Homo estas socia estaĵo denaske. Li estas ligita al aliaj homoj per neracia rilato kiun plej ĝenerale oni nomas „amo“. Grupo estas minimume 2 personoj. Unua grupo al kiu homo apartenas ekde sia naskiĝo estas li (bebo) kaj lia/ŝia patrino. Poste ni apartenas al ĉiam pli da etaj kaj poste pli vastaj grupoj.

Lingvon difinis strukturisme F. de Saussure kiel sistemon de signoj uzataj por komunikado. La signoj estas arbitraj (bazitaj je konvencioj) kaj la lingvo estas socia fenomeno. Lingvo havas du bazajn celojn: tiun de komunikado kaj kiel grupidenteca signo. Komunikajn kaj lingvistikajn aspektojn ni traktas en ĉiuj aliaj ĉapitroj. Ĉi tie ni diru ion pri lingvo kiel socia identigilo.

La ĉefa postulo de grupo estas havi manieron distingi siajn membrojn de ne-siaj. Lingvon grupanoj lernas ene de sia grupo kaj nur grupapartenantoj ĝin tre bone kapablas uzi. Pro tio la lingvo estas la esenca rimedo per kiu homoj povas distingi ĉu iu nekonato apartenas al „sia“ grupo aŭ ne kaj plej ofte ankaŭ al kiu alia grupo tiu aliulo apartenas.

Lingvojn eblas dividi je homaj kaj aliaj (bestaj, maŝinaj…) lingvoj. Homaj lingvoj estas tiuj kiujn uzas homoj en reciproka komunikado. Ili ĉiuj estas samtempe kaj artefaritaj kaj naturaj. Artefaritaj ĉar ĉiuj homaj lingvoj uzas arbitrajn signojn – vortojn kaj ĉar ilin konstruis homoj. Naturaj ili estas pro profunda gramatika strukturo. Ke ĝi estas natura kaj komuna al ĉiuj homoj pruvas la fakto ke ĉiun homan lingvon kapablas ellerni kiu ajn homo.

Lingvoj kiel Esperanto kaj multaj piĝinoj kaj kreolaj lingvoj estas same normalaj homaj lingvoj kiel etnaj lingvoj kaj multaj dialektoj kaj ĉiuspecaj lingvaĵoj. La baza kondiĉo ke iu lingva sistemo estu homa lingvo estas ke ĝi posedas homgrupon kiu ĝin uzas.

Ekde kiam homoj kreis skribon kaj ŝtatojn la ŝtatoj establis ŝtatajn lingvojn kiuj diferenciĝas de aliaj popolaj spontaneaj lingvoj per tio ke ili estas normigitaj. Normaj lingvoj estas reguligitaj per ortografioj, prononcmodeloj, gramatiko kaj vortaroj kaj ili estas skribataj. Tial iliaj ŝanĝiĝoj estas pli malrapidaj ol ĉe spontaneaj lingvoj.

Ĉiu homo apartenas samtempe al multaj grupoj (al sia familio, urbo, regiono, nacio, religio, filozofio, amikaj grupoj ktp). Kaj ĉiu grupo evoluigas almenaŭ iom diferencetan variaĵon de lingvo laŭ kio la membroj estas identigataj kaj diferencigataj de aliaj grupoj. Tial ĉiu parolas praktike multajn lingvojn eĉ ne konsciante pri ili. La homoj estas laŭnature multlingvaj.

Ĉiu lingvo tendencas ankaŭ al uzateco pli vasta ol tiu ene de la propra grupo kaj ĉiu iĝas almenaŭ malmulte uzata de iuj najbaroj por ebligi komunikadon kun aliaj grupoj. Tiusence daŭre iuj lingvoj kreskas pro ĝenerala konkerforto de ties parolantoj (forto de iu nacia ekonomio, ties armea forto) kaj forto de iliaj kulturoj (sub nocio kulturo oni komprenu ĉiujn spiritajn produktojn de iu grupo, kio inkluzivas arton, edukadon, ideologion, religion, politikon…) kaj iĝas pli aŭ malpli vaste uzataj internaciaj lingvoj.

Kaj la plej fortaj lingvoj tendencas al la plej vasta internacia uzo. Tial ekzistas ankaŭ pluraj internaciaj lingvoj. Malgraŭ la nuna ŝajna superrega pozicio de la angla, tamen ĝi ne atingis multegajn homojn en la mondo. Plu regas en eksa regiono de Sovetio la rusa, en tuta Latinameriko la hispana (krom Brazilo), en iamaj francaj kolonioj, la franca, en vasta regiono ĉirkaŭ Ĉinio la ĉina kaj inter dise loĝantaj homoj sen aparta loĝteritorio estas uzataj diasporaj internaciaj lingvoj, kiel la romaa, hebrea (antaŭ ekesto de Israelo), Esperanto…

Ŝtatoj kiuj ekestas per unuigado de pluraj etnoj aŭ popoloj devus trovi neŭtralan novan lingvon por tutŝtata identeco kiel Bahasa Indonesia en Indonezio.. Se ili trudas por tiu celo lingvon de la plej influa etno, ili estas kondamnitaj al nelonga daŭro (Sovetio, Jugoslavio ktp) aŭ longa nestabileco.