenaj vortoj ofte estas multenombrigataj per du manieroj: aldono de -i aŭ -jiet. Ekzemple, lingwa (lingvo) - lingwi (lingvoj), el la sicilia lingua, lingui; pjanu (piano) - pjanijiet. Angladevenaj vortoj multenombriĝas per -s aŭ -jiet, ekzemple, friġġ, friġis el la vorto fridge (“fridujo”). Iuj vortoj povas ricevi ambaŭ sufiksojn. Kelkaj angladevenaj vortoj povas eĉ ricevi ambaŭ samtempe, kiel brikksa el la angla brick (“briko»), kiu povas havi kolektivan formon brikks aŭ multenombran formon brikksiet.

Vortformado kaj leksikono

Oni povas identigi du variaĵojn de la malta lingvo. La unua estas parolata de edukitaj kaj mezklasaj parolantoj en Valeto (la ĉefurbo) kaj Sliema. Alternado inter la malta kaj la angla estas ofta ĉe tiuj parolantoj. La dua variaĵo estas parolata en agrokulturaj kaj industriaj areoj. Tiu variaĵo estas pli konservema; ĝi havas pli da sonoj ekzistantaj en kutimaj variaĵoj de la araba kaj konservis pli da arabdevenaj vortoj.

La maltanoj parolas flue la maltan kaj la anglan kaj ofte alternas inter ili (oni nomas tion “Maltenglish”) en iuj regionoj aŭ inter iuj sociaj grupoj.

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren