Rekte al la enhavo

Rusa

Русский язык

Nombro da denaskaj parolantoj

> 150 000 000

Oficiala lingvo en

Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Abĥazio, Taĝikio

Malplimulta lingvo en

Ukrainio, Usono, Rumanio

Diaspora lingvo en

Uzbekujo, Israelo, Latvio, Moldavio, Turkmenio, Germanio, Kanado, Brazilo, Finnlando, Litovio, Francio, Aŭstralio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kubo, Britio, Estonio, Azerbajĝano, Kartvelio, Armenio, Norvegio

Alfabeto
33 literoj
Gramatikaj kazoj
6
Lingvokodo
ru, rus
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, baltoslava, slava, orientslava
Nombro da dialektoj
2 grupoj, multaj variaĵoj

La plej longa vorto

1989 milimetrojn longa

Kurioza vorto aŭ frazo

li mortis kaj li ripozu en paco
sama transskribo kaj signifo en ambaŭ direktoj

Enkonduko

Laŭ datumoj de la Eŭropa Komisiono la rusan parolas 6 % de la loĝantoj de EU (ĉirkaŭ 30 milionoj). Ĝi estas la sepe plej uzata lingvo en EU kaj oke en la mondo.

Gramatiko

Rusaj verboj estas dividitaj al du kategorioj nomitaj aspektoj, depende de tio, ĉu ili signifas daŭran procezon (neperfektivaj verboj) aŭ finitan agon (perfektivaj verboj). Neperfektivaj verboj havas tri tempojn (pasintan, nunan kaj estontan), dum perfektivaj havas nur pasintan kaj estontan tempojn, sed ne havas nunan tempon.

  • Что делать?
    Fari ion (nefinita ago, procezo)
  • Что сделать?
    Finfari ion (finita ago, rezulto)
Pasinta tempo Nuntempo Estonta tempo
Что делал?
Kion vi faris?
Я писал письмо
Mi skribis leteron. (Ni ne scias, ĉu li finskribis ĝin aŭ ne.)
Что делаю?
Kion mi faras?
Пишу
Mi skribas.
Что буду делать?
Kion mi faros?
Буду писать
Mi skribos. (Ni denove ne scias, ĉu li finskribos la leteron aŭ lasos ĝin nefinita.)
Что сделал?
Kion vi faris?
Написал
Mi (fin)skribis.
-
Что сделаю?
Kion mi faros (ĝisfine)?
Напишу
Mi skribos (ĝisfine).

Estas 6 kazoj en la rusa. Ili estas montrataj per finaĵoj kaj indikas la rolon, kiun ludas substantivo en frazo kaj respondas demandojn de la tipo “kiu”, “kiun”. Substantivoj kaj substantivecaj vortoj estas grupigitaj al deklinaciaj paradigmoj laŭ la uzataj finaĵoj.

  • мама видит кошкумаму видит кошка
    Panjo vidas katon. ‒ Kato vidas panjon.
  • мама подошла к кошкек маме подошла кошка
    Panjo proksimiĝis al la kato. ‒ Kato proksimiĝis al panjo.

La rusa lingvo estas tre riĉa. Diversaj variaĵoj (aŭ lingvoniveloj) estas uzataj. Ekzemple, en negoca letero aŭ oficiala dokumento oni uzas vortojn kaj konstruojn, kiujn oni malverŝajne uzus en ĉiutaga vivo (eĉ en tre serioza konversacio). Necesas kulturi altan lingvan konscion por kapabli elekti la taŭgajn vortojn. Edukiteco, vivmaniero kaj ofte la maniero, laŭ kiu ili volas esti vidataj kaj akceptataj de aliuloj, influas la lingvajn elektojn de homoj.

