Rekte al la enhavo

Angla

English language

Nombro da denaskaj parolantoj

360 milionoj, ĉirkaŭ 70 milionoj en Eŭropo

Oficiala lingvo en

54 landoj, en Eŭropo: Britio (60 milionoj), Irlando (4,5 milionoj). Mondo: Usono (267 milionoj), Kanado (25 milionoj), Aŭstralio (18 milionoj), Novzelando (4 milionoj). La angla ankaŭ estas uzata en eksaj kolonioj de Britio aŭ Usono kiel oficiala lingvo en registaro, ekukado aŭ komerco kvankam la plejmulto da homoj ĉefe uzas aliajn lingvojn en la privata vivo. Tiaj landoj inkluzivas Baraton (125 milionoj da parolantoj) kaj Pakistanon (88 milionoj da parolantoj).

Diaspora lingvo en

Hispanio kaj Francio (sume ĉirkaŭe 3 milionoj), konsciaj pri siaj originoj posteuloj de Britoj en la Brita Komunumo de Nacioj

Alfabeto
26 literoj
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
en, eng
Lingva tipologio
izola , SVO
Lingvofamilio
Hindoeŭropa, ĝermana, okcidenta ĝermana
Nombro da dialektoj
ĉirkaŭ 30 en Anglio kaj ĉirkaŭ 10 en la ceteraj partoj de Britio, ĉirkaŭ 20 en Irlando kaj la pli malgrandaj insuloj, ĉirkaŭ 50 en Usono, ĉirkaŭ 10 en Kanado, ĉirkaŭ 16 en Aŭstralio kaj Novzelando, 10 en Barato, kelkdek aliaj en diversaj landoj de la Brita Komunumo

La plej longa vorto

politika movado en Anglio, kiu kontraŭis la forigon de leĝa statuso de la Eklezio de Anglio kiel ŝtata religio
malkarakterize

Kurioza vorto aŭ frazo

ĉiu vokalo precize dufoje
kvin malsamaj vokaloj en sep leteroj
18 literoj kun nur unu speco de vokalo
sep literoj sen iu de la kvin vokaloj

Historio

La historio de la angla lingvo estas pleje historio de interago kun aliaj lingvoj. Dum jarcentoj la anglan forte influis diversaj aliaj lingvoj.

La malnovan anglan influis keltaj lingvoj kaj la latina, kiujn oni parolis kiam ĝermanaj popoloj unue komencis koloniigi la insulon de Granda Britio kaj poste la malnovnordlanda lingvo, kiun parolis nordlandaj invadintoj. La mezan anglan influis la normanda kaj poste la franca lingvo.

La rezultoj de tiu interago estis pliriĉigado de la angla vortprovizo de multaj aliaj lingvoj, ĉefe de la latina kaj la franca. Vortoj pri viando devis esti en la franca, sed la kamparanoj konservis la ĝermanajn vortojn pri la bestoj. Tiel ekzistas paroj kiel cow/ox (bovino) kaj beef (bovaĵo), aŭ deer (cervo) kaj venison (cervaĵo). Pro kialoj, kiuj ne estas plene komprenataj, la angla ankaŭ perdis la grandan plimulton de la fleksiaj finaĵoj, kiuj estis partoj de pli fruaj etapoj de la lingvo.

Gramatiko

Ekzistas du bazaj modeloj de la angla gramatiko. La tradicia gramatiko instruata (aŭ ofte ne instruata) al denaskaj parolantoj diferencas de tiu, kiu estas instruata kiel fremda lingvo.

La tradicia gramatiko por denaskaj parolantoj estas rimarkinda pro la ekzistado de multaj 'reguloj', kiujn neniu denaska parolanto (eĉ la plej edukita) konsekvence sekvas. Ekzemploj estas

  • ne diru It's me (estas mi, laŭvorte 'estas min') ĉar 'me' estas akuzativa formo.
  • ne komencu frazon per hopefully (espereble, sed laŭvorte en la angla "espereme") ĉar tio signifas "espermaniere".
  • ne finu frazon per prepozicio ĉar prepozicio devas aperi antaŭ substantivo.

Skribsistemo

  • a
  • b
  • c
  • d
  • e
  • f
  • g
  • h
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • u
  • v
  • w
  • x
  • y
  • z

La anglan oni skribas pere de latindevena alfabeto de 26 literoj kaj unu akcento, la apostrofo. La skribsistemo de la angla estas komplika kaj ekzistas nur nerekta rilato inter la skriba formo kaj la prononco de vortoj. Ekzistas multaj ĝeneralaj reguloj, sed ĉiuj reguloj havas esceptojn.

