Rekte al la enhavo

Sveda

Svenska

Nombro da denaskaj parolantoj

9 milionoj

Oficiala lingvo en

Svedio, Finlando, EU, Nordia Konsilio

Diaspora lingvo en

Usono, Britio, Kanado, Estonio, Argentino, Brazilo

Alfabeto
29 (26 bazaj latinaj + å, ä, ö)
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
sv, swe
Lingva tipologio
modere fleksia , vortkunmetado , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, nordĝermana, orientskandinava
Nombro da dialektoj
6 ĉefaj dialektgrupoj: Nordlanda (Norrland), finlanda, svealanda, gotlanda, geatlanda/gaŭtlanda (Götaland), sudsveda (skania)

La plej longa vorto

la organizaĵoj de indiĝenaj popoloj

Kurioza vorto aŭ frazo

Ses bele kantantaj flegistinoj zorgis pri sepdek sep marmalsanaj maristoj sur la ŝipo “Ŝanhajo”.

Enkonduko

Ne ekzistas klaraj dialektlimoj inter la skandinavaj lingvoj kaj la diferencoj inter dana, sveda kaj Bokmål-norvega estas tiom malgrandaj, ke kun iom da praktiko kaj pacienco la lingvoj estas interkompreneblaj, ĉefe skribe. Tiel, en miksitaj grupoj skandinavoj simple parolas ĉiu sian propran lingvon prefere ol uzi tiun de alia aŭ komunan lingvafrankaon. Tiucele la sveda agas kiel ponto inter Finnlando kaj la aliaj skandinavaj lingvoj pro la oficiala statuso de malplimulto de tiu lingvo en Finnlando. Sed malgraŭ la historiaj kaj kulturaj ligoj la plej multaj finnlingvanoj hodiaŭ preferas la anglan ol la svedan eĉ por komuniki kun siaj nordlandaj najbaroj.

Historio

  • 1-a ĝis 7-a jarcento

    Pranorda lingvo
    (Malnova runa alfabeto)

  • 6-a jarcento

    Beowulf: gotaj militoj

  • 8-a ĝis 12-a jarcento

    (Okcidenta) malnovnordlanda lingvo
    (Nova runa alfabeto)

  • 829

    Sankta Ansgar: frua kristanigo

  • 13-a ĝis 15-a jarcento

    Malnova sveda lingvo
    (Latina alfabeto)

  • 1250

    Västgötalagen (leĝo)

  • 1397

    Unio de Kalmar

  • 1335

    Abolo de sklaveco kaj servuto

  • 1520

    Stokholma sangobano

  • 16-a ĝis 20-a jarcento
    Moderna sveda
    (Nusvenska)

  • 1526 - 1541

    Traduko de Biblio

  • 1618 - 1648

    30-jara milito

  • 1700 - 1721

    Granda norda milito

  • 1850 - 1910

    1 miliono elmigras al Usono

  • 1906 - 1917

    Ortografia reformo en 1906, Finnlando sendependiĝas en 1917

Skribosistemo kaj prononco

Depost iom radikala literumadreformo en 1906 la sveda skribsistemo estas sufiĉe fonetika, faciligante al infanoj legolernadon kaj malfaciligante al eksterlandanoj la rekonon de internaciaj vortoj kiel ekz. pjäs (france pièce, “broŝuro”). Krom la 26 ordinaraj latinaj literoj, la moderna sveda ankaŭ uzas tri tipe skandinavajn literojn: å (variaĵon de a) kaj la dupunktajn ä kaj ö.

  • a
  • å
  • ä
  • b
  • c
  • d
  • e
  • f
  • g
  • h
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • ö
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • u
  • v
  • w
  • x
  • y
  • z

La proto-nordia kaj norena lingvoj estis skribitaj per runoj (malnova kaj nova Futhark-alfabetoj, respektive).

Malnova runa alfabeto Nova runa alfabeto Latina litero IFA
f /f/
u /u(ː)/
þ /θ/, /ð/
a /a(ː)/
r /r/
k /k/
- g /ɡ/
- w /w/
ᚺ ᚻ h /h/
n /n/
i /i(ː)/
- j /j/
ï / æ /æː/
- p /p/
- z /z/
s /s/
t /t/
b /b/
- e /e(ː)/
m /m/
l /l/
ᛜ ᛝ - ŋ /ŋ/
- o /o(ː)/
- d /d/
- R /R/

Gramatiko

La sveda havas du gramatikajn genrojn, gean kaj neŭtran. Kiel la angla, ĝi perdis ĉiujn kazmarkilojn krom la genitiva S, kiun kelkaj nuntempe konsideras ne kiel kazon, sed kiel posed-markilon. La sveda ankaŭ ne markas personon aŭ nombron. Tamen restas fleksiaj formoj por genro (ĉe adjektivoj) kaj nombro (ĉe substantivoj kaj adjektivoj) kaj ekzistas enklitika artikolo komplikanta la situacion por substantivoj:

Nedifinita ununombro Difinita ununombro Nedifinita multenombro Difinita multenombro
Gea genro, -a flicka
knabino
flickan flickor flickorna
Gea genro, alia stol
seĝo
stolen stolar stolarna
växt
kreskaĵo
växten växter växterna
Neŭtra, finiĝas per vokalo äpple
pomo
äpplet äpplen äpplena
Neŭtra, kun konsonanto barn
infano
barnet barn barnen
Neregula man
viro
mannen män männen

La sveda markas nur 2 tempojn fleksie: as-tempo (-r) kaj is-tempo (-de/-te). Speciala supina formo (-it) uziĝas kun la helpverbo ha por krei perfektivan is-tempon indikantan aktualecon je la parolmomento: han har tagit det (li prenis ĝin). Os-tempon oni esprimas per la helpverbo ska plus infinitivo: han ska arbeta (li laboros).

La normala vortordo en la sveda estas subjekto-verbo-objekto. Ene de sintaksaj grupoj, malpeza materialo (artikoloj, determinantoj, adjektivoj, adverboj) lokiĝas maldekstre, peza materialo (subpropozicioj, participoj kaj prepoziciaj sintagmoj) lokiĝas dekstre.

Vortformado kaj leksikono

La sveda povas krei vortojn per kunmetado, ekz. regionutvecklingssekretariatet (la sekretario pri regiona evoluigo), do teorie la sveda vortprovizo estas senlima. La sveda eksportis malmultajn vortojn, ĉefe manĝeblaĵojn, kelkajn pli manĝeblajn (lingon(berry)), kelkajn malpli (surströmming), sed ankaŭ sciencajn terminojn kiel angström (anstromo, dekono de nanometro) aŭ tungsten (laŭlitere “peza ŝtono”). Gramatike interesa estas la substantiva afikso “-is”, uzata por krei novajn kulturajn vortojn el aliaj substantivaj radikoj: dagis (tago+is, infanĝardeno), kompis (amiko), godis (bona+is, dolĉaĵoj), postis (leterportisto), kändis (fama+is, famulo), kaj ĝia antonimo, doldis (kaŝita+is). En Esperanto, la sveda is-afikso do pli malpli kovras areon de sufiksoj -ul- (personoj), -aĵ- (tuŝeblaĵoj) kaj -ej- (lokoj).

Dialektoj

Krom lingvaj diferencoj, la svedaj dialektaj limoj ankaŭ markas la historion de Svedio kiel imperio kaj stabiliĝanta nacio-ŝtato. Tiel, la Finnland-sveda (inkl. Alando) kaj la (preskaŭ formortinta) estonia sveda lingvo estas postrestaĵoj de sveda setlado kaj administrado ĉirkaŭ la Balta Maro, dum la sudsveda estas parolata en antaŭe danaj teritorioj, kaj konservis danajn trajtojn (kiel ekz. konsonantŝovon de en-vorta p, t, k al b, d, g).

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren