Etimologio estas studado de historio de vortoj, ilia deveno kaj ŝanĝiĝo de iliaj formoj kaj signifoj. Por lingvoj, kiuj havas longan skriban historion, etimologiistoj uzas tekstojn por kompreni, kiel vortoj estis uzataj en pli fruaj epokoj kaj kiam ili eniris lingvon. Etimologiistoj uzas ankaŭ komparan lingvosciencon por rekonstrui informojn pri lingvoj, kiam neniu rekta informo ekzistas.

De kie venas novaj vortoj?

Novaj vortoj aperas en lingvoj per tri bazaj meĥanismoj: pruntado, vortfarado kaj sonsimboleco.

Pruntado

Pruntado signifas, ke vortoj estas prenataj de aliaj lingvoj. Tiel pruntitajn vortojn oni nomas pruntvortoj. Temas pri oftega fenomeno: pli ol duono el ĉiuj anglaj vortoj estis pruntitaj de la franca kaj latina, kaj ĉindevenaj pruntvortoj estas grandaj partoj de japana, korea kaj vjetnama vortoprovizoj.

Pruntvortoj estas kutime adaptataj al la fonologio kaj ortografio de la pruntanta lingvo. Tial angladevenaj vortoj en la japana lingvo estas ofte apenaŭ rekoneblaj. Ekzemple, バレーボール (borēboru) devenas de la angla volleyball kaj signifas “retpilkado”, sed v kaj l estis anstataŭitaj de b kaj r ĉar tiuj sonoj ne ekzistas en la japana, kaj vokalo estis aldonita fine ĉar japanaj vortoj ne povas finiĝi per konsonanto krom N. Tiuj ŝanĝoj ne estas intencaj: borēboru nature okazas, kiam japanlingvano provas diri volleyball laŭ la elparolreguloj de sia lingvo.

Pruntvorto povas havi alian sencon ol en la origina lingvo: la rusa vorto портфель portfel′ (“teko”) devenas de la franca portefeuille, kiu signifas “monujo”. Ŝajn-anglismoj estas oftaj en multaj lingvoj:Handy signifas “poŝtelefono” en la germana lingvo, kio apenaŭ havas rilaton kun la angla senco de "handy" (“oportuna; ĉemane”).

Vortoj povas esti repruntitaj, alivorte vorto iras tien kaj reen inter lingvoj. Ekzemple, la franca vorto cinéma "kino" estis pruntita de la greka κίνημα kínima, kiu signifas “movo”; la greka poste repruntis la vorton de la franca, literumante ĝin σινεμά sinemá.

Vortfarado

Lingvoj havas multajn manierojn krei vortojn. Unu el ili estas derivado, kreado de nova vorto surbaze de ekzistanta vorto; alia maniero estas kunmetitaj vortoj, kiuj estas farataj apudmetante vortojn.

Aliaj metodoj estas akronimoj (“radaro” de la angla "radio detection and ranging" — “malkovro kaj distancomezurado pere de radiaj ondoj”, tranĉado (“radio” de “radiofonio”) kaj kofrovortoj (oftaj en la angla: "brunch" = “matentagmanĝo” = "breakfast" = “matenmanĝo” + "lunch" = “tagmanĝo”).

Legu pli pri vortfarado en Morfologio.

Sonsimboleco

Kelkaj vortoj kiel “klako” estas ekzemploj de sonimitoj.

Kiel vortoj evoluas?

Ĉio pri lingvoj evoluas: elparolo, gramatiko kaj vortoj. Novaj vortoj aperas, malnovaj malaperas kaj ekzistantaj vortoj ŝanĝiĝas.

Koni la historion de vortoj estas relative facile, kiam ekzistas malnovaj skribaj dokumentoj, sed se ne, la kompara metodo ebligas al lingvistoj rekonstrui malnovajn lingvojn komparante ties idojn. Unu el la ĉefaj trajtoj de lingva evoluo estas regulaj sonŝanĝiĝoj: ŝanĝiĝoj en elparolo ne okazas en hazardaj vortoj, sed en la tuta lingvo. Ekzemple, la pralingvo de la nunaj slavaj lingvoj havis G-sonon. Ĝi konserviĝis en plej multaj lingvoj, sed en kelkaj, interalie la ĉeĥa kaj la slovaka, ĝi iom post iom ŝanĝiĝis al H: la vorto por “monto” estas gora ruse kaj slovene, sed hora ĉeĥe kaj slovake. Sonŝanĝiĝoj ne ĉiam estas tiel simplaj, ĉar kelkfoje sonoj ŝanĝiĝas nur en iuj kuntekstoj (fine de vorto, antaŭ vokalo, ktp.), sed tio estas la ĝenerala principo, kiun uzas lingvistoj por kompari lingvojn kaj rekonstrui pralingvojn.

Jarmiloj da evoluo povas ŝanĝi vortojn tiel, ke ili iĝas nerekoneblaj: la prahindeŭropa vorto *ḱm̥tóm (lingvistoj uzas la simbolon * por indiki, ke vorto estas rekonstruita kaj neniam estis trovita en teksto), kiu signifas “cent”, transformiĝis al vortoj tiel diversaj, kiel šimtas litove, sto en slavaj lingvoj, cent france, صد sad perse kaj εκατό ekató greke.

Rekonstruadon de lingvoj igas pli malfacilaj pruntvortoj kaj tio, ke la signifo de vortoj ŝanĝiĝas: en la angla, "decimate" nun signifas “amase detrui”, sed origine signifis “mortigi dekonon”, kaj la franca vorto travail (“laboro”) devenas de la latina tripalium (ia torturilo).