Finna
Suomen kieli
Suomen kieli
4.994.490 inkluzive de 4.700.000 en Finnlando
Finnlando, EU
Svedujo, Karelio (Rusa Federacio)
Svedujo, Estonujo, Norvegujo, Usono, Rusa Federacio, Kanado
La finna estas finn-ugra lingvo. Kune kun la samojedaj lingvoj la finn-ugraj lingvoj formas la uralan lingvofamilion. La jena figuro grafike prezentas la historian evoluon de la urala lingvofamilio.
Historia evoluo de la urala lingvofamilio (fonto: http://www.regulytarsasag.hu/madartavlatbol citante: Finnougor Kalauz. Eldonita de Marta Csepregi. Medicina Publishing Co, 2001)
Multaj homoj opinias la finnan kaj rilatajn lingvojn "skandinavaj". Fakte, la finna genetike ne rilatas al la sveda aŭ norvega. La sola grava eŭropa lingvo, kiu havas komunan devenon kun la finna estas la hungara. Jen bildo pri la proksimeco de tiu rilato: la finna estas tiel proksime parenca al la hungara, kiel la angla ekzemple al la albana aŭ rusa. Plej proksime rilataj al la finna estas aliaj balt-finnaj lingvoj: la estona, karela, vepsa, oloneca, iĵora, k.t.p. Finn-parolantoj kapablas kompreni la karelan kaj iugrade, ankaŭ la estonan. La finna estas unu el la plej potencaj el la finn-ugraj lingvoj. Ĝi havas oficialan statuson en Finnlando kaj EU; preskaŭ 5 milionoj da homoj parolas ĝin. La plejparto de ĝiaj parencaj lingvoj estas parolataj en la Rusa Federacio. Multajn el tiuj lingvoj minacas formorto. La suba tabelo montras 15 rilatajn vortojn en la finna kaj aliaj finn-ugraj lingvoj.
Rilataj vortoj en la finn-ugra lingvofamilio.
fi | ee | ve | sa | ma | er | ud | ko | kp | ha | ma | hu | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
okulo | silmä | silm | sil’m | čalbmi | шинча | сельме | син | син | син | сэм | сам | szem |
lango | kieli | keel | kel' | giella | йылме | кель | кыл | кыв | кыв | ньалəм | нēлым | nyelv |
koro | sydän | süda | südäin | válbmu | шӱм | cедей | сюлэм | сьöлöм | сьöлöм | сăм | сым | szív |
sango | veri | veri | veri | varra | вӱр | вeрь | вир | вир | вир | ўр | кēлп | vér |
galo | sappi | sapp | sap | sáhppi | шекш | сэпе | сэп | сöп | сöп | сып | восьрам | epe |
glacio | jää | jää | jä | jiekŋa | ий | эй | йö | йы | йи | йэк | яӈк | jég |
nubo | pilvi | pilv | pil’v | balva | пыл | пeль | пилем | кымöp | пив | пăлəӈ | тул | felhő |
rivero | joki | jõgi | jogi | johka | эҥep | ёв | шур | ю | ю | йŏхан | я | folyó |
nesto | pesä | pesa | peza | beassi | пыжаш | пизэ | kap | пoз | пoз | тыхəл | пити | fészek |
unu | yksi | üks | üks’ | okta | ик | вейке | одиг | öтік | öти | ит | акв | egy |
du | kaksi | kaks | kaks’ | guokte | кoк | кaвтo | кык | кык | кык | кăтəн | кит | kettő |
tri | kolme | kolm | koume | golbma | кум | колмо | куинь | куим | куим | хулəм | хȳpӯм | három |
kvar | neljä | neli | nel’ | njeallje | ныл | нилe | ньыль | нёль | нёль | ньăл | нилa | négy |
kvin | viisi | viis | viž | vihtta | вич | вете | вить | вит | вит | вeт | ат | öt |
Estas tri ĉefaj grupoj de dialektoj: la norda, orienta kaj okcidenta dialektoj.
