Rekte al la enhavo

Reguloj

Bonvenon ĉe lingvo.info! La aliro, respektive la uzo de la retpaĝo lingvo.info ("la retpaĝo", "la servo", "la ofertanto" okazas sub la kondiĉo, ke vi ("la uzanto") legis la sekvajn uzkondiĉojn, komprenis kaj akceptis ilin, sendepende de tio, ĉu vi ankaŭ registriĝis kiel membro ĉe lingvo.info aŭ ne. Pro tio bv. legi la sekvan tekston tre atente.

1. Ĝeneralaĵoj

  1. Vi povas uzi la tutan retejon sen registriĝo. Sed tiu retejo enhavas ludojn kaj kvizojn, kiuj povas postuli ensaluton en socian reton.
  2. Vi konsentas pri la publikigo de la profilinformoj proviztaj de socia reto (ekz. via uzantnomo, la lingva progreso, la retstatuso, la elektita lingvoversio, la registriĝodato, la dato de la lasta ensaluto kaj pliaj libervolaj informoj, inkluzive de via profilbildo). La retpoŝtadreso kaj la pasvorto ne estos videblaj de aliaj uzantoj.

2. Protekto de informoj

La ofertanto de la retpaĝo konscias, ke la protekto de la personaj informoj estas ege grava. Pro tio la retpaĝo strikte atentas la regulojn de la leĝoj pri protekto de datumoj. Detalojn pri la uzo kaj prilaboro de datumoj vi trovas en la Reguloj pri protekto de datumoj.

3. Devoj de la uzanto

  1. La retpaĝo povas esti uzata nur por leĝe permesitaj celoj.
  2. Blokado de la retpaĝfunkcioj, surskribo, ŝanĝo aŭ kopiado de la enhavo, de la programkodo kaj/aŭ de la datumoj de la retpaĝo, kaj la aŭtomata elpreno de enhavo, se ĝi ne estas necesa por la normala uzo de la servo de la retpaĝo, estas malpermesitaj.

4. Ŝanĝo de la oferto

La ofertanto havas la rajton, laŭ propra decido, ŝanĝi aŭ ne plu oferti la servon en iu ajn momento.

5. Transdono de rajtoj

  1. La ofertanto de la retpaĝo donas al vi, kiel uzanto, personigitan, tutmonde validan, ne transdoneblan kaj en-ekskluzivan rajton, uzi la servojn laŭ la priskribitaj uzkondiĉoj.
  2. Kiel uzanto vi donas al la retpaĝo, la tutmondan, ne ekskluzivan, senpagan, transdoneblan, tempe, enhave kaj loke nelimigitan rajton, uzi la de vi enmetitajn enhavojn en ĉiuj medioj, kiun uzas la ofertanto. La ofertanto de la retpaĝo speciale havas la rajton uzi tiujn enhavojn en ĉiuj medioj, publikigi, plimultigi, kopii kaj disvastigi ilin kaj adapti, ŝanĝi aŭ prilabori ilin.
  3. Kiel uzanto vi garantias, ke la de vi alŝutitaj enhavoj estas liberaj de rajtoj de aliaj kaj povas esti uzitaj kadre de 5.2. Vi garantias, ke vi havas ĉiujn rajtojn kaj permesojn, kiuj estas bezonataj, por garantii la transdonon de la rajtoj de la de vi alŝutitaj enhavoj.
  4. La rajtojn, kiujn vi transdonis al la retpaĝo kaj la antaŭe klarigitaj garanti- kaj kompenspostuloj ne ĉesas per la fino de la uzantrilato.

6. Rajto je posedo

Ĉiuj tekstoj, bildoj kaj aliaj en la retpaĝo publikigitaj enhavoj, krom la de la uzantoj enmetitaj enhavoj falas (se ne markita alimaniere) sub la kopirajto de lingvo.info kaj ne rajtas esti uzitaj de uzantoj aŭ aliuloj ekstere de la retpaĝo, enrete aŭ eksterrete.

