Fonetiko kaj fonologio

Fonetiko estas branĉo de lingvistiko, kiu studas la sonojn de homa parolo. Oni uzas la terminon ankaŭ por signolingvoj, kaj tiam temas pri gesta kaj vida kunmeto de signoj.

Fonetiko koncernas la fizikan produktadon, transdonon kaj perceptadon de sonoj. Fonologio (aŭ fonemiko), aliflanke, studas la strukturon de sonoj en la kadro de unuopaj lingvoj, kie la fonemo gravas. Fonemoj estas perceptaj unuoj kiuj estas la konstruelementoj de la (elparolataj aŭ elsignataj) vortoj de la lingvo.

Transskribo

Fonetika transskribo estas maniero de reprezentado de sonoj en homaj lingvoj, sendepende de ilia skribmaniero. La plej vaste konata sistemo estas la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA), plejparte bazita sur la latina alfabeto, kapabla transskribi trajtojn de parola lingvo kiel konsonantojn, vokalojn kaj supersegmentajn trajtojn. Ĝi estis projektita de la Internacia Fonetika Asocio kun la celo krei normon por reprezenti la sonojn de homa parolo. La IFA-n uzas vortaristoj, lernantoj kaj instruistoj de fremdaj lingvoj, lingvistoj, parolpatologistoj, kantistoj, aktoroj, aŭtoroj de konstruitaj lingvoj, kaj tradukistoj.

Oficiala tabelo de IPA en 2005 (permesilo CC-BY-SA)

Rilatoj inter fonoj (parolsonoj) kaj fonemoj

Fono (aŭ parolsono) estas la baza unuo de sono en homa parolo; fonemo estas la baza unuo de sono en specifaj lingvoj. Por unu specifa lingvo, fonemo estas abstrakta unuo, konsistanta el kelkaj malsamaj fonoj. Tio estas spegulata en variaj niveloj de transskribo. La celo de fonetika transskribo (normale inter rektaj krampoj) estas transskribi parolsonojn por kapti ekzaktan artikulacion, sed fonema transskribo (normale inter oblikvaj strekoj) transskribas la vortojn laŭ kategoriigado de la sonoj en la individua lingvo. La limoj inter fonetika kaj fonema transskribo ne estas ĉiam klaraj – strikta fonetika transskribo kaptas pli da varioj en sonoj, dum larĝa fonetika transskribo kaptas nur la plej gravajn trajtojn kaj similas al fonema transskribo.

Ekzemple, la esperanta vorto “lingvo” povas esti transskribita strikte kiel [lɪŋɡvɒ] se prononcita de anglalingvano, sed la prononco de ruslingvano povas esti [lʲi̝ˑŋɡvo]. Tie, [lʲ] signifas ke la sono estas palata, [i̝] estas prononcita pli supre kaj antaŭe en la buŝo rilate al la angla, [ˑ] signifas ke la antaŭa vokalo estas iomete pli longa, [ŋ] estas velaro (prononcita kun la langa dorso metita al la malantaŭa parto de la buŝo), kaj la angla [ɒ] estas unu ebleco kiel prononci (en brita prononco de vortoj kiel “lot”, “stop” ktp. – rimarku ke entute ne estas facile por anglalingvanoj prononci solan finvortan /o/-n, la ofta prononco [-əʊ] ne estus korekta esperantaĵo). Pli larĝa transskribo estus [liŋɡvo] kaj [lʲiŋɡvo] – ni neglektas la diferencon inter vokaloj kaj la plilongiĝo de akcentitaj silaboj en la rusa, kaj fonema transskribo estas /lingvo/ – ni neglektas la palataligon de [l] kaj la [ŋ] estas nur realigado de “normala” [n].