Rekte al la enhavo

Nederlanda

Nederlands, Vlaams

Nombro da denaskaj parolantoj

21 milionoj (kaj 5-6 milionoj da afrikanslingvanoj)

Oficiala lingvo en

Nederlando, Belgio, Surinamo, Arubo, Kuracao, Sint Maarten; EU, Unio de sudamerikaj nacioj, neoficiale uzata en la Karibia Komunumo.

Malplimulta lingvo en

Francio (20 000–40 000), Germanio (Kleve, orienta Bergisch)

Diaspora lingvo en

Usono, Kanado, Aŭstralio, Novzelando

Alfabeto
26 + IJ
Gramatikaj kazoj
0
Lingvokodo
nl, nld, dut
Lingva tipologio
modere fleksia , vortkunmetado , SOV /V2
Lingvofamilio
Hindeŭropa, okcidentĝermana, malaltfrankona — meza pozicio inter angla kaj germana.
Nombro da dialektoj
Tri ĉefaj grupoj: 1. (malalt)frankona 2. limburga 3. (malalt)saksa (okcidenta malaltgermana)

La plej longa vorto

evoluig-kunlabor-organizoj
plurpersoneca mensa malsano
fobio de longaj vortoj

Kurioza vorto aŭ frazo

nur vokaloj (-n ne estas elparolata)
vortoj kun triobla e
la plej mallonga loknomo

Enkonduko

La nederlanda estas plurcentra lingvo kun diversaj evoluoj en malsamaj teritorioj. La norda variaĵo (nederlanda de Nederlando) dominas kaj la aliaj emas proksimiĝi al ĝi je diversaj gradoj.

La afrikansa, fratlingvo

La sola daŭre vaste parolata nederland-baza kreola lingvo estas la afrikansa, unu el la dekunu oficialaj lingvoj de Sudafriko. Ĝi ankaŭ estas unu el la tre malmultaj kreolaj lingvoj, kiuj iĝis literatura lingvo kaj iĝis normo. La afrikansa kaj la nederlanda estas plejparte interkompreneblaj sed klare malsamaj lingvoj.

Historio

  • < 1150

    Malnova nederlanda

    Malbone atestita

  • 1150 – 1550

    Meza nederlanda

    Uzita en multaj dokumentoj kaj iom da literaturo

  • 12-a jarcento

    H. van Veldeke, mezepoka poeto

  • 1550 - 1849

    Frua moderna nederlanda

    Literaturo kaj scienco

  • 1637

    Traduko de Biblio (Statenbijbel), S. Stevil kreas sciencan terminaron, ora epoko de nederlanda kulturo

  • > 1849

    Moderna nederlanda

  • 1849

    Kongreso en Gento

  • 1863

    Unua komuna literumsistemo

  • 1882

    Vortaro de van Dale, la plej granda vortaro en la mondo

  • 1934

    Ortografia reformo de Marchant: forigo de kazfinaĵoj

  • 2006

    Ĝustigo de ortografio kaj alternativa (“blanka”) ortografio

Skribosistemo kaj prononco

Ne estas facile determini, kiom da literoj estas en la nederlanda alfabeto. En la plej gravaj manlibroj pri literumado eĉ ne estas listo de literoj! La plej ofta listo enhavas 28 literojn, sed Q, X kaj Y estas uzataj nur en pruntvortoj. Ankaŭ estas disputo pri tio, ĉu la duliteraĵo “IJ, ij” (kiel en IJsland, Islando) estas aparta litero aŭ ne. La nederlanda uzas ankaŭ multe da supersignoj, proksimume 15 (vidu la bildon sube), kiuj ne estas konsiderataj kiel apartaj literoj. Bona nederlanda literumanto devas bone koni la anglan, ĉar por multaj vortoj ne estas alternativoj krom pruntvortoj (baby “bebo”, privacy “privateco”, ktp.). Unu el la specifaĵoj de la nederlanda ortografio estas la literkombino “’s-” (‘s-Gravenhage, ‘s-Hertogenbosch), kiu ekzistas nur nederlande.

  • â
  • a
  • à
  • á
  • b
  • c
  • d
  • è
  • ë
  • é
  • ê
  • e
  • f
  • g
  • h
  • í
  • i
  • ï
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • ö
  • ó
  • o
  • p
  • q
  • r
  • s
  • t
  • ü
  • u
  • v
  • w
  • x
  • y
  • z

La nederlanda havas ĉirkaŭ 40 sonojn (fonemojn): 24 konsonantojn kaj 16 vokalojn, inkluzive de 4 diftongoj. La distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj estas grava. Laŭ la Guinness-libro de rekordoj, la nederlanda dialekto Weert estas la lingva sistemo en la mondo kun la plej multaj vokaloj.

Inter la plej malfacilaj sonoj por alilingvanoj estas la diftongo ui ([œy], “cepo”) kaj la distingo inter F kaj V (ĉi tiu estas karakteriza por la nederlanda; la problemo estas, ke la ĉefa malsamo ne estas en vibrado de voĉkordoj, sed relativa longeco). Ankaŭ estas diversaj “H-sonoj” (g, ch, [ɣ], [x] kaj h – chaos, lach, hoog).

Vortformado kaj leksikono

La nederlanda vortoprovizo estas plejparte ĝermana, sed havas multe da latinaj, germanaj, francaj kaj anglaj pruntvortoj, pli-malpli en ĉi tiu ordo laŭ la epoko kaj kvanto de la pruntoj. Sed la plej esprimpova kaj riĉa parto de la nederlanda ne estas en la vorto, sed en la multaj bildaj kaj frapaj diraĵoj, metaforoj kaj esprimoj, kiuj donas ian vidan dimension al la lingvo. Oni nomas tion beeldspraak (bildparolo) kaj oni konsideras tion tre bonstila en ĉiaj rakontoj. Tiuj esprimoj estas plejparte netradukeblaj al aliaj lingvoj.

Nederlandanoj estas famaj interalie pro sia amo de glitkurado, kaj ekzistas multaj netradukeblaj vortoj en tiu kampo; multaj el ili devenas de la frisa lingvo. Ekzemplo estas klunen, kiu signifas “paŝi kun glitŝuoj trans parto de grundo inter du glacikovritaj areoj”. Koek-en-zopie signifas “peco de kuko kaj varma trinkaĵo konsumataj dum glitkurado, aŭ kiosko, kiu vendas ilin”. Aliaj netradukeblaj terminoj temas pri akvejoj, kanaloj, digoj, lagoj, ktp., ĉar akvo estas tre grava en la vivo de ĉi tiu submarnivela lando. Kelkaj el tiuj vortoj transiris al aliaj lingvoj, ekzemple bulvardo (origine: bolwerk, “barikado”), manekeno (origine de la flandra: mannekke, “vireto”), boss (“estro” en kelkaj lingvoj; origine: baas). Multaj maraj kaj ŝipaj terminoj en la angla kaj la rusa devenas de la nederlanda, ekzemplo la malsano “skorbuto” (origine: scheerbuik, “vundita ventro”). Kaj ĉiuj konas polderojn, digojn kaj tulipojn.

  • ja
    jes
  • nee
    ne
  • man
    viro
  • dank (u)
    dankon
  • taal
    lingvo

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren