Rekte al la enhavo

Kiuj ni estas?

Naŭ partneroj el sep landoj kunlaboras
pri lingvo.info ekde decembro 2012.

Eŭropa Esperanto-Unio

Eŭropa Esperanto-Unio

Bruselo, Belgio

EEU estas eŭropa organizaĵo de naciaj Esperanto-asocioj en EU, kiu kunordigas ilian laboron en eŭropa nivelo. EEU celas plifortigi la senton de eŭropa identeco ĉe EU-civitanoj, harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj; subteni lingvajn homajn rajtojn kaj lingvan diversecon en la Eŭropa Unio, kaj plibonigi lingvolernadon ĝenerale.

Retejo

Studio GAUS

Studio GAUS

Berlino, Germanio

Tiu nova komunika agentejo havas sperton en kreado de plurlingvaj retejoj en ĉiuj fazoj, inkluzive de kreado de koncepto, kompania identeco, realigado de retejo, kunordigado de tiuj laboroj, kaj ankaŭ programado kaj funkciigado de projektoj. Ĝi koncentriĝas ĉefe pri edukado kaj retlernado.

Retejo

Edukácia@Internet

Edukácia@Internet

Partizánske, Slovakio

La internacia organizo E@I subtenas interkulturan lernadon en la Interreto. Kunlabora kun aliaj organizaĵoj, ĝi laboras pri diversaj plurlingvaj retejoj, ĉefe pri retlernado kaj edukado, ekzemple lernu!, slovake.eu, deutsch.info, monda.eu, ktp. E@I ankaŭ organizas diversajn trejnadojn, ĉefe en la kampo de lingvoj kaj novaj teknologioj.

Retejo

Uniwersytet im. Adama Mickiewicza

Uniwersytet im. Adama Mickiewicza

Poznań, Pollando

La universitato Adam Mickewicz, unu el la plej grandaj en Pollando, funkciigas la Interlingvistikajn Studojn, la solan universitatan programon en la mondo dediĉitan al interlingvistiko kaj esperantologio, kun studentoj kaj prelegantoj el pli ol 20 landoj. La programo hejmas en la Lingvistika Instituto de la Fakultato de Modernaj Filologioj.

Retejo

Syddansk Universitet

Syddansk Universitet

Odense, Danio

La Instituto de lingvoj kaj komunikado (ISK) estas translingva instituto de la Universitato de Suda Danio (SDU). Kunlabore kun GrammarSoft ApS, la sekcio VISL de ISK ellaboras potencajn teknologiajn ilojn kaj materialojn, kiel lingvoanalizilojn, traduksistemojn kaj gramatikinstruajn ilojn, kaj ankaŭ ampleksajn komentitajn tekstarojn por multaj lingvoj.

Retejo

Ľudovít Štúr Institute of Linguistics

Jazykovedný ústav Ľudovíta Štúra

Bratislava, Slovakio

La sekcio de la Slovaka nacia tekstaro de la Instituto Ľ. Štúr pri lingvoscienco esploras ĉefe pri tekstara lingvoscienco. La sekcio koncentriĝas pri kreado de elektronikaj materialoj por la slovaka lingvo: paralelaj, skribaj, parolaj, historiaj kaj aliaj tekstaroj. SNK partoprenis en internaciaj projektoj kiel CESAR, slovake.eu, EuroMatrixPlus, NetWordS kaj pluraj aliaj.

Retejo

Društvo za evropsko zavest

Društvo za evropsko zavest

Maribor, Slovenio

La slovena asocio Društvo za evropsko zavest celas kreskigi kaj subteni eŭropan konscion kaj plifortigi senton de eŭropa identeco ĉe EU-civitanoj, harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj. DEZ kunlaboras kun aliaj eŭropaj organizoj pri projektoj, kiuj temas pri eŭropa civitaneco kaj identeco, kaj ankaŭ kun subtenado de lingva kaj kultura diverseco en Eŭropa Unio.

Retejo

Rusų kultūros centras

Rusų kultūros centras

Vilno, Litovio

RKC (Rusa kultura centro) estas publika organizaĵo fondita en 1988 por konservi nacian diversecon en Litovio kaj stimuli dialogon inter etnaj grupoj. Dum pli ol 20 jaroj, ĝi aktive partoprenis en diversaj kulturaj kaj edukaj projektoj. RKC organizis internaciajn eventojn, seminariojn kaj kreajn metiejojn ligitajn kun kultura diverseco.

Retejo

Visetas, UAB

Visetas, UAB

Kaunas, Litovio

Visetas estas kunigita komunika kaj publikrilata kompanio kun sperto en interkompania komunikado kaj disvastigo de senprofitaj projektoj kaj iniciatoj, kaj loke kaj internacie. Ĝi estas membro de TAAN Worldwide (Transworld Advertising Agency Network).

Retejo

“La plej bona teama laboro venas de homoj, kiuj laboras sendepende sed unusone por unu celo.”

James Cash Penney
Reiri supren