Litova
Lietuvių kalba
Lietuvių kalba
3,5–4 milionoj
Litovio, Eŭropa Unio
Pollando, Usono
Belorusio, Kaliningrada provinco, Usono, Britio, Brazilo, Argentino, Kanado, Germanio, Urugvajo, Svedio, Norvegio, Aŭstralio, Latvio kaj aliaj landoj
Eblas scii, ĉu virino estas edzino laŭ la formo de ŝia familia nomo, sed por viroj tio ne validas. Needzinaj virinoj havas familiajn nomojn kun la finaĵoj -aitė, -iūtė kaj -ytė kaj la nomoj de edziniĝintaj virinoj ĉiam finiĝas je -ienė. Nova finaĵo uzebla de ĉiuj virinoj, -ė, plipopulariĝis en la lastaj jaroj, sed necesos tempo, ĝis ĝi iĝos vaste uzata. Nun ĝi estas uzata nur de edziniĝintaj virinoj, ĉefe famulinoj.
Interese, la litova ne havas fortajn fivortojn. Oni uzas ekzemple rupūžė (bufo). Kiam litovoj emas sakri, ili uzas rusajn aŭ anglajn fivortojn.
Tri virinoj unuafoje iris al Vilno, en Litovio. Reveninte hejmen, ili parolas pri sia sperto kun amiko:
— La litova estas tiel muzika, kiel danco…
— Kial?
— Ĉar ĉiufoje, kiam buso haltas, la veturantoj diras “Lipsi, lipsi, čia-čia-čia”…
“Lipsi, lipsi, čia-čia-čia” Tio ne estas dancnomoj, sed mallongigo de “ar Jūs lipsite čia?” (Ĉu vi eliras ĉi tie?) .
Baltaj lingvoj apartiĝas de la aliaj hindeŭropaj lingvoj.
Orientaj baltaj lingvoj apartiĝas de la okcidentbaltaj (aŭ simple baltaj lingvoj).
Malsamoj inter la litova kaj latva lingvoj komencas aperi.
La litova kaj latva lingvoj daŭre evoluas aparte.
La plej malnova konata teksto en la litova estis preĝo manskribita en ekzemplero de la libro "Tractatus sacerdotalis" en 1503.
Fonto: Wikimedia Commons
La litova estas unu el la du plu vivantaj baltaj lingvoj, kune kun la latva. Hodiaŭ, la litova estas la plej arkaika el ĉiuj vivantaj hindeŭropaj lingvoj. Oni pensas, ke inter la modernaj lingvoj, la litova estas la plej proksima al la prahindeŭropa lingvo.
“Ĉiu, kiu deziras aŭdi, kiel parolis prahindeŭropanoj, devus veni aŭskulti litovan kamparanon”, diris la fama franca lingvisto Antoine Meillet.
Kiam fakuloj pri hindeŭropa lingvoscienco klopodas rekonstrui la prahindeŭropan lingvon, ili trovas, ke la nuna litova estas tiel utila, kiel malnovaj lingvoj kiel la latina, greka aŭ sanskrita.
Paul Thieme, en 1958, komparis la litovan proverbon Dievas davė dantis; Dievas duos ir duonos kaj ĝian latinan tradukon Deus dedit dentes; Deus dabit et panem (“Dio donis dentojn, Dio donos ankaŭ panon”) kun tio, kion li nomas malnova formo de Sanskrito: Devas adadā t datas; Devas dā t (aŭ dadā t) api dhā nā s.
Ĉar Sanskrito kaj la litova estas tre arkaikaj, estas multe da parencaj kaj similaj vortoj kun sama aŭ tre simila signifo. Ekzemple:
kaj multaj aliaj.
Aldone estas similaĵoj en morfologio: asmi, asi, asti (“mi estas, vi estas, ili estas”) sanskrite similas al la litova.
La lingva simileco ne devenas de proksima parenceco (la litova estas balto-slava lingvo, Sanskrito estas hind-arja), sed de tio, ke ambaŭ lingvoj konservis multajn prahindeŭropajn elementojn. Sanskrito, kiel religia lingvo, ne ŝanĝiĝis post sia kreiĝo, kaj ankaŭ la litova relative malmulte ŝanĝiĝis en historiaj kaj kulturaj kuntekstoj.