Rusoj havas tri nomojn: personan, patran kaj familian.

persona nomo patronomo familia nomo
Иван
Ivan
Владимирович
Vladimirovich
Петров
Petrov
Анна
Anna
Ильинична
Il'inichna
Сидорова
Sidorova

Patronomoj estas faritaj el la persona nomo de la patro:

nomo de la patro vira patronomo virina patronomo
Иван
Ivan
Иванович
Ivanovich
Ивановна
Ivanovna
Владимир
Vladimir
Владимирович
Vladimirovich
Владимировна
Vladimirovna
Илья
Il'ya
Ильич
Il'ich
Ильинична
Il'inichna

La persona nomo kaj patronomo (Иван Владимирович, Анна Ильиничена) estas uzataj alparolante superulojn, pliaĝulojn kaj en formalaj situacioj.

Alparoli homojn per ilia familia nomo ne estas tre ofta, oni kutime faras tion en tre formalaj situacioj. Instruistoj en lernejoj ofte alparolas lernantojn per familia nomo: “Сидоров, иди к доске!” (Sidorov, idi k doske! – “Sidorov, iru al la tabulo!”). Ĉefe la plej malsaĝajn: Сергеев, опять ты не сделал домашнее задание! (Sergejev, opjat’ ty ne sdelal domaŝneje zadanie! – “Sergejev, vi denove ne faris viajn hejmtaskojn!”).

Preskaŭ ĉiuj personaj nomoj en la rusa havas deminutivajn formojn:

  • СергейСережаСереженька
  • АннаАняАннушка, Анюта

Ĝenerale, oni nomas infanojn per iliaj deminutivaj formoj: Сереженька [Serjoĵen’ka] (deminutivo de {sound2], [Serguei]), Ирочка [Iroĉka] (deminutivo de Ирина, [Irina]). Oni kutime uzas ilian plenan nomon, kiam ili faris ion malbonan.

Patronomoj ne estas popularaj ekster Rusio. Rusoj vivantaj en eksterlando ofte preferas, kiam oni nomas ilin per deminutiva formo de ilia nomo, ekzemple Дима [Dima] anstataŭ Дмитрий [Dmitrij], Надя [Nadja] anstataŭ Надежда [Nadeĵda].

Skribosistemo kaj prononco

En malnova Rusio estis uzataj du lingvoj: la eklezia slava kaj la malnova orientslava. Estis unu alfabeto, la cirila. Estas interese, ke tiam la literoj reprezentis ne nur sonojn, sed ankaŭ nombrojn (vidu la tabelon sube). Estis ankaŭ pluraj skribmanieroj, ĉar la reguloj ŝanĝiĝis laŭ la lokoj. En la 11-a jarcento, la sama sono povis esti skribita per pluraj literoj, ekzemple [u] per “у”, “Ѹ” (uk), “Ѫ” (granda jus). Malgraŭ tio, ke estis multaj literoj, diversaj supersignoj estis aldonataj kaj vortoj ne ĉiam estis skribataj plene. Malgraŭ kelkaj ŝanĝoj, skribado de la rusa ne multe faciliĝis ĝis la ortografia reformo de 1918.

Litero Nombra valoro Nomo
А а 1 азъ (azŭ)
Б б боукы (buky)
В в 2 вѣдѣ (vědě)
Г г 3 глаголи (glagoli)
Д д 4 добро (dobro)
Є є 5 єсть (estĭ)
Ж ж живѣтє (živěte)
Ѕ ѕ / Ꙃ ꙃ 6 ѕѣло (dzělo)
З з / Ꙁ ꙁ 7 земля (zemlja)
И и 8 ижє (iže)
І і / Ї ї 10 и/ижеи (i/ižei)
К к 20 како (kako)
Л л 30 людиѥ (ljudije)
М м 40 мыслитє (myslite)
Н н 50 нашь (našĭ)
О о 70 онъ (onŭ)
П п 80 покои (pokoi)
Р р 100 рьци (rĭci)
С с 200 слово (slovo)
Т т 300 тврьдо (tvrdo)
Оу оу / Ꙋ ꙋ (400) оукъ (ukŭ)
Ф ф 500 фрьтъ (frtŭ)
Х х 600 хѣръ (xěrŭ)
Ѡ ѡ 800 отъ (otŭ)
Ц ц 900 ци (ci)
Ч ч 90 чрьвь (črvĭ)
Ш ш ша (ša)
Щ щ шта (šta)
Ъ ъ ѥръ (jerŭ)
Ꙑ ꙑ ѥры (jery)
Ь ь ѥрь (jerĭ)
Ѣ ѣ ять (jatĭ)
Ꙗ ꙗ я (ja)
Ѥ ѥ ѥ (je:)
Ю ю ю (ju)
Ѧ ѧ (900) ѧсъ (ęsŭ)
Ѩ ѩ ѩсъ (jęsŭ)
Ѫ ѫ ѫсъ (ǫsŭ)
Ѭ ѭ ѭсъ (jǫsŭ)
Ѯ ѯ 60 кси (ksi)
Ѱ ѱ 700 пси (psi)
Ѳ ѳ 9 фита (fita)
Ѵ ѵ 400 ижица (ižica)

