Rekte al la enhavo

Greka

Ελληνική γλώσσα

Nombro da denaskaj parolantoj

Proksimume 13 milionoj

Oficiala lingvo en

Grekujo inkluzive de la monaĥa respubliko de Monto Athos (10 milionoj), Kipro (kune kun Turkio) (0,8 milionoj), EU

Malplimulta lingvo en

Albanujo, Italujo, Armenujo, Hungarujo, Rumanujo, Turkujo, Ukrainujo

Diaspora lingvo en

Aŭstralio, Aŭstrujo, Bahamoj, Bulgarujo, Kanado, Ĉeĥujo, Demokratia Respubliko de Kongo, Ĝibutio, Egiptujo, Francujo, Kartvelujo, Germanujo, Jordanio, Kazaĥujo, Libio, Makedonujo, Malavio, Mozambiko , Paragvajo, Pollando, Rumanujo, Rusujo, Sieraleono, Sudafriko, Svedujo, Tunizio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Britujo, Usono

Alfabeto
24 literoj
Gramatikaj kazoj
4
Lingvokodo
el, ell
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , libera vortordo (VSO /SVO )
Lingvofamilio
Hindeŭropa, greka
Nombro da dialektoj
Proksimume 6 (ĉefaj dialektoj): la kalabria (sud-Italiaj grekaj dialektoj), kapadocia, pontina, kreta, kipra, cakona; malĉefaj dialektoj, kiaj la ionia, nordgreka, cikleda, manja kaj aliaj

La plej longa vorto

deoksiribonuklea

Kurioza vorto aŭ frazo

Proverbo pri la greka: La lingvo ne havas ostojn, sed ĝi frakasas ostojn.

Historio

La greka estas vivanta eŭropa lingvo kun la plej longa seninterrompa skribita tradicio. La ĉefaj evoluaj fazoj de la greka ĝis la estiĝo de la moderna greka povas resumiĝi jene:

  • Antikva greka

  • Pra-greka, kiu aperis kaj ekzistis en la tempokadro 2200 - 1600 a.K.

  • Micena civilizacio en la periodo 1600 - 1100 a.K. La linia skribo B estas el tiu tempo.

  • La 'malhela epoko' post la doria invado en la periodo 1100 - 700 a.K.

  • La antikva greka en la periodo 700 - 300 a.K.

  • La kojnea greka (κοινή) en la periodo 300 a.K. - 330 p.K.

  • Mezepoka aŭ bizanca greka lingvo

  • Bizanca (post-helena) greka en la periodo 330 - 1000

  • Mezepoka greka en la periodo 1000 - 1600

  • La moderna greka lingvo

  • La greka en la otomana periodo 1600 - 1800

  • La moderna greka en la nuntempaj ŝtatoj de Grekujo kaj Kipro

Interesas scii, ke la greka parolata de la plimulto, kaj konata kiel la popola lingvaĵo (δημοτική - dīmotikí) akiris sian oficialan statuson nur en la 1970-aj jaroj. Antaŭe oficiale favorita estis purista variaĵo nomita (καθαρεύουσα - katharévousa), kiu tre diferencas de la lingvo ĉiutage uzata de edukitoj.

Hodiaŭ la moderna greka estas malpli normigita ol la plej multaj aliaj eŭropaj naciaj lingvoj kun alternaj formoj por multaj gramatikaj formoj. Jen kelkaj ekzemploj pri la variaĵoj:

  • κρύβουμε / κρύβομε
    (krývoume / krývome)
    "ni kovras", malsamaj vokalaj finaĵoj
  • της ασφάλειας / ασφαλείας
    (tīs asfáleias / asfaleías)
    "sekuro" (genitive), malsama akcento
  • αγαπούν / αγαπούνε / αγαπάν / αγαπάνε
    (agapoún / agapoúne / agapán / agapáne)
    "ili amas', alternativaj finaĵoj
  • του μήνα / μηνός
    "monato" (genitive), alternativaj finaĵoj
  • το σωλήνα / τη σωλήνα
    (to sōlī́na / tī sōlī́na)
    "tubo" (akuzative), pluraj genroj eblas
  • γράφηκα / γράφτηκα / γράφθηκα
    (gráfīka / gráftīka / gráfthīka)
    "mi enskribiĝis", alternativaj radikoj

En ĉi tiu mallonga superrigardo montriĝas nur la plej vaste uzataj finaĵoj.

