Enkonduko

Semantiko estas la teorio pri signifoj. Ĝi estas bunta fako ampleksanta diversajn nivelojn kaj aspektojn de signifo, ĉu leksikajn, formalajn, strukturajn aŭ funkciajn.

Ĝi estas ankaŭ fako plena je viglaj debatoj, ĉar signifoj estas pli arbitraj, aŭ por uzi pli ĝentilan esprimon, konvenciigitaj, ol oni (= Plato) imagus. Malmultaj vortoj (ekz. bestosonoj en Lingvopedio) havas rektan, “naturan” signifon, kaj eĉ bestolingvo povas esti simbola (abeloj komunikas per dancoj, kaj balenoj havas individuajn nomojn).

Aparte bona ekzemplo estas kolorvortoj. Kvankam ili havas biologie identajn vidsistemojn, homoj malsamopinias pri kiel disdividi la naturan kolorkontinuon en apartajn nomitajn kolorojn. Malsamaj lingvoj havas inter 2 kaj 11-12 simplajn kolorvortojn, kie ruĝa estas la unua aperanta apud la nigra/blanka distingo, sekvita de unu aŭ pluraj vortoj por blueca-verdeca (Berlin & Kay). Sed neniu interkonsentas pri tio, kie estas la ekzaktaj limoj inter la koloroj. La kimra, ekzemple, havas unu vorton, glass, kiu kovras la plejparton de la angla blua & verda, dum la rusa, aliflanke, subdividas bluon en malhelan kaj helan tonojn, sinij kaj goluboj. Kaj la la priskribo-logiko de idiomoj estas multe pli terura: black eyes (nigraj okuloj) post angla piedpilkobatalo, ekzemple, estos diagnozitaj kiel Blaues Auge (blua okulo) post rematĉo en Germanio. Do, kiu koloro estas la ĝusta diagnozo? Ni simple devas akcepti, ke signifo estas uzo - uzo ene de (konvenciigita) lingvosistemo, kiel dirus Wittgenstein. Tial, relativa paco alvenis en lingvistikon kun la distingo de Saussure inter signifanto (signifiant) kaj signifato (signifié): la signo estas sendependa de sia signifo. (Vidu ankaŭ Lingvo kaj penso.)

La semantiko de la leksiko

Ĉar vortoj estas facile rekoneblaj kaj kvazaŭ “atomaj” unuoj de lingvo, multe da energio estis uzita por difni vortojn, aŭ, se eble, “preskribi” signifon etimologie (Isidoro de Sevilo). Senfina nombro da vortaroj, enciklopedioj kaj klasifik-sistemoj atestas tion. Naiva aliro estas provi ligi al ĉiu vorto referencaĵon en la reala (t.e. ne-lingva) mondo, sed tio nur bone funkcias por nomoj kaj biologiaj taksonomioj, aŭ, je pli abstrakta nivelo, por la t.n. deiktaj (montraj) pronomoj, kiel mi, vi, ŝi, tie, jen, nun, hieraŭ. La plej multaj vortoj tamen ne respondas al aĵoj aŭ punktoj en spactempo, sed al konceptoj. Kaj ĉar tiuj loĝas en la menso, du malsamaj personoj povas facile havi iomete malsamajn ideojn pri la sama vorto.

Sufiĉe neŭtrala aliro al klasifikado estas la paradigma aliro, kiu funkcias sendepende de referencaĵo, difinoj, etimologio kaj observado, simple testante kiuj vortoj povas anstataŭi unu la alian en kunteksto. Ekzemple, la kunteksto “ŝi sidiĝis sur …” helpos klasifiki seĝo, sofo, fotelo, benko, tabureto kiel similajn specojn de aĵoj (“sidmeblo”). Kaj povas esti pli facile klarigi kio estas seĝo notante ĝian funkcion (sidi sur ĝi), ol difini la koncepton precize (kiom da kruroj? se iuj?). Tamen ĉiu kulturo havas propran ideon pri kio estas “la tipa sidilo”, ĉu seĝo, ĉu tatamo, kaj aliajn sidilojn oni priskribas laŭ tio kiel ili diferencas de “normala” seĝo. Kial? Ekzistas psikologiaj indikoj, ke homoj strukturis la semantikan pejzaĝon ĉirkaŭ si amasigante konceptojn ĉirkaŭ t.n. semantikaj prototipoj: se vi petas iun pensi pri ilo, la rezulto estos martelo en alta proporcio de la kazoj, muzikilo verŝajne estos violono, cifero 7, ktp., sed ne temas pri telepatio, nek pri nigra magio. Ne, simple temas pri semantika efikeco, ĉar estas pli facile distingi ol difini. Infanoj ekas per prototipoj kiel “hundo” kaj “pomo”, poste eltrovas kion vere signifas “besto” kaj “frukto” lernante per uzo, ĉu koncepto X estas pli proksima al “hundo” aŭ al “pomo”. Kaj tio klarigas kial multaj infanoj pensas dum iom da tempo, ke katoj estas hundoj (dolĉaj kaj lanugaj) kaj tomatoj estas pomoj (rondaj kaj ruĝaj).

