Rekte al la enhavo

Litova

Lietuvių kalba

Nombro da denaskaj parolantoj

3,5–4 milionoj

Oficiala lingvo en

Litovio, Eŭropa Unio

Malplimulta lingvo en

Pollando, Usono

Diaspora lingvo en

Belorusio, Kaliningrada provinco, Usono, Britio, Brazilo, Argentino, Kanado, Germanio, Urugvajo, Svedio, Norvegio, Aŭstralio, Latvio kaj aliaj landoj

Alfabeto
32 literoj
Gramatikaj kazoj
7
Lingvokodo
lt, lit
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, baltoslava branĉo, balta grupo, orientbalta subgrupo
Nombro da dialektoj
du dialektoj: ĵemajtia kaj aŭkŝtajtia

La plej longa vorto

ni ne kolektadis sufiĉe da okzalo

Kurioza vorto aŭ frazo

6 anseroj kun 6 anseridoj

Interesaj faktoj

Eblas scii, ĉu virino estas edzino laŭ la formo de ŝia familia nomo, sed por viroj tio ne validas. Needzinaj virinoj havas familiajn nomojn kun la finaĵoj -aitė, -iūtė kaj -ytė kaj la nomoj de edziniĝintaj virinoj ĉiam finiĝas je -ienė. Nova finaĵo uzebla de ĉiuj virinoj, , plipopulariĝis en la lastaj jaroj, sed necesos tempo, ĝis ĝi iĝos vaste uzata. Nun ĝi estas uzata nur de edziniĝintaj virinoj, ĉefe famulinoj.

Interese, la litova ne havas fortajn fivortojn. Oni uzas ekzemple rupūžė (bufo). Kiam litovoj emas sakri, ili uzas rusajn aŭ anglajn fivortojn.

La litova estas tiel taŭga por dancado…

Tri virinoj unuafoje iris al Vilno, en Litovio. Reveninte hejmen, ili parolas pri sia sperto kun amiko:
— La litova estas tiel muzika, kiel danco…
— Kial?
— Ĉar ĉiufoje, kiam buso haltas, la veturantoj diras “Lipsi, lipsi, čia-čia-čia”…

“Lipsi, lipsi, čia-čia-čia” Tio ne estas dancnomoj, sed mallongigo de “ar Jūs lipsite čia?” (Ĉu vi eliras ĉi tie?) .

Historio

  • 10-a jarcento a.K.

    Baltaj lingvoj apartiĝas de la aliaj hindeŭropaj lingvoj.

  • 400–600

    Orientaj baltaj lingvoj apartiĝas de la okcidentbaltaj (aŭ simple baltaj lingvoj).

  • Ekde 800

    Malsamoj inter la litova kaj latva lingvoj komencas aperi.

  • Ekde la 13-a kaj 14-a jarcentoj

    La litova kaj latva lingvoj daŭre evoluas aparte.

La plej malnova konata teksto en la litova estis preĝo manskribita en ekzemplero de la libro "Tractatus sacerdotalis" en 1503.

Fonto: Wikimedia Commons

La litova estas unu el la du plu vivantaj baltaj lingvoj, kune kun la latva. Hodiaŭ, la litova estas la plej arkaika el ĉiuj vivantaj hindeŭropaj lingvoj. Oni pensas, ke inter la modernaj lingvoj, la litova estas la plej proksima al la prahindeŭropa lingvo.

“Ĉiu, kiu deziras aŭdi, kiel parolis prahindeŭropanoj, devus veni aŭskulti litovan kamparanon”, diris la fama franca lingvisto Antoine Meillet.

Kiam fakuloj pri hindeŭropa lingvoscienco klopodas rekonstrui la prahindeŭropan lingvon, ili trovas, ke la nuna litova estas tiel utila, kiel malnovaj lingvoj kiel la latina, greka aŭ sanskrita.

Paul Thieme, en 1958, komparis la litovan proverbon Dievas davė dantis; Dievas duos ir duonos kaj ĝian latinan tradukon Deus dedit dentes; Deus dabit et panem (“Dio donis dentojn, Dio donos ankaŭ panon”) kun tio, kion li nomas malnova formo de Sanskrito: Devas adadā t datas; Devas dā t (aŭ dadā t) api dhā nā s.

Sanskrito kaj la litova lingvo

Ĉar Sanskrito kaj la litova estas tre arkaikaj, estas multe da parencaj kaj similaj vortoj kun sama aŭ tre simila signifo. Ekzemple:

  • agnis (अग्निः) ‒ ugnis (fajro)
  • vajus (वायु :) ‒ vėjas (vento)
  • aśru (अश्रु :) ‒ ašara (larmo)
  • aśvā (अश्वा) ‒ ašvam (ĉevalino)
  • kūrmas (कूर्म :) ‒ kurmis (talpo)
  • ratha (रथ :) ‒ ratas (cirklo)
  • devas (देव :) ‒ Dievas (Dio)
  • navyas (नव्य :) ‒ naujas (nova)
  • madhu (मधु) ‒ medus (mielo)
  • vīra (वीर :) ‒ didvyris (heroo)
  • svapnas (स्वप्न :) ‒ sapnas (sonĝo)
  • sanas (सन :) ‒ senas (maljuna)
  • sravati (स्रवति ) ‒ srovena (fluas (ekz. rivero))
  • śvaśuras (श्वशुर :) ‒ šešuras (bopatro)
  • sūnus (सूनु :) ‒ sūnus (filo)

kaj multaj aliaj.

Aldone estas similaĵoj en morfologio: asmi, asi, asti (“mi estas, vi estas, ili estas”) sanskrite similas al la litova.

La lingva simileco ne devenas de proksima parenceco (la litova estas balto-slava lingvo, Sanskrito estas hind-arja), sed de tio, ke ambaŭ lingvoj konservis multajn prahindeŭropajn elementojn. Sanskrito, kiel religia lingvo, ne ŝanĝiĝis post sia kreiĝo, kaj ankaŭ la litova relative malmulte ŝanĝiĝis en historiaj kaj kulturaj kuntekstoj.

Vortformado kaj leksikono

La litova konservis tre malnovan vortoprovizon. Tio igas ĝin senpreza trezoro. La Ŝtata komisiono pri la litova lingvo interalie gardas la lingvon, por ke ĝi ne superŝutiĝu per fremdaj vortoj. Se eblas, oni provas krei novajn vortojn anstataŭ prunti ilin. Sed la kreskanta influo de la angla estas videbla.

La litova havas multe da diminutivaj sufiksoj, do estas multe da esprimpovaj kaj karesaj vortformoj:

  • namas
    domo
  • namelis, namukas, nameliukas, namelėlis, namužėlis, namučiukas
    dometo
  • vaikas
    infano
  • vaikelis, vaikiukas, vaikeliukas, vaikelėlis, vaikužėlis, vaikučiukas
    dolĉa bebo

Gramatiko

La litova havas nur du nombrojn (ununombron kaj multenombron) kaj du genrojn (viran kaj inan).

La litova havas kvar tempojn (pasintan, adan pasintan, nunan kaj estontan) kaj tri konjugaciojn.

La ada pasinta tempo esprimas daŭran agon en la pasinteco: imdavau ir skaitydavau (mi decidadis kaj legadis (ne nur unufoje)).

Infinitivo
imti (preni), mylėti (ami), skaityti (legi)
Pasinta tempo
Ununombro
1-a persono aš ėmiau, mylėjau, skaičiau
2-a persono tu ėmei, mylėjai, skaitei
3-a persono jis/ji ėmė, mylėjo, skaitė
Plurnombro
1-a persono mes ėmėme, mylėjome, skaitėme
2-a persono jūs ėmėte, mylėjote, skaitėte
3-a persono jie/jos ėmė, mylėjo, skaitė
Ripeta pasinteco
Ununombro
1-a persono aš imdavau, mylėdavau, skaitydavau
2-a persono tu imdavai, mylėdavai, skaitydavai
3-a persono jis/ji imdavo, mylėdavo, skaitydavo
Plurnombro
1-a persono mes imdavome, mylėdavome, skaitydavome
2-a persono jūs imdavote, mylėdavote, skaitydavote
3-a persono jie/jos imdavo, mylėdavo, skaitydavo
Nuntempo
Ununombro
1-a persono aš imu, myliu, skaitau
2-a persono tu imi, myli, skaitai
3-a persono jis/ji ima, myli, skaito
Plurnombro
1-a persono mes imame, mylime, skaitome
2-a persono jūs imate, mylite, skaitote
3-a persono jie/jos ima, myli, skaito
Estonta tempo
Ununombro
1-a persono aš imsiu, mylėsiu, skaitysiu
2-a persono tu imsi, mylėsi, skaitysi
3-a persono jis/ji ims, mylės, skaitys
Plurnombro
1-a persono mes imsime, mylėsime, skaitysime
2-a persono jūs imsite, mylėsite, skaitysite
3-a persono jie/jos ims, mylės, skaitys

Estas 7 kazoj (nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumenta, lokativo, vokativo), kvin deklinacioj por substantivoj kaj tri por adjektivoj.

Adjektivo en la litova lingvo povas havi ĝis 147 formoj: 2 genroj × 6 kazoj × 2 nombroj × 2 formoj × 3 kompargradoj + 3 sengenraj formoj.

Pronomaj formoj de adjektivoj estas speciala trajto de la litova. La pronoma formo de adjektivo signifas, ke la eco estas aparta kaj samtempe emfazas ĝin: gražus - gražusis (bela - tiu bela). Pronomaj formoj de adjektivoj estas nekonataj angle, germane kaj france kaj en multaj aliaj lingvoj.

Skribosistemo kaj prononco

Estas 32 literoj en la moderna litova alfabeto:

  • a
  • ą
  • b
  • c
  • č
  • d
  • e
  • ę
  • ė
  • f
  • g
  • h
  • i
  • į
  • y
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • p
  • r
  • s
  • š
  • t
  • u
  • ų
  • ū
  • v
  • z
  • ž

La literoj ą, į, ų iam estis uzataj por reprezenti nazajn vokalojn. Ne estas nazaj vokaloj en la moderna literatura litova, sed la literoj konserviĝis por reprezenti longajn sonojn /aː/, /iː/, /uː/.

Konsonantoj en la litova (krom j) kreas malmolajn kaj molajn parojn. Ili povas esti ankaŭ voĉaj aŭ senvoĉaj.

La fonemo /x/ skribiĝas per du literoj: ch.

La litova havas (longajn kaj mallongajn) vokalojn kaj (molajn kaj malmolajn) konsonantojn, sed ankaŭ diftongojn (uo, ai, ei, ie) kaj diftongajn kombinojn (vokalo kaj sonanto: al, am, an, ar, el, em, en, er, il, im, in, ir, ul, um, un, ur, ol, om, on, or).

  • [eu] Europa
    Eŭropo
  • [oi] boikotas
    bojkoto
  • [ou] klounas
    klaŭno
  • [ol] kolba
    (laboratoria) balono
  • [om] pompa
    pumpilo
  • [on] monteris
    mekanikisto
  • [or] korta
    ludkarto

Dialektoj

Ĵemajtia dialekto

  • Okcidenta ĵemajtia
    • Vakarų žemaičių patarmė
  • Norda ĵemajtia
    • Kretingiškių šnekta
    • Telšiškių šnekta
  • Suda ĵemajtia
    • Varniškių šnekta
    • Raseiniškių šnekta

Aŭkŝtajtia dialekto

  • Okcidenta aŭkŝtajtia
    • Šiauliškių šnekta
    • Kauniškių šnekta
    • Klaipėdos krašto šnekta
  • Orienta aŭkŝtajtia
    • Panevėžiškių šnekta
    • Širvintiškių šnekta
    • Anykštėnų šnekta
    • Kupiškėnų šnekta
    • Uteniškių šnekta
    • Vilniškių šnekta
  • Suda aŭkŝtajtia
    • Pietų aukštaičių arba dzūkų patarmė

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Langrompiloj

Reiri supren