Dialektoj de la finna
Fonto: Wikimedia Commons
Komparate kun aliaj eŭropaj lingvoj la dialekta dividiĝo de la finna relative grandas. La ĉefa malsamo inter la finnaj dialektoj estas inter la orientaj kaj okcidentaj dialektoj. Dialektaj diferencoj ĉefe temas pri fonetiko kaj fonologio, sed estas ankaŭ iuj interesaj leksikaj diferencoj. Ekzemple, la vorto por branĉoj de betulo uzataj por saŭno-banado estas vihta en la okcidenta kaj vasta en la orienta kaj norda partoj de Finnlando.
Disvastiĝo de vasta kaj vihta.
La finna uzas la bazan latinan alfabeton kun tri diakritaj signoj: ä, ö kaj å. Ä kaj ö estas relative komunaj, dum å estas uzata nur en vortoj pruntitaj el la sveda, kia skål ('sanon' ĉe trinkado). La finna distingas inter longaj kaj mallongaj sonoj. Gravas memori tion, ĉar eraro en vokala aŭ konsonanta longo povas ŝanĝi la signifon de vorto. Ekzemple, oni klare distingu la longon de la vokalo, ĉu temas pri ekonomia krizo (lama) aŭ pri lamao (laama). Estas grava signifodiferenco en la sekvaj fonetike kaj vide similaj finnaj vortoj:
La akcento en la finna estas sur la unua silabo. Baza regulo en la finna estas 'prononci laŭ la skribo'. Se vi vidas skribitan finnan vorton, vi plej verŝajne ĝuste prononcos ĝin. Jen reta artikolo pri la plej belaj finnaj vortoj.
La finna estas aglutina lingvo, en kiu unu morfemo (la plej malgranda lingvero transdonanta signifon) havas unu gramatikan signifon. Formi vortojn en aglutina lingvo, kia la finna, estas kiel surŝnurigi bidojn. La finna vaimollenikin tradukeblas en Esperanton uzante plurajn vortojn: “ankaŭ al mia edzino”:
vaimo-lle-ni-kin
En la ĝeneralinforma enkonduko estas la plej longa finna vorto, kiu ne estas kunmetita vorto — epäjärjestelmällistyttämättömyydelläänsäkäänköhän. Ĝi ankaŭ konsistas el morfemoj kunmetitaj laŭ la aglutinaj reguloj. La vorto havas apenaŭ iun sencon, tamen, ĝi signifas pli-malpli "eĉ ne per ŝia organiza manko, vi supozas".
Alia interesa eco de la finna estas la nombro de gramatikaj kazoj. Depende de la vidpunkto 14 ĝis 17 kazoj uzatas en la finna. Ses el ili estas lokativoj: ili esprimas la signifon de movo al loko, esto en loko kaj foriro el loko. Se iu volas diri, ke ili estas en la domo (talo), la formo estas talossa, en kiu la ero -ssa- signifas 'en'. La sufikso -sta estas aldonata al la radiko por esprimi 'el', dum -on en taloon signifas 'al en' (nia "en+akuzativo"). En la finna gravas distingi inter internaj kaj eksteraj lokativoj. Se io estas malfermita spaco (kiaj tablo aŭ tegmento), kazofinaĵoj malsamaj al la tri supre menciitaj estas uzataj, ĉar la finna gramatike distingas inter ekzemple, 'al en' kaj 'al sur'. Katto signifas 'tegmento' en la finna. Katolle uzatas por priskribi la agon veni sur la tegmenton kaj katolta - deiron de sur la tegmento:
Finnaj lokativoj
La finna estas fama pro sia inventaro de onomatopeoj. Vortoj reprezentantaj sonojn en la finna malsamas laŭ tio, kiu aŭ kio faras ilin.
zumi
sibli
zumi
bleki