Hodiaŭ la rusa alfabeto enhavas 33 literojn (kelkaj el ili aspektas kiel grekaj literoj kaj povas esti rekonataj danke al sia uzo en matematiko):

  • а
  • б
  • в
  • г
  • д
  • е
  • ё
  • ж
  • з
  • и
  • й
  • к
  • л
  • м
  • н
  • о
  • п
  • р
  • с
  • т
  • у
  • ф
  • х
  • ц
  • ч
  • ш
  • щ
  • ъ
  • ы
  • ь
  • э
  • ю
  • я

La rusa alfabeto enhavas 10 vokalojn, 21 konsonantojn kaj 2 signojn. La rusa ortografio reprezentas la elparolon sufiĉe fidele. Ĝenerale, rusaj vortoj estas komprenataj, se oni laŭtlegas ilin politere.

Estas ses vokaloj: /i/, /ɛ/, /a/, /o/, /u/, /ɨ/ kaj ili ne havas distingon de longeco.

Akcento en la rusa estas moviĝema: водá [vodá] – вóды [ˈvodɨ], akvo. Senakcentaj [o] kaj [e] ŝanĝiĝas respektive al [a] kaj [i], ekz. мóре [ˈmorʲe] – м[a]ря [maˈrʲa], maro; лес [lʲes] – л[и]сá [lʲiˈsa], arbaro. Tiu fenomeno nomiĝas redukto. La akcento estas markita skribe nur en vortaroj.

Rusaj konsonantoj povas esti molaj (palatigitaj) aŭ malmolaj (nepalatigitaj) kaj voĉaj (la voĉkordoj vibras dirante ilin) aŭ senvoĉaj (la voĉkordoj ne vibras). La moleco de konsonanto estas markata skribe per la sekva vokalo aŭ per simboloj, malmola signo (ъ) kaj mola signo (ь). La moleco de konsonantoj havas ankaŭ signifan valoron. Ekzemple: мел [mel] (kreto) – мель [mel'] (malprofundaĵo) – la moleco de м estas markita per la sekva е, la moleco de л en la vorto мель per mola signo (ь).

Voĉaj Senvoĉaj
Paraj Б
В
Г
Д
Ж
З
П
Ф
К
Т
Ш
С
Senparaj Л, М, Н, Р, Й Х, Ц, Ч, Щ
Malmolaj Molaj
La literoj “а”, “о”, “у”, “ы”, “ъ” aŭ foresto de mola signo vortfine indikas, ke la antaŭa konsonanto estas malmola. La literoj “и”, “е”, “ё”, “ю”, “я”, “ь” indikas, ke la antaŭa konsonanto estas mola (palatigita).
Б - бык Бʼ - бег
В - волк Вʼ - век
Г - год Гʼ - геолог
Д - дом Дʼ - дед
З - зола Зʼ - земля
К - кукла Кʼ - киоск
Л - луна Лʼ - люди
М - мама Мʼ - миска
Н - нож Нʼ - небо
П - папа Пʼ - пять
Р - рот Рʼ - река
С - сон Сʼ - сено
Т - ток Тʼ - тетя
Ф - фантик Фʼ - фея
Х - хобот Хʼ - хитрец
Ĉiam malmolaj Ĉiam molaj
Ш, Ж, Ц Ч, Щ, Й

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren