Morfologio
“Vortoj, kiel ili aperas kaj kiel ili ŝanĝiĝas”
“Vortoj, kiel ili aperas kaj kiel ili ŝanĝiĝas”
Morfologio estas parto de lingvoscienco, kiu okupiĝas pri la interna strukturo de vortoj kaj kiel tio rilatas al ilia signifo.
La plimulto de homoj pensas pri lingvo kiel vortoj, sed vortoj ne estas la ĉefa objekto de morfologia analizo. Anstataŭ tio lingvistoj plej interesiĝas pri morfemo, kiun oni povas defini kiel la minimuman unuon de signifo ene de la gramatiko de lingvo aŭ kiel “la plej malgrandan funkciantan unuon en la konstruo de vortoj”. Ambaŭ difinoj havas la ideon de la plej malgranda unuo de la konstruo de vortoj aŭ de la gramatiko de lingvo.
Ĉiu vorto enhavas almenaŭ unu morfemon kaj iuj povas enhavi multe pli. Ekzemple la Esperanta vorto plimalboniĝintus enhavas ses morfemojn.
Eble tio ŝajnas esti komplika, sed vortoj en iuj lingvoj povas enhavi multe pli da morfemoj.
Morfemo povas esti aŭ libera (memstara), kio signifas, ke ĝi povas aperi sole, kiel la angla vorto cat aŭ la pola vorto kot (kato) aŭ povas esti ligita (aŭ nememstara), kio signifas, ke ĝi devas aperi en vorto kune kun alia vortelemento. La angla kaj pola pluralaj finaĵoj -s kaj -y estas ligitaj.
Kiuj morfemoj estas liberaj kaj ligitaj, malsamas en diversaj lingvoj. La hispana vorto gato (kato) enhavas du ligitajn morfemojn gat- kaj -o, kiu signifas virgenron. Se oni anstataŭas ĝin per -a la rezulto estas katino.
La Esperanta vorto kato enhavas du morfemojn, la radikon kat- kaj la finaĵon -o, kiu aperas ĉe ĉiuj komunaj substantivoj.
Ofte morfemo havas diversajn formojn, kiujn oni nomas alomorfoj. La hungara vorto por “kato” estas macska. Antaŭ ol oni povas aldoni la pluralan finaĵon -k, la vokalo ŝanĝiĝas tiel, ke macska kaj macská- estas alomorfoj de la sama morfemo: macska + k = macskák.
En ĉiu lingvo, oni povas klasifiki vortojn en grupojn laŭ ilia funkcio en frazoj, tiuj grupoj estas vortspecoj.
La nuraj du vortspecoj, kiujn oni trovas en ĉiuj lingvoj estas substantivoj kaj verboj. Ambaŭ estas grandaj vortospecoj kaj enhavas multajn subspecojn.
Tipoj de substantivoj estas, interalie:
Aliaj tipoj de pronomoj estas interalie demandaj (kiu, kio), neaj (neniu), rilataj (kiu) kaj nedifinaj (iu, io).
La plej grava distingo koncerne verbojn estas inter leksikaj verboj, kiuj indikas kion iu aŭ io faras, kiel naĝi, paroli aŭ pensi. Aliflanke helpaj verboj havas gramatikajn signifojn, tio signifas, ke oni uzas ilin kune kun leksikaj verboj kutime por indiki specifan tempon aŭ modon. Ekzemploj estas estas promenanta, estis irinta.
Adjektivoj, kiuj priskribas kvalitojn povas funkcii kiel aparta vortospeco (kiel en multaj eŭropaj lingvoj) aŭ esti subspeco de substantivoj aŭ verboj.
En la plimulto de eŭropaj lingvoj adjektivoj estas pli proksime rilataj kun substantivoj kaj kiel rezulto esprimas la samajn kategoriojn kiel substantivoj (nombron, genron kaj kazon). En aliaj lingvoj, kiel la japana, ili estas subspecoj de verboj kaj ili esprimas kategoriojn kutimajn por verboj kiel tempon.
Aliaj gravaj vortospecoj estas konjunkcioj kiuj kombinas vortojn aŭ frazojn, adverboj kiuj modifas diversajn partojn de frazo kaj prepozicioj/postpozicioj kiuj indikas lokajn aŭ aliajn rilatojn inter substantivo kaj verbo.
