Ekzistas diversaj tipoj de komunikaj sistemoj, kiuj uzas gestojn anstataŭ voĉo. Ĉi tie, tamen, temos pri la naturaj gestolingvoj de surdulaj komunumoj. Ili estas nature evoluantaj plenaj lingvoj, kiuj malsamas kaj de la parolataj lingvoj kaj inter si mem.

Oni devas diferencigi ilin de artefaritaj gestosistemoj, kiujn kreas aŭdantoj. Tiuj sistemoj prenas vortojn de naturaj gestolingvoj kaj modifas ilin por imiti la strukturon de la loka parolata lingvo. Kvankam tiuj sistemoj havas praktikan uzon en iuj limigitaj cirkonstancoj, ili estas maloportunaj dum vasta uzo kaj surduloj ne uzas ilin por komuniki unu kun la alia. Gestolingvoj kutime ne transiras limojn naciajn aŭ de parolataj lingvoj, tiel ekzemple la brita kaj usona gestolingvoj ne estas reciproke kompreneblaj. La gramatikoj de naturaj gestolingvoj estas tamen tre similaj unu al la alia kaj la plej grandaj diferencoj estas en la vortoprovizo. Tio signifas, ke kiam necesas, uzanto de iu gestolingvo povas lerni alian tre rapide.

La ekvivalento de vortoj en gestolingvoj estas signoj kiuj konsistas el tri ĉefaj komponantoj.

  • Manformoj: Diversaj pozicioj de fingroj, kiuj estas etenditaj aŭ fleksitaj. La plimulto de gestolingvoj havas pli malpli 30 diversajn manformojn
  • Loko: Tio signifas aŭ lokon sur aŭ proksime al la korpo de la gestumanto (pli malpli 10 lokoj) aŭ en la spaco ĉirkaŭ la gestumanto (bazita sur opozicioj de dekstra kaj maldekstra, supra kaj malsupra, antaŭa kaj malantaŭa).
  • Moviĝo: Tiu rilatas al la direkto en kiu la manoj moviĝas. Estas ses bazaj direktoj, kiuj modifiĝas diversmaniere.

Same kiel oni povas priskribi parolatajn vortojn kiel kombinaĵojn de limigita nombro da konsonantoj kaj vokaloj, signoj en gestolingvoj estas kombinaĵoj de limigita nombro da manformoj, lokoj kaj moviĝoj. Tipologie, la gramatikoj de gestolingvoj kunigas ecojn kiuj estas komunaj en parolataj lingvoj kiuj tamen ne kutime kunaperas. Unuflanke ili estas analizaj kaj dependas de vort- (aŭ signo-)ordo. Gestolingvoj fundamente estas SVO, sed estas iugrade flekseblaj. Aliflanke, ili havas tre riĉan morfologion, kiu estas nur kelkfoje aplikata.

Morfologio en gestolingvoj ĉefe baziĝas sur du procezoj.

Unu el ili estas duobligo (ripeto de signo aŭ tute aŭ parte). En multaj gestolingvoj substantivoj formiĝas de verbo per plimalgrandigo kaj ripetado de la moviĝo, do SID signifas ‘sidiĝi’ kaj SID-SID signifas ‘seĝo’.

La dua procezo estas interna modifo. Tio signifas, ke unu komponanto de la signo ŝanĝiĝas, sed aliaj partoj ne ŝanĝiĝas. Iuj verboj, ekzemple, montras la subjekton aŭ objekton pere de la direkto de movo. Alikaze verboj povas indiki nombron per ŝanĝo en la manformo.

Ĉi-tiuj du procezoj povas kombiniĝi. Adjektivoj en la Usona Gestolingvo (ASL) havas ĝis 12 malsamajn aspektajn formojn faritajn pere de modifoj en la rapideco aŭ maniero de movo kune kun nombro da ripetadoj.

Sed en gestolingvoj temas pri pli multe ol manoj. Nemanaj elementoj kiel vizaĝesprimoj, kapaj aŭ ŝultraj movoj estas integraj partoj de la gramatiko de gestolingvoj kaj indikas fraztipojn aŭ diversajn partojn de la frazo kiel rilativajn propoziciojn. Gestolingvoj ne estas pli facilaj ol parolataj lingvoj, ili estas ege riĉaj kaj esprimivaj lingvoj kiuj meritas la tempon kaj penon necesan por lerni ilin. Ili simple estas kuriozaj.