Lingvopolitiko

En multaj socioj, oni parolas pli ol unu lingvon aŭ lingvan variaĵon. Tiaj socioj estas plurlingvaj kaj devas fari elektojn koncerne lingvan politikon, kiu estas aro da decidoj, kiuj favoras aŭ malfavoras la uzon de apartaj lingvoj. Multaj landoj per sia lingva politiko puŝas unu oficialan lingvon kiel la nacian lingvon, malfavore al la aliaj. Aliaj landoj klopodas protekti kaj subteni regionajn kaj etnajn lingvojn. Iuj landoj elektas plurlingvan modelon, kiel Svislando kun siaj kvar oficialaj lingvoj aŭ Kanado kun la franca kaj la angla. Tia lingva politiko favoras dulingvecon kaj en institucia kaj en individua niveloj.

Naciaj lingvoj kaj lingvoj de malplimultoj

Kiam unu lingvo iĝas la nacia lingvo, aliaj estas konsiderataj malplimultaj lingvoj. Iuj lingvaj politikoj subtenas kaj protektas malplimultajn lingvojn per nacia aŭ internacia leĝaro. Aliaj favoras lingvan diskriminacion kaj forigon de lingvaj rajtoj por limigi aŭ eĉ malpermesi uzon de malplimultaj lingvoj. Iuj malplimultoj estas kontinuo de lingva teritorio de najbara lando (kiel slovenoj aŭ germanoj en norda Italio), aliaj estas rezulto de migrado (albanoj kaj kroatoj en suda Italio, romaoj ĉie) aŭ historiaj okazaĵoj (kiel la ekzilo de judoj, aŭ romia koloniado en Balkano: vlakoj, arumanoj).

Malplimultoj en sia lando

Alian specon de indiĝena lingva minoritato ekzempligas friulanoj kaj ladinoj en Italio, kiuj parolas lingvojn malsamajn de la itala, sed kiuj estas latinidaj, kiel la itala. Italio fakte estas hejmo de multaj latinidaj lingvoj, kaj eble estas lingve la plej riĉa lando en Eŭropo. Ekzemploj de tiaj vulgaraj lingvoj estas interalie la sarda, la piemonta kaj la napola. Tiuj evoluis el la latina sendepende, same kiel la toskana itala. Teknike, ili ne estas italaj dialektoj sed regionaj lingvoj. Ili havas apartajn tipologiajn kaj historiajn identecojn, sed ne estas agnoskataj kiel malplimultaj lingvoj pro diversaj kialoj, interalie pro la manko de deziro de la parolantoj al tia rekono. Sed tio estas ankaŭ parte rezulto de unulingva modelo de lingva politiko, kiu diktas, ke la itala estas la sola ŝtata lingvo.

Dialektoj

Lingvouzantoj ne ĉiam parolas norman lingvon, sed anstataŭe uzas dialekton, tio estas regiona aŭ klasa lingva variaĵo kun iom malsama vortoprovizo, elparolo aŭ gramatiko. Ili ankaŭ povas havi akĉenton, kiu estas variaĵo de la sama lingvo, kiu malsamas ĉefe en la elparolo. La termino akĉento povas signifi akĉenton de dialekto (ĉar ili havas malsamajn lokajn formojn) aŭ akĉenton de la norma variaĵo, kiu simple estas la dialekto kun la plej alta socia prestiĝo, zorgeme evoluigita por diversaj sociaj funkcioj aŭ socia komunikado: formala aŭ neformala, skriba aŭ parola. La elparolaj, vortaj, gramatikaj kaj skribaj konvencioj de norma lingvo estas ankaŭ klare fiksitaj kiel pli-malpli deviga normo por ĉiuj uzantoj, almenaŭ en formala komunikado. Lingvo povas ankaŭ multe varii laŭ la socia pozicio de la uzantoj. Laboristaj klasoj parolas malsame ol superaj klasoj (kaj en dialekto kaj en norma lingvo). Ankaŭ povas esti malsamoj inter junaj kaj maljunaj, viraj kaj virinaj parolantoj aŭ aliaj sociaj grupoj. Junuloj kaj profesiuloj uzas specon de speciala lingvo, kiel la ĵargonon de advokatoj, kuracistoj aŭ ŝtelistoj, stratlingvon aŭ junularan slangon. La teknika termino por tia lingvo estas sociolekto, socia variaĵo de lingvo.

Bona hejmtasko estus legi aŭ spekti la teatraĵon Pygmalion de Bernard Shaw.