Oni povas dividi morfologiajn procezojn en du kategoriojn. Fleksiaj ŝanĝoj ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto. Anstataŭe, ili indikas la gramatikan funkcion de la vorto. Listo de ĉiuj gramatikaj formoj de vorto nomiĝas paradigmo. Jen paradigmo de la Esperanta vorto nomo, kiu havas du nombrojn (singularan kaj pluralan) kaj du kazojn (nominativon kaj akuzativon).
singulara | plurala | |
---|---|---|
nominativo | nomo | nomoj |
akuzativo | nomon | nomojn |
Denaskaj parolantoj ĝenerale ne pensas pere de paradigmoj (tio ofte surprizas nedenaskajn parolantojn). Paradigmoj tamen estas utilaj dum lingva priskribo kaj lernado. Konvena esprimo por indiki ĉiujn gramatikajn formojn de vorto estas leksemo aŭ leksika vorto. La kvar esperantaj vortoj en la supra paradigmo ĉiuj apartenas al la sama leksemo nomo.
Derivaj ŝanĝoj dividiĝas en du tipojn. Unu el ili povas ŝanĝi la vortospecon (ekzemple ŝanĝas substantivon al verbo aŭ adjektivo, adjektivon al substantivo aŭ verbon al substantivo). En la pola la substantivo pytanie (demando) estas derivita de la verbo pytać (demandi). La finaĵo -nie aldoniĝas la la radiko pyta-.
Alia tipo de deriva ŝanĝo ne ŝanĝas la vortospecon, sed la bazan signifon tiom ke rezultas nova leksemo. En la germana, aldono de aus- (el) al verbo sprechen (paroli) ŝanĝas la signifon al elparoli.
La plimulto de morfologiaj ŝanĝoj okazas pere de afiksoj, kiuj estas ligitaj morfemoj aldonitaj al radiko. La plej komunaj afiksoj estas prefiksoj aldonitaj antaŭ la radikon kaj sufiksoj aldonitaj post la radikon.
Konvene estas pensi pri vortoj en terminoj de radikoj kaj radikaloj. La radiko estas la baza vorto kaj ĉiam aperas. La radikalo estas la radiko kun iuj derivaj afiksoj al kiuj fleksiaj afiksoj estas aldonitaj. Ekzemple la angla vorto alphabet (alfabeto) estas samtempe radiko kaj radikalo. La vorto alphabetize (ordigi laŭalfabete) havas la saman radikon, sed la radikalo estas alphabetize kun aldono de la deriva afikso -ize, kiu verbigas la vorton.
Fleksiaj afiksoj, kiel -d por pasinta tempo aŭ -ing por nuna participo aldoniĝas al la radikalo kaj la rezultaj formoj estas alphabetized kaj alphabetizing.
Simile, oni povas analizi la polan vorton przeczytam (mi tralegos) kiel radiko czyta- (leg-), al kiu la deriva prefikso prze- aldoniĝas por formi la radikalon przeczyta- (traleg-). Fine la fleksia finaĵo -m (unua persona singulara) aldoniĝas al la radikalo.
Prefiksoj kaj sufiksoj estas ekzemploj de linia morfologio, en kiu morfemoj aldoniĝas en lineara ordo. En nelinia morfologio, nova morfemo komenciĝas antaŭ la fino de la unua.
Ĉirkaŭafiksoj havas du partojn, kiuj aperas en malsamaj lokoj. En la germana multaj pasintaj participoj uzas la ĉirkaŭafikson ge- -t kiel gesagt (dirita):
Infikso aperas ene de alia morfemo, alivorte infikso interrompas alian morfemon. En la tagaloga, la nacia interlingvo de Filipinoj, sulat estas radiko kiu signifas skribi. La infikso -um- ŝanĝas ĝin en personan verbon, kiu turnas atenton al la subjekto. Tiel sumulat signifas (iu) skribas.
Ablaŭto estas fonema modifo de radiko sen aldono de alia elemento. En Eŭropo la ĝermanaj lingvoj havas multajn verbojn kiuj faras la pastintan tenson pere de ŝanĝo de vokalo. En la angla la pastinta tempo kaj pasintaj participoj ofte formiĝas pere de vokalŝanĝo en la radiko kiel swim naĝi kiu iĝas swam en la pasinta tenso.
Unu el la plej komplikaj tipoj de morfologio estas la tiel nomata ŝablona morfologio, kiu postulas ŝablonon sur radiko por indiki gramatikan funkcion. En la malta, iuj adjektivoj havas tre malsamajn, sed rilatajn formojn laŭ genro. La virgenra ŝablono de tiuj adjektivoj estas vCCvC (v = vokalo, C = konsonanto) kvankam la ingenra formo estas CvCCa.
radiko | virgenra | ingenra | |
---|---|---|---|
blanka | b j d , | abjad | bajda |
nigra | s w d | iswed | sewda |
Aliaj tipoj de morfologiaj konstruoj enhavas, interalie, kunmetitajn vortojn, kiuj kombinas pli ol unu vorton por krei novan radikalon. La germana vorto, kiu signifas lingvistiko estas {Sprachwissenschaft}, kunmetita vorto kiu enhavas la radikojn Sprache (lingvo) kaj Wissenschaft (scienco).
En iuj lingvoj kunmetado estas pli ofta ol en aliaj, en kiuj aliaj metodoj estas pli uzataj, ekzemple substantivo kun modifa prepozicia frazo. Kafmuelilo estas kunmetita vorto en la germana Kaffemühle kaj la hungara kavédaraló, sed estas substantivo kun prepozicia frazo en la franca moulin à café kaj la pola młynek do kawy.
Duobligo signifas ripeton de vorto por esprimi gramatikan funkcion. En la indonezia substantivoj duobliĝas por fari pluralon kiel buku (libro) kaj buku-buku (libroj). Iam nur parto de la vorto estas duobligata kiel en la turka beyaz (blanka) kaj bembeyaz (blankega).
Anstataŭigo estas plena ŝanĝo de vorto por esprimi gramatikan funkcion. Ofte estas historiaj kaŭzoj. En la hispana, la infinitivo kaj estonta tempo de la verbo “iri” devenas de la latina verbo ire, kvankam la nuna tempo baziĝas sur alia latina verbo, vadere (antaŭiri).
infinitivo | ir | iri |
---|---|---|
estonta tempo | iré | mi iros |
nuna tempo | voy | mi iras |
Diversaj lingvoj emas aldoni afiksojn diversmaniere. Oni foje karakterizas lingvojn laŭ la speco de morfologio, kiun ili plej uzas. En aglutinaj/algluaj lingvoj, diversaj gramatikaj funkcioj kiel persono, nombro kaj kazo esprimiĝas per apartaj afiksoj aldonitaj al la radikalo. En la turka, ekzemple evlerimin konsistas el unu radiko kaj tri sufiksoj.
En fleksiaj/fandaj lingvoj afiksoj entenas diversajn funkciojn, ekzemple la ĉeĥa finaĵo -ů indikas la pluralon kaj la genitivan kazon samtempe. Krome, kiam oni aldonas ĝin al la substantivo dům (domo), la vokalo de la radiko ŝanĝiĝas kaj la rezulto estas domů (de la domoj).
Izolaj lingvoj uzas malpli da afiksoj ol aglutinaj aŭ fandaj lingvoj. Por indiki gramatikajn rilatojn ili uzas kombinaĵon de vortordo kaj aldonitaj apartaj vortoj kiuj havas la samajn funkciojn kiel afiksoj en lingvoj kiuj pli uzas morfologiajn rimedojn. En la vjetnama, ekzemple, oni indikas tempojn per partikloj metitaj antaŭ la leksikan verbon.
La gamo de diversaj manieroj, kiujn lingvoj uzas por ŝanĝi vortojn por ŝanĝi iliajn funkciojn estas ege vasta por plene priskribi ĉi tie. Ankaŭ, kiel aliaj aspektoj de lingvo, morfologiaj procezoj neniam estas senmovaj kaj parolantoj de lingvoj senĉese enkondukas malgrandajn ŝanĝojn kiuj tra tempo povas rezulti en grandaj diferencoj.