Rekte al la enhavo

Privateco

Bonvenon ĉe lingvo.info kaj elkoran dankon pro uzado de nia retpaĝo! Por ni tre gravas protekto de viaj personaj informoj. Tial ni volas informi vin ĉi tie pri la kolektado, pritraktado kaj uzado de personrilataj informoj rilate al la uzo de nia paĝo.

Viajn personajn informojn ni traktas konfidence, atentante pri la validaj datumprotektaj reguloj de la Germana federacia leĝo pri datumprotektado (BDSG). Ni nek publikigas ilin, nek donas tiujn al aliuloj.

Ni atentigas, ke ĉe la datumtrafiko en la interreto (ekz. ĉe la komunikado per retpoŝto) ekzistas sekurectruoj. Pro tio ne eblas protekti la datumojn centprocente kontraŭ aliuloj.

La kontaktinformoj, kiuj estas publikigitaj kadre de la kolofona devo ne rajtas esti uzitaj de aliuloj por sendi nepetitajn informmaterialojn aŭ propagandon. Kaze de nepetita sendo de propagando, ni rezervas al ni la rajton je juraj paŝoj.

1. Informoj kolektitaj de ni

1.1. Personrilataj datumoj

Bei Ihrem Besuch auf der Website werden keine personenbezogenen Daten von Ihnen gespeichert.

1.2. Protokolinformoj

Ĉe vizito de nia retpaĝo aŭ ekuzo de iu dosiero, nia retservilo kolektas protokolinformojn (ekz. retumilo, dato kaj tempo de la uzo). Ne temas pri personrilataj informoj. Tio signifas, ke ni ne havos la eblecon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

Ĉiujn informojn ni nur uzos pro statistikaj kaŭzoj kaj por rimarki erarajn ligilojn aŭ programerarojn. Ne okazos pludono de la informoj al aliuloj. Ni ne ligos tiujn informojn kun aliaj informoj. Krome ni regule forigos la informojn ene de unu semajno post la statistika prilaboro.

1.3. Kuketoj

Kuketoj estas dosieretoj, kiujn instalas la retpaĝo pere de la retumilo en la komputilo de uzanto. kun la celo doni al la servilo la informojn de la uzanto je pli posta momento.

Nia retpaĝo uzas du diversajn specojn da kuketoj:

  • Provizorajn kuketojn: por faciligi la krozadon en la retpaĝo sesio-kuketoj estas uzataj. Tiuj kuketoj konservas hazarde kreitan identigan numeron, tiel nomatan sesio-ID. Provizoraj kuketoj aŭtomate kadukiĝas post la fino de la sesio.
  • Daŭraj kuketoj: ili ebligas konservi en via komputilo preferojn, ekzemple lingvan elekton. Tiaj kuketoj kadukiĝas aŭtomate post 30 tagoj.

Ambaŭ provizoraj kaj daŭraj kuketoj estas uzataj por simpligi uzon de la retejo por vi. Vi povas malŝalti la uzon de kuketoj aŭ por nia retpaĝo aŭ ĝenerale por ĉiuj retpaĝoj. Tion vi povas fari ĉe la agordoj de via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helppaĝoj de la diversaj kroziloj. Ĉe malaktivigo de kuketoj vi tamen ne plu povas uzi kelkajn funkciojn, kiel ekz. la aŭtomatan ensalutadon en retejoj.

2. Uzo de sociaj retejoj

2.1. Deklaro pri privateco por la uzantoj de Facebook

En tiu retpaĝo estas integritaj kromprogramoj de la socia retejo Facebook (1601 South California Avenue, Palo Alto, CA 94304, USA), kiun vi rekonas en la retpaĝo pere de la Facebook-logoo aŭ la butono "Mi ŝatas", aŭ "Plaĉas al mi". Superrigardon de ĉiuj Facebook-kromprogramoj vi trovas ĉe la sekva Facebook-paĝo: http://developers.facebook.com/docs/plugins/.

Dum la vizito de la retpaĝo pere de kromprogramo via krozilo estas rekte konektita kun la Facebook-servilo. Tiel Facebook ricevas la informon, ke vi vizitis nian paĝon pere de via IP-numero. Se vi en tiu kazo estas ensalutinta ĉe Facebook kaj klakas al "Mi ŝatas" aŭ la "Dividi"-butonon de de Facebook vi ligas la enhavon de nia paĝo al via Facebook-profilo, tiel Facebook povas ligi la viziton de nia paĝo kun via uzantkonto. Ni atentigas, ke ni ne konas la enhavon de interŝanĝataj datenoj kaj ĝian uzon fare de Facebook. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la Deklaro pri privateco de Facebook: http://www.facebook.com/about/privacy/.