La litova konservis tre malnovan vortoprovizon. Tio igas ĝin senpreza trezoro. La Ŝtata komisiono pri la litova lingvo interalie gardas la lingvon, por ke ĝi ne superŝutiĝu per fremdaj vortoj. Se eblas, oni provas krei novajn vortojn anstataŭ prunti ilin. Sed la kreskanta influo de la angla estas videbla.
La litova havas multe da diminutivaj sufiksoj, do estas multe da esprimpovaj kaj karesaj vortformoj:
La litova havas nur du nombrojn (ununombron kaj multenombron) kaj du genrojn (viran kaj inan).
La litova havas kvar tempojn (pasintan, adan pasintan, nunan kaj estontan) kaj tri konjugaciojn.
La ada pasinta tempo esprimas daŭran agon en la pasinteco: imdavau ir skaitydavau (mi decidadis kaj legadis (ne nur unufoje)).
Infinitivo | |
---|---|
imti (preni), mylėti (ami), skaityti (legi) | |
Pasinta tempo | |
Ununombro | |
1-a persono | aš ėmiau, mylėjau, skaičiau |
2-a persono | tu ėmei, mylėjai, skaitei |
3-a persono | jis/ji ėmė, mylėjo, skaitė |
Plurnombro | |
1-a persono | mes ėmėme, mylėjome, skaitėme |
2-a persono | jūs ėmėte, mylėjote, skaitėte |
3-a persono | jie/jos ėmė, mylėjo, skaitė |
Ripeta pasinteco | |
Ununombro | |
1-a persono | aš imdavau, mylėdavau, skaitydavau |
2-a persono | tu imdavai, mylėdavai, skaitydavai |
3-a persono | jis/ji imdavo, mylėdavo, skaitydavo |
Plurnombro | |
1-a persono | mes imdavome, mylėdavome, skaitydavome |
2-a persono | jūs imdavote, mylėdavote, skaitydavote |
3-a persono | jie/jos imdavo, mylėdavo, skaitydavo |
Nuntempo | |
Ununombro | |
1-a persono | aš imu, myliu, skaitau |
2-a persono | tu imi, myli, skaitai |
3-a persono | jis/ji ima, myli, skaito |
Plurnombro | |
1-a persono | mes imame, mylime, skaitome |
2-a persono | jūs imate, mylite, skaitote |
3-a persono | jie/jos ima, myli, skaito |
Estonta tempo | |
Ununombro | |
1-a persono | aš imsiu, mylėsiu, skaitysiu |
2-a persono | tu imsi, mylėsi, skaitysi |
3-a persono | jis/ji ims, mylės, skaitys |
Plurnombro | |
1-a persono | mes imsime, mylėsime, skaitysime |
2-a persono | jūs imsite, mylėsite, skaitysite |
3-a persono | jie/jos ims, mylės, skaitys |
Estas 7 kazoj (nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumenta, lokativo, vokativo), kvin deklinacioj por substantivoj kaj tri por adjektivoj.
Adjektivo en la litova lingvo povas havi ĝis 147 formoj: 2 genroj × 6 kazoj × 2 nombroj × 2 formoj × 3 kompargradoj + 3 sengenraj formoj.
Pronomaj formoj de adjektivoj estas speciala trajto de la litova. La pronoma formo de adjektivo signifas, ke la eco estas aparta kaj samtempe emfazas ĝin: gražus - gražusis (bela - tiu bela). Pronomaj formoj de adjektivoj estas nekonataj angle, germane kaj france kaj en multaj aliaj lingvoj.
Estas 32 literoj en la moderna litova alfabeto:
La literoj ą, į, ų iam estis uzataj por reprezenti nazajn vokalojn. Ne estas nazaj vokaloj en la moderna literatura litova, sed la literoj konserviĝis por reprezenti longajn sonojn /aː/, /iː/, /uː/.
Konsonantoj en la litova (krom j) kreas malmolajn kaj molajn parojn. Ili povas esti ankaŭ voĉaj aŭ senvoĉaj.
La fonemo /x/ skribiĝas per du literoj: ch.
La litova havas (longajn kaj mallongajn) vokalojn kaj (molajn kaj malmolajn) konsonantojn, sed ankaŭ diftongojn (uo, ai, ei, ie) kaj diftongajn kombinojn (vokalo kaj sonanto: al, am, an, ar, el, em, en, er, il, im, in, ir, ul, um, un, ur, ol, om, on, or).
Fonto: Wikimedia Commons
Ĵemajtia dialekto
Aŭkŝtajtia dialekto