Skribosistemo kaj prononco

  • α
  • β
  • γ
  • δ
  • ε
  • ζ
  • η
  • θ
  • ι
  • κ
  • λ
  • μ
  • ν
  • ξ
  • ο
  • π
  • ρ
  • σς
  • τ
  • υ
  • φ
  • χ
  • ψ
  • ω

La akcento en la moderna greka povas esti sur la lasta, antaŭlasta aŭ maksimume la trialasta silabo de la vorto.

Malsimpla sistemo de skribaj akcentoj en la antikva greka estas anstataŭigita en la moderna lingvo per simpla sistemo kun unu akcento, la akuta. Vortoj kun pli ol unu silabo markas la akcentitan silabon aŭ silabojn, kaj la akcento estas uzata ankaŭ por distingi kelkajn unusilabajn homofonojn.

Gramatiko

Estas difinaj artikoloj por ununombro kaj plurnombro, dum nedifinaj artikoloj estas la samaj kaj aperas nur en la ununombro. Artikoloj tre vaste uzatas kaj aperas kun posesivoj, demonstrativoj kaj propraj nomoj.

Adjektivoj koincidas laŭ kazo, genro kaj nombro kun la substantivoj, kiujn ili modifas; multaj nombroj ne ŝanĝiĝas.

Komparativo kaj superlativo estas farataj aŭ per aldono de sufikso enhavanta –τερ- (-ter-) antaŭ la finaĵo, aŭ per aldono de la vorto πιο (pio, 'pli') antaŭ la adjektivo.

Regulaj (komparaj) superlativoj formiĝas per aldono de la difina artikolo al la komparativo.

Ankaŭ ekzistas alia superlativo, foje nomita la absoluta superlativo formita per sufikso enhavanta –τατ- (-tat-). Entute tio produktas kvar komparajn gradojn.

Pozitivo
inteligenta
Komparativo
pli inteligenta
Kompara superlativo
(la) plej inteligenta
Absoluta superlativo
ekstreme inteligenta
έξυπνός, -η, -ο εξυπνότερος, -η, -ο ο, η, το εξυπνότερος, -η, -ο εξυπνότατος, -η, -ο
éxypnós, -ī, -o exypnóteros, -ī, -o o, ī, to exypnóteros, -ī, -o exypnótatos, -ī, -o

Verboj estas konjugaciataj laŭ tri personoj kaj du nombroj. La moderna greka ne havas infinitivon kaj uzas konjunkcion kaj personan formon, kiel en προτιμώ να πάω (protimṓ na páō. laŭvorte: 'mi preferas, ke mi iras'). En vortaroj verboj estas listigitaj per la unua persono singulara estanta tempoformo, kiel γράφω (gráfō, 'mi skribas') por skribi.

La moderna greka havas du voĉojn, aktivan kaj duon-pasivan; tiu lasta kaj plenumas la funkcion de pasiva voĉo kaj havas refleksivan sencon.

La moderna greka havas unu estantan, kvar pasintajn tri estontajn verbotempojn. La distingo inter finitaj kaj daŭrantaj agoj estas grava kaj en pasintaj kaj estontaj tempoj, kiel en έγραψα (égrapsa: Mi (fin)verkis ĝin') kaj έγραφα (égrafa: Mi verkis ĝin (kaj ne finis)').

Adverboj ne fleksiiĝas. Adverboj derivitaj de adjektivoj havas la saman formon kiel la neŭtra nominativa pluralo. Kiel adjektivoj la kompara formoj povas esti farata kun finaĵo aŭ per aldono de aparta vorto.

Dialektoj

La modernaj grekaj dialektoj ekstudiĝis ĉe la fino de deknaŭa jarcento. Komence la esploristoj faris la bazan eraron kredi, ke la modernaj grekaj dialektoj rekte devenas de antikvaj grekaj dialektoj; ne estis tiel. La modernaj grekaj dialektoj formiĝisj el koiné de Aleksandro la Granda.

Multaj modernaj grekaj dialektoj estis kreitaj en la epokoj, kiam la greka havis kontaktojn kun aliaj lingvoj, kiaj la latina, venecia, itala, turka, albana kaj la slavaj lingvoj.

Ĉi tiu mapo prezentas dialektojn kreitajn de grekaj kaj fremdaj lingvaj elementoj. Ili ĉeestas kaj parolatas en Grekujo nuntempe:

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren