Estona
Eesti keel
Eesti keel
Ĉirkaŭ 1,29 milionoj
Estonio, EU
Svedio, Finnlando, Latvio, Germanio, Kanado, Usono, Rusio, Aŭstralio, Argentino, Brazilo, Britio, Danio
La estona lingvo komencis formiĝi dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj rezulte de miksiĝo de du aŭ tri lingvoj, kiuj apartiĝis de aliaj balto-finnaj dialektoj komence de nia epoko. Ankaŭ la germana kaj la slavaj kaj baltaj lingvoj influis la evoluon de la estona.
Du dialektaj grupoj, signife malsamaj unu de la alia.
Estonaj vortoj ofte ricevas akcenton ĉe la unua silabo (kvankam estas esceptoj: aitäh “dankon”, sõbranna “koramikino” kaj kelkaj ekkrioj kiel ahah kaj ohoh havas akcenton ĉe la dua silabo). Ankaŭ malnovaj pruntvortoj ricevas akcenton ĉe la unua silabo, miljonär, apelsin, pensionär, dum pli novaj pruntvortoj estas akcentataj kiel en la fontlingvo, kiel büroo, psühholoogia, kompuuter.
Vokaloj estas elparolataj klare, sen redukto. Konsonantoj kaj vokaloj havas tri gradojn de longeco: koli (mallonga “o” – “instaliĝi”), kooli (mezlonga “o” – “de lernejo”), kooli (longa “o” – “al lernejo”).
Konsonantoj estas dividataj laŭ forteco kaj ne laŭ voĉeco. Ekzemple, la konsonantoj g, b, d, d’ ne estas voĉaj, sed malfortaj, kun malforta artikulacia ŝtopo, kaj pro tio ili pli sonas kiel k, p, t, t’. La estona k, p, t, t’ estas elparolataj kun pli longa ŝtopo. Konsonantoj ne senvoĉiĝas vortfine. Fortaj kaj malfortaj ŝtopaj konsonantoj ne estas distingataj vortkomence, do ekzemple baas (“bazo”) kaj paas (“kalkoŝtono”) estas elparolataj same. La sono f troviĝas nur en pruntvortoj: film, faktor.
En plej multaj okazoj, la elparolo estas divenebla laŭ la skribo.
La estona estas aglutina-fleksia lingvo. Gramatikaj formoj estas konstruataj per gramatikaj indikiloj kaj finaĵoj algluiĝas al la radiko de vortoj (ekzemple: multenombra adesivo lauda+de+l (radiko + multenombra markilo + kazfinaĵo) “sur tabloj”); okazas fonetikaj ŝanĝoj (lugema: “legi”, loen: “mi legas”). Vortoj povas enhavi multajn morfemojn.
La estona ne havas artikolojn aŭ gramatikajn genrojn. Ekzistas virina indikilo por vortoj, kiuj signifas virinojn, ekzemple: tanárnő (“instruistino”), titkárnő (“sekretariino”).
La estona havas 14 kazojn. La kazfinaĵoj baziĝas sur ŝanĝo inter tiel nomataj forta kaj malforta gradoj, kaj rezulte vorto povas multe ŝanĝiĝi: tuba (“ĉambro”, nominativo), toa (“de ĉambro”, genitivo).
La personaj pronomoj havas du formojn: mallongan (neakcentitan) kaj plenan (akcentitan).
Estonaj verboj ne havas kategorion de aspekto. Estas du gramatikaj tempoj, nuna kaj pasinta (simpla aŭ imperfekta, perfekta kaj pluskvamperfekta). La estonta tempo estas esprimata aŭ per la nuna tempo, aŭ per analizaj formoj kun la verbo hakkama (“komenci”) (aŭ saama, “povi”).
La estona havas 4 modusojn:
Eblas krei 4 participojn el verbo (aktivajn kaj pasivajn en nuna kaj pasinta tempoj) kaj unu adverban participon: looma (“krei”): loov (“kreanta”, aktiva nuna participo), loodav (“kreata”, pasiva nuna participo), loonud (“kreinte”, aktiva pasinta participo), loodud (“kreita”, pasiva pasinta participo).
La estona havas multe da vortoj konsistantaj el du, tri, kvar aŭ pli da eroj: