Pola
Język polski
Język polski
40 milionoj
Pola respubliko, EU
Ĉeĥujo, Slovakujo, Rumanujo, Ukrainujo
Britujo, Germanujo, Irlando, Francujo, Aŭstrujo (en Eŭropo); Usono, Kanado, Aŭstralio, Brazilo, Argentino, Nov-Zelando (ekster Eŭropo)
La plej malnova konata ekzemplo de skribita pola estas sola frazo atribuita al ĉeĥeparolanto al sia pola edzino; ĝin skribis germana monaĥo en cetere nur latina teksto, la historio de Cisterciana abatejo en la malaltsilezia regiono.
Ĝi aperas en la registroj priskribantaj la jaron 1270 kaj registriĝis kiel Day ut ia pobrusa, a ti poziwai. En moderna literumo ĝi estas Daj ać ja pobruszę, a ty poczywaj kaj signifas 'Lasu min mueli (la farunon), dum vi ripozos'. En moderna pola tio estus Daj, niech ja pomielę, a ty odpoczywaj.
La pola havas tre vastan sistemon de prefiksoj kaj sufiksoj kaj la lastaj ofte kaŭzas ŝanĝojn kaj de konsonantoj kaj de vokaloj. Kelkaj ekzemploj: świat (mondo) kaj na świecie (en la mondo), zapraszamy (ni invitas [iun]) kaj zaprosimy (ni invitos [iun]) aŭ droga (vojo) kaj po drodze (sur la vojo).
La nombro de genroj en la pola estis kaj daŭre estas temo de debato.Ĉi tie ni supozos, ke estas tri aŭ kvar genroj en la ununombro kaj du en la plurnombro. La kialoj por tio estas, ke la tradicia vira genro ŝajne disiĝas en du apartajn genrojn, dum la genro en la pluralo laŭ la adjektiva kaj verba agordo estas nur parte determinita de la genro en la ununombro:
Kazaj formoj dependas de la substantiva genro kaj de la sono fine de la substantivo. Baza distingo en la pola gramatiko ekzistas inter molaj kaj malmolaj sonoj. Mola sono prononciĝas kun fina 'j'; en malmola sono tiu forestas.
Genro | Tipa finaĵo |
---|---|
Vira (viva, neviva) → | Malmola aŭ mola konsonanto, -a |
Ina → | -a, konsonanto (ĝenerale mola), -ni |
Neŭtra → | -o, -ie, -ę, -um |
Oficiale la alfabeto konsistas el la sekvantaj 32 literoj:
Ekzistas kvar diakritaj signoj: vosto (ogonek, ą, ę), akra akcento (kreska, ć, ń, ó, ś, ź), strio (kreska ukośna, ł) kaj punkto (kropka, ż).
Aparte interesa en la pola sonsistemo estas la kontrasto inter du songrupoj, kiuj ŝajnas identaj al ne-Poloj. Ekzemple, la literkombino sz kaj ś ambaŭ sonas simile al nia 'ŝ'. La diferenco estas, ke sz estas palatale retrofleksa (prononcata per la lango pintigita kaj pli malantaŭen) dum ś estas alveole palatala (prononcata per pli plata lango kaj la lipoj pli disaj).
Kelkaj minimumaj (aŭ preskaŭ minimumaj) paroj estas:
Palataj retrofleksoj
Alveol-palat-sonoj
Ege malfacilas por ne-denaskuloj aŭdi la diferencon. Krome, cz [t͡ʂ] kontrastas kun trz [tʂ] kie la du partoj estas apartaj, kiel en czy (ĉu) kaj trzy (tri). Kune kun ć estas tiam tri 'ĉ' sonoj, kiujn nedenaskuloj malfacile distingas.
Fonto: Wikimedia Commons
La kaŝuba (Kaszubski) estas nun konsiderata kiel aparta lingvo, kaj ankaŭ kelkfoje la silezia. En moderna Pollando, dialektaj variaĵoj malfortiĝis je grado kaj disvastigiteco almenaŭ ekde la fino de la dua mondmilito. Nun oni povas priskribi ilin pli kiel akĉentojn de la norma pola kun kelkaj lokaj vortoj, ol kiel vere apartajn lokajn variaĵojn.
Kiel aliaj slavaj lingvoj, la pola havas tre riĉan kolekton de etigaj formoj diversmaniere variantaj esprimojn.
Kelkfoje ili simple aludas etecon, kiel dywanik estas eta dywan (tapiŝo). Ekzistas du gradoj de tiaj ŝanĝiloj, tiel księga aludas grandegan libron książka normale grandan libron kaj książeczka libron pli malgrandan ol normalan.
Deminutivoj ofte havas specialan ĝentilan aŭ espriman signifon. Biletkontrolistoj invitas pasaĝerojn montri sian bileciki (bileteton) anstataŭ bilety. Komizo en viandista butiko povus uzi wołowinka (iom da bovaĵeto) por emfazi la freŝecon kaj bongustecon. Kelkfoje deminutivoj estas uzataj por esprimi ĝentilecon al la adresito, tiel gastiganto povus proponi kawusia (kafeto) anstataŭ kawa, ne ĉar la taso malgrandas sed por esprimi pozitivajn emociojn al sia gasto.