Enkonduko

Sintakso traktas la linian strukturon de lingvo kaj klopodas klarigi kiel vortoj (la minimumaj unuoj de sintakso) interagas formante frazon (la maksimuman unuon de sintakso).

Kaj individuaj vortoj kaj pli kompleksaj strukturaj partoj de frazo povas esti priskribataj sub aspekto de formo (el kio ili konsistas) aŭ funkcio (kio estas ilia rolo en la frazo). Ekzemple, en la frazo La Eŭropa Spacagentejo lanĉis spacveturilon al Marso en 2003 ekzistas 5 frazeroj, informante nin kiu faris (lanĉis) kion, kie kaj kiam. La centra frazero estas la verbo lanĉis, kiu rekte regas la argumentojn kiu kaj kion (nomitajn subjekto kaj objekto en sintaksa teorio), kaj pli malstrikte la tempo- kaj loko-satelitojn (nomitajn adjektoj. Tiaj funkciaj frazeroj povas esti rigardataj kiel rezervitaj spacoj plenigotaj per diversaj sintaksaj formoj. Tiel, la subjekto La Eŭropa Spacagentejo estas ne nur bonega alternativo al NASA, sed ankaŭ grupo da vortoj, nomita substantivgrupo, ĉar ĝia centra vorto estas substantivo, kaj ĉar eblas anstataŭigi ĝin per simpla (propra) substantivo, ESA, aŭ per pronomo, ĝi. Dum ĉiuj lingvoj povas esprimi kiu-faris-kion-kiam-kie, ili realigas tion en ege malsamaj manieroj, se temas pri vortordo (Tipologio).

Strukturaj sintaksaj reprezentaĵoj

La plej multaj modernaj sintaksaj teorioj uzas arbostrukturojn por priskribi sintaksajn rilatojn, aŭ inter frazeroj (genera gramatiko) aŭ inter vortoj (dependeca gramatiko).

Genera gramatiko (aŭ frazostruktura gramatiko) ricevis sian nomon, ĉar ĝi permesas generi frazon per ripetata grupigo de frazeroj en ĉiam pli grandajn unuojn, uzante t.n. reskribo-regulojn:

((He) (said) (ESA (would launch) (a (space probe) ((called) (Mars Express))) (in 2003))
Li diris, ke ESA lanĉos spacosondilon nomitan Mars Express en 2003

Responda dependec-arbo aspektus jene:

Sintaksaj surfacmarkiloj

Surfacnivele, sintaksa funkcio markiĝas, depende de la lingvo, aŭ per morfologiaj trajtoj (Morfologio), precipe kazoj kaj afiksoj, aŭ per vortordo aŭ per apartaj funkci-vortoj (ekz. prepozicioj/postpozicioj en eŭropaj lingvoj aŭ post-partikuloj en la japana).

Sintaksa funkcio subjekto verbalo nerekta/dativa objekto rekta/akuzativa objekto nerekta/prepozicia objekto predikatilo
kazo nominativo dativo akuzativo
germana Das Kind hat dem Hund Wasser gegeben
Esperanto La infano donis akvon al la hundo
angla The child gave water to the dog
japana kodomo ga mizu o inu ni yarimashita

Sintezaj lingvoj (morfologio) ne nur markas rilatojn inter frazeroj, sed ofte ankaŭ donas videblan ligon inter vortoj ene de frazero. La plej bona ekzemplo por tio estas la agordo en substantivgrupo, kie ĉiuj membrantaj vortoj havas la samajn nombron, genron kaj kazon (kp. Lingvopedio substantivkestojn por la slovaka, germana ktp.). La portugala substantivgrupo as novas casas, ekzemple, agordiĝas rilate nombron (pluralo) kaj genron (ina) por ĉiuj tri membro-vortoj. Tamen, kaj ekzakte ĉar agordo estas tiom centra nocio, ambigueco aŭ manko de tiaj markiloj estas permesataj en unu aŭ pluraj membro-vortoj, tiel longe kiel almenaŭ unu vorto retenas la necesan informon. Tiel la kazomarkilo en germana substantivgrupo (der Hund, des Hundes, dem Hund, den Hund) estas pli videbla en la artikolo ol en la substantivo.

Profunda strukturo

Je pli profunda nivelo, sintaksa strukturo spegulas la signifostrukturon (semantiko) de eldiro. Aktivo kaj pasivo, ekzemple, estas du manieroj esprimi la saman verostaton. Tiel, la kaŭzo-efiko-rilato (semantikaj roloj, vidu la ĉapitron Semantiko) inter tertremoj kaj cunamoj restas sama eĉ kiam cunamo fariĝas la subjekto de la frazo.

1-a argumento-spaco Kerno de verbogrupo 2-a argumento-spaco
Aktivo Earthquakes may cause tsunamis
Sintaksa funkcio Subjekto Predikatilo (aktiva) Objekto
Semantika rolo KAŬZO EFIKO
Pasivo Tsunamis may be caused by earthquakes
Sintaksa funkcio Subjekto Predikatilo (pasiva) Adjekto (aganto de la pasivo)
Semantika rolo EFIKO KAŬZO

Restas malklare ĉu lingvistika strukturo, ajnanivele, rekte respegulas kognajn procezojn, sed ni scias, ke homoj havas specialan sintaksan cerbocentron, la Broca-centron, en la motora parto de la frunta lobo, kaj ke tiu parto de la cerbo estas malsama al la Wernicke-centro, kiu traktas la ligadon inter sonoj kaj signifoj, kaj situas en la temporala lobo, kune kun la aŭdo-funkcioj de la cerbo. Se paciento havas apopleksion en la Broca-centro, li parolos telegramstile, simple ĉenante substantivojn, sen funkcivortoj aŭ sintaksaj arboj, sed eblos kompreni lin. Male, Wernicke-paciento parolos flue kaj bele, sed sensencaĵojn.

Tamen povas esti ĝuste fluaj sensencaĵoj kiuj distingas homan parolon de tiu de simioj. Dum speciale bonoboj kapablas lerni signolingvon, kompreni parolatajn demandojn kaj eĉ kombini vortojn en kreivaj manieroj (bonvole malfermi rapidi = bonvole malfermu [ĝin] rapide), ili havas nur rudimentan (Wernicke-ecan) ĉenado-sintakson, kaj ne ŝanĝas vortordon por demandoj.