7. Respondeco

  1. La ofertanto klopodas teni la funkciadon de la retpaĝo sendanĝera, senerara kaj sekura, tamen ĝi ne garantias, ke la retpaĝo en iu ajn momento estas sendanĝera, sekura kaj senerara. Krome ne estas garantio, ke ĝi ĉiam funkcias sen interrompoj, malfruoj aŭ eraretoj.
  2. La ofertanto ekskludas la respondecon por malgranda neglekto de devoj, se el ĝi ne rezultas damaĝoj de vivo, korpo aŭ sano aŭ se ne estas tuŝitaj postuloj el la leĝo pri produktrespondeco. Netuŝita de tio krome restas la respondeco pri lezo de devoj, kiuj nur ebligas la laŭordan realigon de la uzantrilato kaj je kies priatento la uzanto rajtas fidi. La samo validas por lezo de devoj fare de niaj agentoj.
  3. Laŭ la leĝaj reguloj la ofertanto de tiu retpaĝo, kiel servoofertanto ne estas devigata inspekti la transdonitajn kaj konservitajn informojn aŭ esplori cirkonstancojn, kiuj indikas kontraŭleĝan agadon. Ĝi tial ne transprenas la respondecon rilate al informoj aŭ enhavoj enmetitaj de la uzantoj, eldiroj de la uzantoj aŭ enhavoj sur ekstere ligitaj retpaĝoj.
  4. Kvankam ni zorge kontrolas la enhavon, la ofertanto de la retpaĝo ne transprenas la respondecon pri la enhavo de eksteraj ligiloj. Por la enhavo de ligitaj paĝoj nur respondecas ties funkciiganto.
  5. La ofertanto de la retpaĝo ne estas respondeca pri enhavo kaj ĝusteco de reklamanoncoj. Nur la aŭtoro de la reklamanonco respondecas sola pri la enhavo. La samo validas por la enhavo de la privarbata retpaĝo. Ĉe montro de reklamanonco en la retpaĝo, la ofertanto ne samtempe kunakordas kun eventuala kontraŭleĝa enhavo. Pro tio la respondeco pri ĝi nur estas ĉe la kliento, kiu mendis la reklamon.
  6. Kiel uzanto vi liberigas la ofertanton de la retpaĝo de ĉiuj postuloj, inkluzive de postuloj pro damaĝkompenso, kiuj aliaj uzantoj aŭ ceteraj aliuloj validigas kontraŭ la ofertanto pro lezo de rajtoj fare de vi, respektive kaŭze de la de vi kreitaj enhavoj. La uzanto, kiu publikigis la koncernajn enhavojn en la retpaĝo, transprenas ĉiujn kostojn, estigitajn de la ofertanto pro lezo de rajtoj de aliuloj, inkluzive de normalaj kostoj por jura defendo. Ĉiuj aldonaj rajtoj pro damaĝkompenso de la ofertanto restas netuŝitaj.

9. Finaj rimarkoj

  1. Por tiuj uzantkondiĉoj kaj ĉiuj kvereloj kun tiuj uzantkondiĉoj nur validas la leĝaro de la Federacia Respubliko Germanio. Liverloko kaj nura loko de respondeca juĝejo, se leĝe permesita, estas Berlino.
  2. Nur la germanlingva versio de la uzantkondiĉoj estas jure valida.
  3. La ofertanto de la retpaĝo rezervas al si la rajton, ŝanĝi tiujn uzantkondiĉojn en iu ajn momento, sen mencii kaŭzojn. La plej aktuala versio ĉiam estas trovebla ĉe https://lingvo.info/terms. Ni ne informos la uzantojn post ŝanĝo de la uzantkondiĉoj, sed la uzantoj mem havas la respondecon legi kaj esplori la aktualajn uzantkondiĉojn. Pluuzo de la retpaĝo post ŝanĝo de la uzantkondiĉoj signifas, ke la uzanto konsentas pri la ŝanĝoj kaj akceptas ilin.
  4. La ofertanto povas, informante la uzantojn per retpoŝto, transdoni la rajtojn kaj devojn el tiu uzantrilato, komplete aŭ parte al aliuloj.
  5. Informoj por kontaktigi la ofertanton aŭ la retpaĝadministranton troviĝas ĉe la kontaktopaĝo.

Lasta ĝisdatigo: 2014-septembro-01

Reiri supren