|
Kiel Lingva Prismo iĝas multilingva?
|
 |
|
Lingvan Prismon oni povas traduki rapide kaj simple al la plej diversaj lingvoj, ĉar la lingvoversioj de Lingva Prismo funkcias per tradukejo. En tiu tradukejo la originala teksto estas dividita en alineojn. La tradukanto tradukas la unuopajn alineojn kaj post konservi estiĝos automate nova lingvoversio de Lingva Prismo. Tradukoj de lingvoj, kiuj jam estas enretegitaj, estos ankaŭ tuj lanĉata, per simpla musklako. Do sen problemoj ĉiam estiĝas novaj lingvoversoj, sen bezono pri programado. Tradukantoj en la tuta mondo povas fari novajn versiojn de Lingva Prismo sen havi konojn pri retpaĝo-programado. Ĉi-momente bedaŭrinde estas eble traduki al aliaj lingvoj nur de Esperanto, ĉar la tradukejo funkcias nur per Esperanto kiel fontlingvo. Sed ni provas ellabori manieron tian, ke en la estonto oni povos traduki Lingvan Prismon de ĉiuj lingvoj.
|
|
Do, se vi parolas Esperanton kaj sentas emon kaj havas tempon traduki Lingvan Prismon al via denaska lingvo, bonvolu plenigi kaj sendi la sekvantan
formularon.
Tiam ni sendos al vi la pasvorton kaj gvidilon pri la tradukejo. Vi vidos, estas tre facile! Ni ĝojas pri ĉiuj, kiuj volas helpi nin multobligi la lingvan diversecon de Lingva Prismo. |
|
Aŭ vi povas - ankaŭ se vi ne parolas Esperanton - kontribui tekston pri via denaska lingvo (aŭ pri alia lingvo, pri kiu vi interesiĝas). Do, se vi ŝatus kontribui tekston pri lingvo, bonvolu kontakti nin ĉe
info@lingvo.info
kaj ni sendos al vi gvidilon por verki tekston por la Lingva Festivalo. |
|