Esperanto
Esperanto lingvo
Esperanto lingvo
Inter 100 000 kaj 2-3 milionoj (100 000 flue parolas kaj 2-3 milionoj studis ĝin)
Nur en internaciaj Esperanto-kongresoj kaj kunvenoj
Esperantoparolantoj loĝas en pli ol 120 landoj. Ili estas oficiale agnoskita malplimulto nenie.
Eblas kompari la Esperanto-socion kun diasporo. Esperantoparolantoj vivas en la tuta mondo kaj havas propran kulturon, sed neniun leĝan statuson.
La lingvon iniciatis Ludwig Lazar Zamenhof, kiu kreis gramatikon surbaze de eŭropaj lingvoj kun minimuma kvanto da esceptoj. La vortoprovizo baziĝas ĉefe sur la latinidaj lingvoj, kvankam ĝi enhavas ankaŭ vortojn el ĝermanaj lingvoj kaj iom el aliaj. La nova lingvo, kies unua lernolibro aperis en 1887, allogis komunumon de parolantoj kaj komenciĝis normala proceso de lingvoevoluo ene de homgrupo, kiu ĝin uzis en multaj vivsferoj kaj en kreado de la propra lingva kulturo. Du jardekojn poste naskiĝis la unuaj infanoj, kiuj denaske parolis kun siaj gepatroj ankaŭ en Esperanto, ili estis la unuaj denaskuloj. Tial eblas diri ke ĝi estas lingvo kreita unue por internacia komunikado, kiu poste kreoliĝis kaj nun estas lingvo de esperantista diaspora komunumo.
Ĝi estis kreita surbaze de la vortoprovizo de hindeŭropaj lingvoj, sed kun la celo, ke ĝi estu facile lernebla. Pro tio, la gramatiko estas aglutina, karakteriza trajto de tjurkaj kaj finn-ugraj lingvoj, kaj en pli profunda nivelo ĝi estas ankaŭ izola, kiel la ĉina kaj la vjetnama. Tio signifas, ke ĝiaj morfemoj povas esti uzataj kiel sendependaj vortoj. Ĝi havas komplete regulan gramatikon kaj ebligas krei multege da vortoj kombinante radikojn kaj proksimume kvardek afiksojn (ekzemple, el la radiko san-, eblas krei vortojn kiel malsana, malsanulo, gemalsanuloj, malsanulejo, sanigilo, saniĝinto, sanigejo, malsaneto, malsanego, malsanegulo, sanstato, sansento, sanlimo, malsankaŭzanto, kontraŭmalsanterapio…). La ĉefaj parolpartoj (substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj) havas finaĵojn, kiuj ĉiam montras la parolparton. Ĝia reguleco igas ĝin aparte facile lernebla, kaj ĝia eblo krei novajn vortojn igas ĝin unu el la plej produktemaj lingvoj, kun potenciale senlima nombro da vortoj. Ĝi povas esprimi ĉiajn novajn ideojn aŭ statojn. Ekzemple, oni povas skribi romanon pri fikciaj tabloformaj marsanoj kaj nomi ilin tablo, tablino, tablido… Eblas imagi aparaton, kiu simpligas seksan vivon kaj nomi ĝin sekssimpligilo, homon paŝantan malantaŭen (inversmarŝanto), rimedon kontraŭ dogmismo (maldogmigilo), ktp.
La unua praversio de Esperanto, kiun Zamenhof nomis Lingwe Uniwersala, estas finpretigita. Ĝi tamen tre malsamas de moderna Esperanto.
Zamenhof kun helpo de sia edzino publikigas la Unuan Libron, kiu enkondukas modernan Esperanton.
La unua Esperanta revuo, La Esperantisto, estas eldonata en Nurenbergo, kaj la unua Esperanto-klubo estas fondita.
La unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer partoprenas 688 homoj.
La Fundamento de Esperanto estas eldonita.
La Universala Esperanto-Asocio estas fondita.
Unesko ekigas konsultajn rilatojn kun UEA. Unua Unesko-rezolucio.
Dua Unesko-rezolucio. Unesko instigas UN-membroŝtatojn al aldono de Esperanto en lernejajn programojn.
6000 esperantistoj ĉeestas la 72-an Universalan Kongreson en Varsovio okaze de la centjariĝo de Esperanto.
La Esperanta versio de Vikipedio, la plej granda reta enciklopedio, atingas 100 000 artikolojn.
Eblas trapasi internaciajn Esperanto-ekzamenojn je tri niveloj (B1, B2, C1) pri la kvar bazaj kompetencoj: lega kaj aŭda kompreno, skriba kaj parola komunikado, laŭ la Komuna eŭropa referenckadro por lingvoj.
Google Translate aldonas Esperanton kiel 64-an lingvon.
Esperanto estas legata tiel, kiel ĝi estas skribata. Ĉiu litero ĉiam havas la saman sonon, la saman sonon ĉiam reprezentas la sama litero kaj oni ĉiam akcentas la antaŭlastan silabon. Diftongoj kiel aŭ, eŭ, oŭ kaj aj formas unu silabon.
Kelkaj specialaj literoj de Esperanto estas ĉ, ŝ, ĝ, ĥ, ĵ.
Ĉiuj substantivoj finiĝas per -o: tabl-o, lamp-o, hom-o.
Ĉiuj adjektivoj finiĝas per -a: bela, granda, malgranda.
La infinitivo de ĉiuj verboj finiĝas per -i: havi, iri.
En la nuna tempo la finaĵo estas -as: mi manĝas, li manĝas, ili estas, mi estas, ŝi estas.
En la pasinta tempo la finaĵo estas -is: li lernis, ili estis, homo estis, li manĝis.
En la estonta tempo la finaĵo estas -os: mi lernos, Marko sidos.
Krom la nominativo ekzistas ankaŭ akuzativo, kiu estas uzata por substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj, kaj ununombre, kaj multenombre: -n, ekzemple Mi vidas aŭton. Aŭton mi vidas..
Danke al la akuzativo, la vortordo estas pli libera.
La multenombro de substantivoj kaj adjektivoj estas formata per la finaĵo -j post la finaĵo -o aŭ -a: libro → libroj.
Estas ĉirkaŭ kvardek prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj helpas krei novajn vortojn. Inter la plej oftaj estas la prefikso mal-, kiu inversigas la signifon de vorto. Tiel bona iĝas malbona kaj bela iĝas malbela.
La sufikso -ul signifas “persono”, ekzemple grandnazulo. La sufikso -in kreas inajn formojn kiel grandnazulinoj.
Ununombro | Plurnombro | |||
---|---|---|---|---|
Nominativo | Akuzativo | Nominativo | Akuzativo | |
Artikolo ((iu) / la) | - / la | - / la | - / la | - / la |
Adjektivo (granda) | granda | grandan | grandaj | grandajn |
Substantivo (lupo) | lupo | lupon | lupoj | lupojn |
Ekzistas du ĉefaj portaloj, kie eblas lerni la lingvon rete. Ĝenerala retejo estas www.lernu.net, dum www.edukado.net ĉefe celas instruistojn.
Vikipedio en Esperanto: eo.wikipedia.org.