Formala semantiko kaj semantikaj trajtoj

Formala semantiko celas redukti propoziciojn pri faktoj kaj statoj per bone difinitaj vereco-valoroj, kvantigoj kaj simile. Ideale, tiel normigitaj propozicioj povas esti interpretitaj per matematika logiko kaj argumentado. (Ĉiuj politikistoj mensogas & ĉiuj mensogistoj ankaŭ trompas pri impostoj → se iu pagas sian imposton, tiu ne estas politikisto).

Alia, iom malpli formala aliro, klopodas mezuri signifon, ekzemple klasifikante mamulojn laŭ mezureblaj trajtoj kiel “kiom granda” kaj “kiom sovaĝa”. Tiu metodo metos leonojn kaj tigrojn en unu angulon de la diagramo, elefantojn kaj ĝirafojn en alia, katojn kaj putorojn en tria, kaj musojn kaj lemingojn en la lasta. Je pli sistema nivelo, oni povas priskribi vortojn kiel faskojn el “atomaj” semantikaj trajtoj. Ekzemple, oni povus priskribi veturilojn kiel +moviĝanta, -vivanta, dum bestoj estas +moviĝanta, +vivanta, kaj plantoj -moviĝanta, +vivanta.

Strukturisma semantiko

Strukturismo profunde influis modernan semantikon, kaj vidas lingvon kiel reton el sistemecaj rilatoj. Surbaze de la principo de kunmetiteco, lingvistoj provas mapigi semantikajn rilatojn laŭ sintaksaj rilatoj inter vortsignifoj. La diferencon inter paint a red house (“farbi ruĝan domon”) kaj paint a house red (“farbi domon ruĝa”) eblas sintakse dedukti el la vortordo: red estas parto de substantivgrupo red house en la unua interpreto, sed sendependa frazero en la lasta (paint - house - red). Semantike la diferenco estas, ĉu la domo estas ruĝa jam antaŭ ol nur post la farbado. Simile, latinidaj lingvoj uzas la pozicion de adjektivo semantike. Tiel, en la portugala, um cargo pesado estas peza ŝarĝo, dum um pesado cargo estas peza devo, tasko aŭ devo.

Klasifikado estas la kerno kaj bazo de ĉiu priskriba scienco, kaj semantiko ne estas escepto. Unu tia semantika ordigosistemo estas tezaŭro, alia la cifera temindekso de librejo. Modernaj lingvistikaj iloj, kiel vortretoj (WordNet) kaj ontologioj, distingas inter malsamaj rilatoj, kiel ekz.:

  • “X estas Y” (X=hiponimo, Y=hiperonimo), ekz. ŝako estas ludo
  • “X estas la malo de Y” (antonimoj), ekz. bela kaj malbela
  • “X estas parto de Y” (meronimo), ekz. rado kaj aŭto

Kaj kompreneble, ĉar lingvo estas sovaĝa, oni ne povas fidi, ke lingvaj ontologioj sekvas biologiajn, aŭ eĉ samas de unu lingvo al alia. Ekzemple, delfeno biologie estas mamulo, sed lingve ofte fiŝo, kaj dum anglaj terpomoj estas legomo, germanaj kaj danaj Kartoffeln/kartofler ne estas.

Pedagogie utila semantika ordigokoncepto estas vortkampo, listigante ekz. korpovortojn, golf-terminojn aŭ ĉeval-esprimojn. Foje vortkampo similas al klasifiko de la tipo X estas Y (ekz. profesioj), sed ofte nek hiponimeco nek vortklaso limigas la vortojn, kiuj povas eniri vortkampon. La ĉevalo-vortkampo do enhavas ne nur purrasulojn, virĉevalojn, ĉevalinojn kaj Trakenojn, sed ankaŭ ilojn (ekz. selon), korpopartojn (ekz. hufon) aŭ agojn (bredi, galopi, heni).

Tradicie, kaj ontologioj, vortretoj kaj vortkampoj estas kreitaj permane, de lingvistoj fidantaj sian propran lingvan intuicion kaj mondoscion. Tiu iom subjektiva metodo nuntempe estas helpata, kaj foje anstataŭata, per komputil-generitaj iloj uzantaj gigantajn elektronikajn tekstokolektojn (ekz. la Interreton), aŭtomatan gramatikan analizon kaj statistikon. Ekzemploj estas aŭtomate kreitaj vortkampoj en la formo de kun-okazo-reto (Leipzig Wortschatz), aŭ rilatigaj vortaroj (DeepDict, Sketch Engine) kiuj sintakse ekstraktas, ekzemple, (a) kia povas esti ĉevalo [sovaĝa, malhela, ligna, trojana], (b) kion ĝi povas fari [heni, galopi, troti], aŭ (c) kion oni povas fari al ĝi [rajdi, strigli, ligi], simple analizante frazojn, kie la vorto ĉevalo plenumas la sintaksan funkcion de respektive substantivgrupo-kerno, subjekto aŭ objekto.

Funkcia semantiko

La plejparto de la klasifiksistemoj menciitaj ĉi-supre sekvas la aserton de J.R. Firth (1957) ke vi konos vorton laŭ ĝia amikaro. Alivorte, semantiko temas pri vortuzo kaj lingvosistemo. La plej simpla interpreto de la “vortamikaro” de Firth estas simpla apudeco, do vortsinsekvoj, t.n. kunaperoj. Kelkaj kunaperoj estas 100%-e fiksaj, kvazaŭ semantikaj unuoj (nigra truo, lavi siajn manojn, dum aliaj estas kunmetitaj sed ne fiksitaj (alta monto, alta maro, alta reprezentanto).

Sed vortamikeco estas pli ol kunaperoj. Nelaste verboj projekcias spacojn por sintaksaj argumentoj. Karesi, ekzemple, havas subjekt-spacon por (homa) aganto kaj objekt-spacon por “viva” vorto (homo, besto aŭ korpoparto). Oni povas diri ke en “Petro karesas knabinon”, Petro plenumas la semantikan rolon de AGANTO, kaj la knabino, viva, rolon de SPERTANTO.

Oni povas elegante klarigi metaforon kiel semantikan konflikton inter la rolo de sintaksa spaco kaj la vorto kiu plenigas ĝin; kutime la sintaksa spaco trudas metaforan interpreton de la vorto. En nia ekzemplo okazas metafora transigo de viveco al nevivaj objektoj, kiam poeto parolas pri varma vespera vento karesante nudan haŭton (vento = AGANTO), aŭ pri kantistaj fingroj karesantaj la kurbojn de gitaro (gitaro = SPERTANTO).

Kompreneble, funkcia diskuto de semantiko devas rigardi ne nur malsupren al sintakso, sed ankaŭ interfaci supren kun pragmatiko kaj socilingvistiko. Tion montras la subaj ekzemploj, kie la pragmatika signifo (inter rektaj krampoj) ne estas klara el la vorta-sintaksa kunteksto, kaj nur dedukteblas de la pragmatika kunteksto:

Mi estos en la halo [= atendante vin, ne malrapidu]

Ĉu vi ĉesis trompi vian koramikinon? [= vi kutimis trompi ŝin]

Manipulado de pragmatika signifo estas vera arto kaj potenca lingvistika armilo. Tiel la kompatindulo en la lasta ekzemplo estas kaptita, sendepende de tio ĉu li respondas jes aŭ ne. Humuro, kaj precipe ironio, ofte rezultas el subita signifoŝanĝo: la humuraĵo unue projekcias unu interpreton, poste ŝanĝas la signifon aldonante plian kuntekston, malkonstruante pozitivan eldiron en negativan:

Brazilo estas la lando de la estonteco [- kaj ĉiam estos]

Kion vi opinias pri zimbabva demokratio? [- Mi pensas, ke estus bona ideo]

Afriko estas malkoloniigita laŭ demokratia maniero: unu persono - unu voĉo [- unu fojon]

Finfine, la elekto de specifa formo povas dependi de sociaj reguloj. La japana, ekzemple, havas multajn manierojn por diri mi, interalie. la formalan watashi, la konversacian washi (vira) kaj la dolĉan atashi (ina). Lastatempa franca soci-lingva kompleksaĵo estas la forigo de la formala alparolformo por needziniĝinta virino, Mademoiselle (fraŭlino), lasante nur du formojn, Monsieur (s-ro) kaj Madame (s-ino). Kompreneble, ĉar temis pri Francio, multaj virinoj tute ne ŝatis esti derangigitaj al tio, kion ili perceptis kiel semantikan trajtofaskon de +maljuna, -seksalloga.