Bulgara
Български език
Български език
Ĉirkaŭ 7 milionoj en Bulgario, 10 ĝis 12 milionoj da parolantoj tutmonde
Bulgario, monto Athos (Grekio), EU
Rumanio (banata variaĵo), Serbio, Slovakio, Ukrainio, Hungario
Aŭstralio, Albanio, Kanado, Usono, Francio, Grekio, Germanio, Hispanio, Italio, Moldavio, Turkio, Britio, inter elmigrintaj komunumoj tutmonde
La malnova bulgara lingvo estis instrumento de disvastigo de legoscio en ĉiuj aliaj slavaj lingvoj: la unua skriba versio de la lingvo estis kreita de Konstanteno kaj Metodo en la 9-a jarcento kaj poste estis uzata kiel literatura lingvo en la slavlingva mondo.
Prahistorio: inter slavaj migradoj al orienta Balkanio kaj la misioj de sanktaj Cirilo kaj Metodo al Granda Moravio
Malnova bulgara
Meza bulgara
Moderna bulgara
En 886 la Bulgara imperio enkondukis glagolicon, alfabeton kreitan de sanktaj Cirilo kaj Metodo en la 850-aj jaroj.
Glagolicon iom post iom anstataŭis dum la postaj jarcentoj la cirila alfabeto, aperinta komence de la 10-a jarcento. Pluraj cirilaj alfabetoj kun 28 ĝis 44 literoj estis uzataj komence kaj meze de la 19-a jarcento ĝis 32-litera alfabeto populariĝis en la 1870-aj jaroj. Tiu alfabeto estis uzata ĝis la ortografia reformo de 1945, kiu forigis la literojn Ѣ, ѣ kaj Ѫ, ѫ malgrandigante la nombron da literoj al 30. Kun aliro de Bulgario al la Eŭropa Unio la 1-an de januaro 2007 la cirila alfabeto fariĝis la tria oficiala alfabeto de EU.
Akcento en la bulgara estas movebla kaj distinga:
Ekzistas du gramatikaj nombroj en la bulgara: ununombro kaj multenombro. Post bazaj numeraloj kaj rilataj vortoj kiel няколко (pluraj), virgenraj vortoj havas specialan numeralan formon je -а/-я, kiu devenas de la praslava dunombro: два/три стола (du/tri seĝoj) sed тези столове (tiuj seĝoj).
Ekzistas tri gramatikaj genroj en la bulgara: vira, ina kaj neŭtra. La genro de substantivo estas ĝenerale divenebla laŭ la finaĵo: substantivoj finiĝantaj per konsonanto estas kutime viraj; tiuj je -а/-я estas kutime inaj kaj tiuj je -е/-о estas preskaŭ ĉiam neŭtraj.
Kazoj ekzistas nur en personaj pronomoj kun nominativaj, akuzativaj kaj dativaj formoj. Spuroj ekzistas en la virgenra persona demanda pronomo кой (“kiu”) kaj en kelkaj fiksitaj esprimoj kaj idiomoj. Vokativo estas daŭre uzata, kvankam oni emas eviti ĝin ĉe multaj personaj nomoj.
Difiniteco estas esprimata per difina artikolo, kiu estas sufiksita al la substantivo. En substantivaj grupoj kun adjektivo nur la adjektivo ricevas difinan finaĵon. Ekzistas kvar ununombraj difinaj artikoloj. Viraj substantivoj finiĝantaj per konsonanto ricevas -ът/-ят kiam ili estas gramatikaj subjektoj, -а/-я aliloke. Inaj substantivoj finiĝantaj per konsonanto kaj substantivoj je -а/-я (kiuj plejparte estas inaj) ricevas -та. Ĉe substantivoj je -е/-о la artikolo estas -то.
La difina artikolo en pluralo estas -те por ĉiuj substantivoj krom tiuj, kies multenombra formo finiĝas per -а/-я; tiuj ricevas la finaĵon -та.
Verboj estas la plej komplika parto de la bulgara gramatiko, precipe kompare kun aliaj slavaj lingvoj. Ili ŝanĝiĝas laŭ persono, nombro kaj kelkfoje genro. Ili ankaŭ havas aspekton (perfektivan kaj neperfektivan), voĉon, naŭ tempojn, tri modojn, kvar evidentecojn, kaj ses nefinitajn verbajn formojn. Ĉar la subjekto de verbo estas divenebla laŭ la finaĵo, ĝi ofte ne estas dirita. Ĉar ne estas infinitivo en la moderna bulgara, la baza formo de verbo estas la unua ununombra persono de la nuna tempo.
Ekzistas proksimume 70 dialektoj (40 en Bulgario kaj ĉirkaŭ 30 en aliaj landoj) dividitaj en du ĉefajn grupojn (orientan kaj okcidentan) kun diversaj reflektoj de la praslava vokalo jat (Ѣ).
En okcidentaj dialektoj (“malmola parolo”), la iama jat estas elparolata “e” en ĉiuj pozicioj, ekzemple млеко (mlekò, “lakto”), хлеб (ĥleb, “pano”).
En orientaj dialektoj (“mola parolo”), la iama jat alternas inter “ja” kaj “e”: ĝi elparoliĝas “ja” se ĝi estas akcentata kaj la sekva silabo ne enhavas antaŭan vokalon (“e” aŭ “i”), ekzemple мляко (mljàko), хляб (ĥljab), kaj “e” alie: млекар (mlekàr, “laktisto”), хлебар (ĥlebàr, “panisto”).