Lingvofilozofio
“Lingvo – penso – kulturo”
“Lingvo – penso – kulturo”
Filozofio ĝenerale esploras demandojn rilatajn al la naturo de la mondo kaj homoj. Lingvofilozofio esploras la ĝeneralan naturon de lingvo kaj ĝian rilaton al la mondo kaj la homa menso, kiu perceptas kaj priskribas la realecon pere de lingvo. Alivorte, lingvofilozofio konsideras la rilaton inter lingvo, pensado kaj realeco.
Jam en la antikvaj tempoj oni demandis, kiugrade la rilato inter la formo de vorto (ekz. hundo) kaj la objekto, kiun ĝi indikas (objekto: hundo), estas konvencia, t.e. arbitre interkonsentita de homoj, kaj kiugrade ĝi estas natura, t.e. memkomprenebla kaj nedisigebla. La lingvoj de la mondo malsamas laŭ tio, kiel ili nomas la elementojn de la realeco (angle: dog, france: chien, germane: Hund, pole: pies, ktp.), tio estas argumento por la konvencieco de lingvoj (vidu Semantiko).
La vorto hundo estas komuna nomo, kontraste kun la vorto Antarkto, propra nomo. Anstataŭ referenci al unu sola objekto (speciala kontinento), ĝi signifas tutan grupon, specon aŭ kategorion de objektoj, t.e. ĉiujn hundojn kiuj iam ajn ekzistis, ekzistas, ekzistos aŭ povus ekzisti.
Filozofoj ĉiam interesiĝis pri tio, ĉu kategorio (speco, grupo) kiel tuto estas io reale ekzistanta sendepende de la homa percepto, aŭ ĉu nur individuaj objektoj estas realaj kaj kategorioj, grupoj (tio estas universalaj nocioj) estas kreaĵoj de la homa menso aŭ nur la lingvo entenas ilin.
Sendepende de tio, kiu koncepto de signifo estas akceptata kaj kiu tipo de realeco estas atribuita al la kategorioj, oni devas rekoni, ke multaj vortoj ne havas precizan signifon, ke iliaj respondaj kategorioj ne havas precizajn limojn. Kompreneble, vortoj kiel granda havas relativan signifon depende de la objekto, al kiu ili referencas (granda hundo kaj granda formiko). Eĉ se temas pri unu specifa objekto, la signifo ne estas konkreta: kiom granda devas esti granda hundo? La sama problemo leviĝas kun multaj aliaj substantivoj, ekz. ne klaras, kiom da kaj kiom longaj fojneroj necesas por ke fojnostako estu stako. La problemo estas grava, ĉar temas pri la fidindeco de la lingvo kaj la eblo fari fidindan, veran konstaton pri la mondo per ĝi. Alivorte, ĉu la sekvaj asertoj estas veraj?
Tiu hundo (65 cm alta) estas granda.
Tiu objekto (1 kuban metron granda, enhavanta nur fojnon) estas fojnostako.
La lingvoj de la mondo malsamas inter si ne nur per sonoj kaj skribmanieroj (angla dog, pola pies, franca chien, ktp.), sed ankaŭ per la precizeco, per kiu ili prezentas elementojn de la realeco. Ekzempligas tion ankaŭ la nombro de bazaj kolornomoj (vidu Semantiko). Ekz. en la lingvo de la Novginea tribo Dani ekzistas nur mili (signifanta ĉiujn malhelajn kaj malvarmajn kolorojn kiel nigran, verdan kaj bluan) kaj mola (helajn kaj varmajn kolorojn kiel blankan, ruĝan kaj flavan). Aliflanke, la hungara lingvo havas du vortojn por ruĝa kaj la pola du vortojn por blua.
Ankaŭ la vortoj por familianoj varias. Ofte la nomado dependas de la sekso de la persono kiel en frato kaj fratino, sed en aliaj kulturoj la aĝdiferencoj povas esti same gravaj. En la indonezia lingvo kakak rilatas al pli aĝa “gefrato” kaj adik al pli juna, sendepende de la sekso. En Indonezio, kiel en multaj aziaj landoj, la relativa aĝo estas grava en interpersonaj rilatoj. La hungara lingvo distingas kaj aĝon kaj sekson: báty kaj öcs rilatas al pli maljuna, resp. pli juna frato, same kiel nővér kaj húg rilatas al pli maljuna, resp. pli juna fratino.
Diferencoj troveblas ne nur en la leksiko, sed ankaŭ en la gramatiko kiel en la verbotempoj kaj genro de substantivoj. Eblas grupigi la substantivojn en genrojn inkluzivantajn virgenron, ingenron kaj neŭtran genron, sed ekzistas sistemoj kun pli aŭ malpli multaj kategorioj. Iuj lingvoj tute ne havas genrodistingojn. La arbitreco de genroj videblas kaze de malsamaj genroj en diversaj lingvoj por la sama koncepto: en la pola la suno estas neŭtra (słońce), en la germana ingenra (die Sonne) kaj en la franca virgenra (le soleil). La polan genron de diversaj landoj montras la sekva mapo.
Leviĝas la demando, ĉu tiuj ĉi diferencoj influas la homojn, kiel ili komprenas la mondon kaj pensas pri ĝi. La hipotezo, ke la strukturo de iu lingvo influas la manieron, kiel ĝiaj uzantoj perceptas la mondon, estas konata kiel lingva determinismo (vd Humboldt, Sapir kaj Whorf). La esploroj en tiu tereno ne donas unusencan rezulton. Kritikantoj de determinismo demandas, ĉu la neebleco traduki certajn frazojn de lingvo X al lingvo Y laŭvorte signifas, ke ne eblas esprimi la saman penson.
Tiaj demandoj rilatas ankaŭ al konkretaj komunikadaj situacioj: ekz. la angla lingvo igas la parolanton esprimi la (ne)difinitecon de iu objekto (a dog aŭ the dog: “hundo” aŭ “la hundo”), sed la pola ne. En la pola eblas diri jakiś pies (iu hundo) aŭ ten pies (tiu hundo), sed ĉiam eblas diri simple pies (hundo); tiu eblo ne estas disponebla por anglalingvanoj. Tiam, kiam anglalingvano pensas pri objekto, ĉu li klare pensas pri ĝia (ne)difiniteco?
Pli milda versio de la Sapir-Whorf-hipotezo, nomita lingva relativismo, asertas, ke diversaj lingvoj havas diversajn gramatikajn kaj semantikajn kategoriojn je sia dispono, kaj tiel spegulas la kulturon, fizikan kaj socian ĉirkaŭaĵon de la lingvokomunumo, ĝiajn spertojn kaj valorsistemon. Diversaj lingvoj manifestas malsamajn lingvajn bildojn de la mondo, entenatajn en siaj gramatikaj strukturoj, vortoprovizo (rilata al tiuj realaĵoj kiel la nomoj de plantoj kaj bestoj en iu regiono) kaj en la frazeologio (ekz. en proverboj). Lernante sian unuan lingvon, infanoj lernas pri la mondo per tiuj kategorioj.