Rekte al la enhavo

Romaa

Romani ćhib

Nombro da denaskaj parolantoj

3 000 000

Malplimulta lingvo en

Aŭstrio, Kolombio, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hungario, Kosovo, Albanio, Makedonio, Norvegio, Rumanio, Svedio, Slovenio, EU

Diaspora lingvo en

Multaj landoj en Eŭropo, Okcidenta Azio kaj Ameriko

Enkonduko

La cigana (aŭ romaa) lingvo (Romani čhib, Romane/s/, Romano/s/) estas la sola eŭropa reprezentanto de la hind-arja branĉo de la hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas parolata en vasta areo de Ŝinĝjango en Ĉinio kaj Irano ĝis preskaŭ ĉiuj eŭropaj kaj multaj transmaraj landoj.

Kvankam iuj eŭropaj romaoj daŭre estas nomadoj, plej multaj romaoj kaj sintioj hodiaŭ estas fikshejmaj. Ĉirkaŭ la 10-a jarcento ciganoj komencis iri de nordokcidenta Barato kaj Pakistano (oni trovas en la romaa lingvo multajn spurojn de kontakto kun lingvoj de tiu regiono) al okcidento. Survoje al Eŭropo romaoj pruntis diversajn persajn, kelkajn armenajn kaj multajn grekajn vortojn, verŝajne restante ĉe la orientaj limoj de Bizanco. Poste ili daŭrigis okcidenten, eble pro turka invado. Kiam ilia ĉeesto estis notita en Serbio kaj Kroatio en la 14-a jarcento, ilia lingvo jam estis forte influita de la greka ne nur vortare sed ankaŭ gramatike. Poste ĝi ricevis fortajn influojn de slavaj lingvoj, rumana, hungara, germana kaj en sudoriento ankaŭ de la turka.

Ĉiuj romaoj estas dulingvaj aŭ plurlingvaj kaj la lingvo rapide perdiĝas. Sed la romaa estas daŭre viva, ĉefe en orienta, sudorienta kaj centra Eŭropo. Estas malfacile determini la nombron da parolantoj, sed ĝi estas verŝajne parolata de 3 aŭ 4 milionoj da homoj en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo, kaj pro tio ĝi estas la plej disvastiĝinta lingvo en Eŭropo. La romaa ankaŭ estas skriba lingvo kun sufiĉe riĉa moderna literaturo, sed sen ĝenerale akceptata ortografio aŭ unuigita gramatiko kaj vortaro. Estis pluraj provoj krei norman lingvon, sed ili havis nur malgrandan sukceson. En Slovakio, Makedonio, Bulgario kaj Rumanio (kaj iom aliloke), regionaj normoj evoluas, sed la ĉefa malhelpo kontraŭ ilia plua disvastiĝo kaj akcepto estas la malalta nivelo de legoscio ĉe romaoj. Bedaŭrinde, romaoj havas pli gravajn problemojn ol okupiĝi pri sia bela kaj malnova lingvo, la plej proksima eŭropa parenco de Sanskrito. La uzo de la romaa en la Interreto montras ian tendencon al unuiĝo, kiu eble ludos decidan rolon en la estonta evoluo de la lingvo. La romaa estas agnoskata diversgrade kiel malplimulta lingvo en Kosovo, Makedonio, Rumanio, Kroatio, Slovakio, Slovenio, Germanio, Finnlando, Hungario, Norvegio, Svedio kaj Aŭstrio.

Dialektoj

La plej granda denseco de romaoj estas en Orienta Eŭropo, Slovakio, Hungario, Rumanio, Bulgario, Makedonio kaj Serbio, sed ankaŭ aliloke en Eŭropo, kie ili parolas plurajn dialektojn, kiujn oni povas dividi al du ĉefaj grupoj: tiuj forte influitaj de la rumana (vlaka: Lovari, Kalderash, Gurbet), kaj la aliaj, kiuj inkluzivas sintian, karpatan kaj du apartajn grupojn de balkanaj dialektoj.

La sintiajn dialektojn parolas romaoj en norda kaj okcidenta Eŭropo kaj la karpataj estas parolataj en Ĉeĥio kaj Slovakio. Arli/Erli-dialektoj estas parolataj en Makedonio, Bulgario, suda Serbio, Kosovo kaj Albanio. Alia grupo de diversaj balkanaj dialektoj (Ursari, Drindari, Bugurdzi, ktp.) signife malsamas de Erli-Arli kaj estas videble influitaj de sufiĉe novaj kontaktoj kun grekaj fonetiko kaj vortoprovizo. Ekzistas ankaŭ multaj izolitaj kaj arkaikaj lingvaj variaĵoj, kiel Romano en Burgenland aŭ la Dolenski-dialekto en Slovenio, kiu verŝajne parencas kun la dialekto Hravati (istria) de ciganoj ĉirkaŭ Brescia en Italio.

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren