Lingva klasifiko, tipologio
“Kia besto ĝi estas?”
“Kia besto ĝi estas?”
Lingva tipologio studas kaj klasifikas lingvojn laŭ diversaj trajtoj. Ĝi ebligas grupigi lingvojn laŭ ilia maniero uzi sonojn, tipoj de morfologio, kiujn ili havas aŭ ne havas, kaj kiel ili ordigas elementojn en frazoj. Iuj trajtoj troviĝas en la tuta mondo, en senrilataj lingvoj. La simpla fakto, ke du lingvoj havas komunan trajton ne signifas, ke ili estas parencaj.
Unu el la plej oftaj manieroj klasifiki lingvojn estas laŭ la tipa ordo de subjekto (S), verbo (V) kaj objekto (O) en simplaj frazoj kiel “Kato manĝas muson”:
SVO (“Kato manĝas muson”),
SOV (“Kato muson manĝas”),
VSO (“Manĝas kato muson”),
OSV (“Muson kato manĝas”),
OVS (“Muson manĝas kato”),
VOS (“Manĝas muson kato”).
La angla estas SVO-lingvo, ĉar ĉiuj aliaj ordoj estas malĝustaj aŭ ŝanĝas la sencon de la frazo (laŭvorta traduko de “Muson manĝas kato” estus “The mouse eats the cat”, kiu signifas la malon: muso manĝas katon). En aliaj lingvoj, kiel Esperanto aŭ la rusa, ĉiuj tiuj frazoj estas ĝustaj, kvankam unu el la ordoj povas esti multe pli ofta (ĉi-kaze SVO). En kelkaj lingvoj, la ordo povas dependi de diversaj kondiĉoj. Ekzemple, la franca estas kutime SVO, sed SOV kiam la objekto estas pronomo.
La plej oftaj ordoj estas SVO (uzata en la angla, indonezia, ĉina, hispana kaj miloj da aliaj lingvoj) kaj SOV (uzata interalie en la japana, persa, hindia kaj turka). VSO estas malpli ofta (uzata en la literatura araba kaj la irlanda), kaj la tri ordoj, kiuj metas la objekton antaŭ la subjekto, estas uzataj en malpli ol 5 % de la lingvoj en la mondo. Anekdote, Yoda de Star Wars parolas en la angla per OSV-ordo (forta kun la Forto vi estas, sed kiam 900-jara vi estos, ne tiel bone vi aspektos).
Iuj lingvoj uzas tonon por distingi vortojn. Unu el la plej konataj ekzemploj estas la mandarina lingvo, kiu havas kvar tonojn. Ekzemple, sī (kun alta tono) signifas “penso”, sì (kun malaltiĝanta tono) signifas “kvar” kaj sǐ (kun malantiĝanta kaj realtiĝanta tono) signifas “morto”. Tonaj lingvoj estas oftaj en orienta Azio (interalie: aliaj ĉinaj lingvoj, birma, taja kaj vjetnama), sed ekzistas ankaŭ en Afriko (joruba) kaj Ameriko (navaha).
Lingvoj, kiuj ne havas tonojn kutime havas akcenton (silabon elparolatan pli forte ol la aliajn). En kelkaj lingvoj, la akcento ĉiam trafas la saman silabon (la unuan hungare, la lastan france, la antaŭlastan en Esperanto), sed en aliaj lingvoj, akcento estas grava kaj uzata por distingi vortojn. La angla kaj la rusa estas tiaj lingvoj: angle, “increase” signifas “kresko” dum “increase” estas “kreski”, kaj ruse, “muka” signifas “faruno” dum “muka” estas “torturo”.
Lingvoj ankaŭ povas esti klasifikataj laŭ sia maniero indiki gramatikajn funkciojn. En analizaj lingvoj kiel la ĉina, vortoj kutime konsistas el unu morfemo (sencohava lingva unuo), dum en sintezaj lingvoj ili povas konsisti el pluraj morfemoj. La angla estas milde sintetika (ĝi havas fleksiojn kiel la multenombran markilon en books, “libroj”), dum aliaj lingvoj kiel la latina havas multajn fleksiojn. Iuj lingvoj, kiel la inuitaj lingvoj, estas foje nomataj plursintezaj, ĉar ili uzas multege da fleksiaj afiksoj, kaj unu vorto en tiaj lingvoj povas respondi al tuta frazo en alia lingvo.
Sintezaj lingvoj povas esti dividataj al kunfandemaj kaj aglutinaj lingvoj. En aglutinaj lingvoj, ĉiu morfemo kutime havas unu funkcion kaj vortoj povas konsisti el multaj morfemoj. La turka estas bona ekzemplo de aglutina lingvo. La vorto evlerimde signifas “en miaj domoj” kaj konsistas el la jenaj morfemoj: ev (domo), -ler (multenombro), -im (mia) kaj -de (en). En kunfandemaj lingvoj, afiksoj povas havi plurajn funkciojn. En la hispana vorto habló (“li parolis”), -ó indikas samtempe la pasintan tempon kaj ununombran triapersonan subjekton.
Tamen, limoj inter tiuj kategorioj ne estas tute klaraj kaj lingvoj malofte perfekte kongruas kun unu kategorio.