Tio signifas, ke infanoj en anglalingvaj landoj devas elspezi multe da tempo por lerni literumi vortojn ĝustamaniere. Tio ankaŭ signifas, ke anglalingvanoj estas tre spertaj en la voĉa literumado kaj kutimas fari tion. Tial estas grave koni la nomojn de la literoj

  • A a
    ɛı
  • B b
    bi:
  • C c
    si:
  • D d
    di:
  • E e
    i:
  • F f
    ɛf
  • G g
    ʤi:
  • H h
    ɛiʧ
  • I i
  • J j
    ʤɛı
  • K k
    kɛı
  • L l
    ɛl
  • M m
    ɛm
  • N n
    ɛn
  • O o
    o
  • P p
    pi:
  • Q q
    kju:
  • R r
    ar
  • S s
    ɛs
  • T t
    ti:
  • U u
    ju:
  • V v
    vi:
  • W w
    'dʌbəlju
  • X x
    ɛks
  • Y y
    waı
  • Z z
    zi:, zɛd
  • '
    ə'pastrəfi

La litero z havas du nomojn. La nomo [zi:] estas ĉiam uzata en la usona kvankam ambaŭ estas uzataj en aliaj variantoj.

Certasence ankaŭ punktoj estas gravaj literoj en la angla, speciale en la usona, ĉar multaj homoj kaj preskaŭ ĉiuj gazetoj kaj ĵurnaloj anstataŭas fivortojn pere de tri punktoj konataj kiel 'ellipsis' (elipso) ekzemple What the ...?, What the f...?what a ...ing idiot!

Nedenaskaj variaĵoj

En Eŭropo la angla ofte uzatas kiel interlingvo en internacia komunikado, sed ludas nur malgrandan aŭ neniun rolon en loka regado aŭ edukado (preter statuso kiel deviga studobjekto en lernejo). Tiu tipo de nedenaska angla diferencas de denaskaj variantoj kaj iuj ecoj, kiuj gravas en denaskaj dialektoj kiel gramatika uzo de intonacio aŭ la distingo inter kalkuleblaj kaj nekalkuleblaj substantivoj ĝenerale mankas kaj aliaj ecoj kiel uzo de artikoloj aŭ tensoj diferencas de denaska uzo same kiel parto de la leksiko. Iuj spekulas, ke iam ekestos Eŭropa nedenaska normlingvo, kiu estus tiom diferenca de denaska uzo ke denaskuloj estus devigitaj lerni ĝin (sed kiel precize tio okazus ne estas klare).

Sonoj (fonetiko)

Vokaloj

Ne ekzistas ununura vokalsistemo en la angla. Ekzistas kelkaj malsamaj sistemoj laŭ loko, socia klaso aŭ aliaj faktoroj kaj tiuj surmetiĝas. La vokalaro ne nur dependas de tiuj faktoroj, sed la distribuo de vokaloj diferencas de dialekto al dialekto do pasta estas prononcata ['pastə] en iuj dialektoj kaj ['pæstə] en aliaj.

Jen la vokalaroj de la normlingvaj prononcoj en Britio kaj Usono.

Brtio ('ricevita prononco')

Oftaj literumoj IFA Ekzemplo IFA Traduko
ee, ea, e-e i bead bi:d bido
i ı bid bıd propono (ĉe aŭkcio)
e e bed bed lito
a æ bad bæd malbona
u- ʌ bun bʌn bulko
ur, er ɜ burn bɜ:n bruli
u, oo, ue u suit su:t kostumo
oo, ou ʊ soot sʊt fulgo
au, augh, ough o caught ko:t kaptis
o- ɒ cot kɒt kampa lito
a, ar- a: cart ka:t veturilo
nur neakcentita
-a, -er ə speaker 'spi:kə parolanto
diftongoj
ay, ai-, a-e bay beı haveno
i, i-e, igh, uy, -y buy baı aĉeti
oy, oi- boy boı knabo
uoy, ooey buoy buı buo
ow, ou- bow baʊ klino
o, o-e, oe, oa- bow boʊ pafarko

Ĝenerala Usona

Oftaj literumoj IFA Ekzemplo IFA Traduko
ee, ea, e-e i bead bid bido
i ı bid bıd propono (ĉe aŭkcio)
e e bed bed lito
a æ bad bæd malbona
u- ʌ bun bʌn bulko
ur, er ɝ burn bɝn bruli
u, oo, ue u suit sut kostumo
oo, ou ʊ soot sʊt fulgo
au, augh, ough ɔ * caught kɔt kaptis
o- a * cot kat kampa lito
nur neakcentita
-a, -e- ə Donna 'danə Donna (virina nomo)
-a, -e- ɚ Donner 'danɚ Donner (familia nomo)
diftongoj
ay, ai-, a-e bay beı haveno
i, i-e, igh, uy, -y buy baı aĉeti
oy, oi- boy bɔı knabo
uoy, ooey buoy buı buo
ow, ou- bow baʊ klino
o, o-e, oe, oa- bow bɔʊ pafarko

*Multaj usonanoj faras distingon inter tiuj du nur antaŭ duon-vokalo aŭ /r/.

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren