Devenas de la homa naturo la provo plibonigi aferojn, kun bona aŭ malbona rezulto. Tio okazas en la politika, teknika, eĉ biologia niveloj, kaŭzante kaj belecon kaj katastrofon. Unu el preferataj manipulterenoj de “homo politicus” estas lingvo. La lingvo havigas malsamajn fenestrojn al realeco kaj estas esenca manifestilo de socia identeco. Ĝi estas potenca ilo kaj ilo de potenco. Tial politikistoj, lingvistoj, filozofoj kaj verkistoj ĉiam provis dikti lingvoŝanĝojn anstataŭ lasi ĝin funkcii libere, provis subpremi iun lingvon kaj antaŭenigi alian, reguligi la literumon aŭ enkonduki novajn eŭfemajn terminojn por negativaj konceptoj. Kun la ekesto de naciaj ŝtatoj en Eŭropo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la naciaj lingvoj estis favorataj koste de minoritataj lingvoj kaj kelkfoje okazis ilia purigo de fremdaj vortoj.

Tiel la hungara anstataŭigis germanajn kaj latinajn vortojn per indiĝenaj, la Académie Française (Franca Akademio) batalas por minimumigi la nombron da anglaj pruntvortoj (ne kun granda rezulto), kaj dum longa tempo Islando devigis enmigrintojn ŝanĝi siajn nomojn al ĝermane derivebla formo pro la islanda sistemo de patronomoj. Evidente, literaturo (aŭ ĝia manko) multe influas la sorton de lingvo, kaj vigla literaturo povas helpi difini, ŝanĝi aŭ stabiligi lingvon, kiel montras la ekzemplo de la 19-jarcenta slovaka, kiam tri versioj de literatura lingvo konkurencis survoje al nacieco, kaj el unu el ili fine naskiĝis la moderna slovaka lingvo.

Kaj ne temas nur pri vortoj, signifoj kaj senfinaj reformoj de la germana ortografio: eĉ lingvoj kiel tutoj estas tereno de planado, ofte kun politikaj aŭ ideologiaj motivoj. Tiel la moderna hebrea estis konstruita el la malnova literatura lingvo kune kun la juda ŝtato, prefere ol lasi ekzemple la jidan lingvon disvastiĝi, kaj la planado de la novnorvega (nynorsk) estis ĉefa ilo por la norvega sendependeco de Danio, kreante novan lingvan normon el provincaj dialektoj prefere ol lasi la danigitan lingvon en la ĉefurbo Christiania (Oslo) regi.

Speciala kazo de lingvoplanado kaj -kreado estas interkultura komunikado (interlingvistiko). Kvankam piĝinoj kaj kreolaj lingvoj ekestis mem dum post-kolumbaj eŭropaj komercado, sklavigado kaj setlado, kelkaj lingvoj estis speciale normigitaj, simpligitaj aŭ kreitaj por utili al interkultura komunikado. Ekzemploj de normigo de tiaj helplingvoj estas la moderna svahila en orienta Afriko kaj la Lingua Geral de la Jezuitoj en kolonia Brazilo, kiu estis konstruita el la indiĝena tupia kaj vaste uzata en miksitaj familioj kaj por komerco en Amazonio. Planita simpligo estas videbla en projektoj kiel Basic English (baza angla), Interlingua (Interlingvao) aŭ Latino sine flexione (senfleksia Latino), kaj profesiaj ĵargonoj estas ofte gramatike simpligitaj sed riĉaj je terminoj (ekzemple la aviada angla). Kompletaj lingvoj kreitaj surbaze de homaj lingvoj estas nomataj aposterioraj lingvoj, dum lingvoj konstruitaj surbaze de filozofiaj sistemoj, logiko, simboloj, tonoj, ktp. estas nomataj aprioraj. La samaj perfortaj jarcentoj, kiuj suferis sub la vipo de naciisma lingvoplanado kaj kultura subpremo de malplimultoj, ankaŭ vidis aperon de kontraŭmovado celanta kreadon de kulture inkluzivaj aposterioraj lingvoj kun humanisma idealo. La plej sukcesa el tiuj projektoj, Esperanto, estis lanĉita en 1887 kaj prenas vortojn kaj sonsistemon el ekzistantaj lingvoj, ĉefe latinidaj, uzante komplete regulan gramatikon kaj vortproviz-pligrandigan afiksosistemon. Malgraŭ sia reguleco kaj celo al transkultura komunikado, Esperanto evoluis al normala lingvo en tiu senco, ke ĝi havas denaskulojn kaj poetojn, kaj ekhavas novajn vortojn kiel ajna lingvo, per pruntado aŭ kreema lingvouzo de la parolantaro, malgrandigante la influon de plua lingvoplanado, kun akademio tiel senpova, kiel la Franca Akademio. Tiusence, Esperanto estas hodiaŭ lingvo malpli planata ol ekzemple la novnorvega, kiu postulas konstantan purigadon por konservi sian identecon.

Ekzistas nur malmultaj konataj ekzemploj de reale sendependaj aprioraj lingvoj, sed kelkaj el tiuj estas elstaraj ekzemploj de tio, kiel homa menso povas esti elpensema, ludema kaj kreema. Solresolo, ekzemple, estas bazita sur muziknotaj silaboj kaj povus esti kantata, fajfata aŭ reprezentata per koloroj aŭ fingrosignoj. Male al la fajfa lingvo de la kanariaj ŝafistoj, Solresolo havas konscie planitan vortoprovizon.

Homoj elpensas lingvojn ankaŭ por specifaj celoj, ekzemple sekreteco kaj ne interkompreno. Plej multaj el tiaj lingvoj estas koditaj versioj de ekzistantaj lingvoj, kiel la “ŝtelista lingvo” de Astrid Lindgren, sed ili ankaŭ povas esti aprioraj, kiel la mistika Lingua Ignota de Hildegard von Bingen, kiu uzis latinan gramatikon kun elpensitaj vortoj kaj literoj. Kelkaj artistoj multe penis riĉigi sian artan universon per tiel nomataj artlingvoj; famaj ekzemploj estas la elfaj lingvoj de Tolkien, la ekstertera klingona de la universo de Star Trek, aŭ lastatempe la “filmaj lingvoj” kiel Na’vi (Avatar) kaj Dothraki (Game of Thrones). Kvankam ĉiuj tiuj lingvoj aspektas kaj funkcias kiel kutimaj lingvoj, ekzistas ankaŭ lingvoj kreitaj nur laŭ pure filozofiaj aŭ logikaj principoj kun la celo amplekse kategoriigi konceptojn. Ekzemploj estas la filozofia sistemo de Leibnitz en la 17-a jarcento aŭ la modernaj logikaj lingvoj Loglano kaj Loĵbano.

Fine, la bunta kampo de lingvoplanado enhavas terminologion, kie sciencistoj kiel kemiistoj, biologoj, geologoj aŭ sociologoj strebas senigi la vortojn je ĉiutaga miskompreneblo kaj signifoŝanĝo, kaj difini iliajn signifojn klare kaj daŭre. En kelkaj kampoj, al terminologio aldoniĝas ia scienca aŭ profesia gramatiko. Tre regula ekzemplo de tio estas la kunmetado de kemiaj terminoj (vidu la “plej longan vorton” en multaj lingvoj), dum pli natureca ekzemplo estas medicina Latino, kiu ebligas kaj normigas longajn esprimojn aŭ eĉ plenajn frazojn. Inspiritaj de tiaj terminologiaj laboroj kaj de la enciklopedia movado en la 19-a jarcento, lingvistoj ankaŭ provis krei lingvajn ontologiojn kaj tiel nomatajn vortretojn, kiuj ne difinas terminojn, sed strebas klasifiki kaj interligi vortojn (ekz. WordNet).