Rekte al la enhavo

Kio estas lingvo.info?

Ni prezentu nin

Pri la projekto

La projekto lingvo.info celas provizi informojn pri lingvoj kaj subteni multlingvismon en la Interreto. Pasie pri lingvoj: ni volas malkaŝi ilian belecon, esprimpovon kaj unikecon.

Ĝi estas interaga retejo disponebla en pli ol 18 lingvoj, kaj plej grave, ĝi estas neteda enkonduko al la mondo de lingvoj enrete, kun:

  • informoj en via lingvo pri ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de EU;
  • informoj kaj ligiloj, por enprofundigi vin en la koron de la lingvo, kiun vi deziras, reklamante ekzistantajn retajn kursojn kaj projektojn;
  • interesaj kaj amuzaj informoj pri lingvoj ĝenerale.

Nia historio

La projekta teamo, konsistanta el naŭ partneroj el sep landoj, estis kreita ĉirkaŭ kvar kernaj partneroj, kiuj regule kunlaboras por subteni multlingvismon en EU kaj starigi senpagajn kaj plurlingvajn retejojn por lerni lingvojn. Ni ĉiuj kredas, ke ĉiuj rajtas havi senpagajn lingvolernilojn en sia lingvo, ĉar lerni plurajn lingvojn estas necese por kompreni kaj estimi la kulturon kaj heredaĵon de aliaj. En EU estas kreskanta bezono instigi lernadon de lingvoj aliaj ol la angla, ĉar ili pli kaj pli perdas sian pozicion en plej multaj oficialaj eduksistemoj.

La projekton subtenas la Eŭropa Komisiono per la projekto Dumviva lernado (KA2 Lingvoj) de decembro 2012 ĝis novembro 2014.

Ni amas lingvojn!

Reiri supren