Se vi ne deziras, ke Facebook ligas la viziton de niaj paĝoj al via Facebook-uzantkonto, bv. elsaluti antaŭe el via Facebook-uzantkonto.

2.2. Deklaro pri privateco por la uzantoj de Twitter

En tiu retpaĝo estas integritaj kromprogramoj de la servo Twitter, kiun ofertas Twitter Inc. (1355 Market St, Suite 900, San Francisco, CA 94103, USA). Uzante Twitter kaj speciale ties funkcion "Re-Tweet" oni ligas la retpaĝon kun via Twitter-konto. Tiun ligon oni ankaŭ konigas al aliaj uzantoj. Tiel ankaŭ datenoj estas transdonitaj al Twitter. Ni atentigas, ke ni ne konas la enhavon de la transdonitaj datenoj kaj ĝian uzon fare de Twitter. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la Deklaro pri privateco de Twitter: https://twitter.com/privacy.

Ĉe Twitter vi povas ŝanĝi la privatecagordojn ĉe http://twitter.com/account/settings.

2.3. Deklaro pri privateco por la uzantoj de Google +

Uzante la Google +1 butonon, vi povas publikigi informon tutmonde. Pere de la Google +1-butono, vi kaj aliaj uzantoj ricevos personigitajn enhavojn de Google aŭ partneroj de Google. Google konservas kaj la informojn, kiujn vi donis por enhavo +1 kaj la informojn pri la paĝo, kiun vi rigardis ĉe la klako sur +1. Viaj +1 povas esti montritaj en Google-servoj, kiel ekzemple serĉrezultoj, en via Google-profilo, sur aliaj lokoj en retpaĝoj aŭ reklamoj en la interreto kune kun via profilnomo kaj via foto. Google konservas la informojn pri viaj +1-aktivaĵoj, por plibonigi la Google-servojn por vi aŭ por aliaj. Por uzi la +1-butonnon, vi bezonas tutmonde videblan, publikan Google-profilon, kiu devas enhavi minimume la de vi elektitan profilnomon. Tiu nomo estas uzata en ĉiuj Google-servoj. En kelkaj kazoj tiu nomo ankaŭ povas anstataŭigi alian nomon, kiun vi uzis ĉe la divido de enhavoj pere de via Google-konto. La identeco de via Google-profilo povas esti montrita al uzantoj, kiuj konas vian retpoŝtadreson aŭ kiuj havas aliajn identigajn informojn pri vi.

Apud la supre klarigitaj uzceloj la de vi donitaj informoj povas esti uzitaj laŭ la validaj Google-kondiĉoj pri privateco. Google eble publikigas resumitajn statistikojn pri la +1-aktivaĵoj de la uzantoj kaj pludonas ilin al uzantoj kaj partneroj, kiel ekzemple reklamistoj, publikigistoj kaj ligitaj retpaĝoj.

3. Informoj pri kaj forigo de datumoj

3.1. Informoj pri konservitaj datumoj

Kiel uzanto de la retpaĝo vi havas la rajton senkoste peti informojn pri la personaj informoj, kiujn ni konservis pri vi. En tiu kazo bv. sendi retpoŝtan mesaĝon al info@lingvo.info.

3.2. Forigo de datumoj

Por forigi viajn uzantinformojn, ni bezonas de vi la sekvajn informojn por havi la eblecon identigi vin: uzantnomon, personan kaj familian nomojn, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton. Bv. sendi al ni retpoŝtmesaĝon al la sekva retpoŝtadreso: info@lingvo.info. En la kazo, ke ni ne rajtas forigi la informojn pro leĝaj, kontraktaj, komercaj aŭ impostaj konservodevoj, ni anstataŭ la forigo de la infomoj, baros ilin.

4. Ŝanĝoj

Povas esti, ke la deklaro pri privateco kelkfoje ŝanĝiĝos, sed en tiu kazo viaj rajtoj, kiujn ni garantias en ĝi ne estos limigitaj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni publikigos en ĉi tiu paĝo.

5. Aŭtoritato de la germana versio

Ni atentigas, ke kaze de duboj validas la germanlingva versio de la deklaro pri privateco.

6. Kontakto

Por ni ege gravas la fido de niaj uzantoj. Pro tio lingvo.info ĉiam respondos demandojn rilate al la prilaboro de viaj personrilataj informoj. Se vi havas demandojn, kiujn ne respondi tiu deklaro pri privateco aŭ se vi volus havi pliajn informojn pri iuj punktoj, bv. turni vin al la sekva kontaktadreso: info@lingvo.info.

Lasta ĝisdatigo: 2018-majo-25

Reiri supren