Rekte al la enhavo

Ĉeĥa

Český jazyk

Nombro da denaskaj parolantoj

ĉirkaŭ 10 milionoj

Oficiala lingvo en

Ĉeĥio, EU; uzebla en oficiala komunikado en Slovakio

Malplimulta lingvo en

Aŭstrio, Germanio, Kroatio, Slovakio

Diaspora lingvo en

Bulgario, Kroatio, Pollando, Rumanio, Serbio, Britio, Ukrainio, Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Usono

Alfabeto
modifita latina / 42
Gramatikaj kazoj
7
Lingvokodo
cs, cze, ces
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa (okcidentslava, kune kun la slovaka, pola, sorabaj kaj du malaperintaj lingvoj, la polaba kaj slovinca)
Nombro da dialektoj
kvin ĉefaj grupoj; forta ĉeesto de familiara ĉeĥa kontraste kun la literatura lingvo (diglosio)

La plej longa vorto

“de la plej nekomercigebla”, superlativo virgenra ununombra genitiva
“de la plej malneprobabligadebla”, superlativo virgenra ununombra genitiva aŭ akuzativa

Kurioza vorto aŭ frazo

Ŝovu fingron tra kolo.
(funkcias ankaŭ slovake)

Enkonduko

La oficiala nomo de la lando estas Česká republika. Ne ekzistas oficiala mallonga nomo.

La lando konsistas el pluraj historiaj regionoj: la koro estas Čechy (Bohemio; tiu nomo estis uzata por la tuta lando), Morava (Moravio) kaj (la ĉeĥa parto de) Slezsko (Silezio, kiu estas geografie kaj administre parto de Moravio). Resume, Čechy konsistas el Čechy kaj Morava, dum Morava konsistas el Morava kaj Slezsko. La situacio estas eĉ pli komplika pro tio, ke la adjektivo český signifas samtempe “bohemia” kaj “ĉeĥa”.

La disiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1993 lasis la landon sen akceptebla mallonga nomo. La plej evidenta kandidato, Česko (la unua duono de Československo) ŝajnis nenatura. Dudek jarojn poste, ĝi estas pli ofte uzata, sed daŭre ne estas ĝenerale akceptata.

Ankaŭ kelkaj lingvoj kiel la angla ne havas kutiman mallongan nomon. La proponata nomo Czechia ne estis vere akceptata. Bohemia estas uzata por la historia lando kaj la nuna regiono. Alia propono estis Czech lands (Ĉeĥaj landoj, laŭ la ekzemplo de Nederlando), sed ĝi estas apenaŭ pli mallonga, do la sola vere uzata angla nomo daŭre estas Czech Republic (Ĉeĥa respubliko).

Historio

  • 10-a jarcento

    Unuaj skribaj spuroj (notoj en latinaj manskribaĵoj)

  • 12-a ĝis 15-a jarcento

    “Malnova ĉeĥa”: unuaj realaj skribaj spuroj, ekzemple la kroniko de Dalimil, Alexandreis (epika poemo), legendoj, ktp.

  • 14-a jarcento

    Stabiligo de ortografio (duliteraĵoj)

  • 1410

    Orthographica Bohemica de Jan Hus, sistema enkonduko de supersignoj (tiam ne adoptitaj)

  • 1533

    Náměšťská mluvnice: unua presita gramatiko de la ĉeĥa lingvo

  • 1564 – 1593

    Bible kralická (unua kaj tre influa traduko de Biblio)

  • 16-a kaj 17-a jarcentoj

    Kulmino de la norma ĉeĥa, disvolviĝo de scienca literaturo kaj kronikoj; bratrský pravopis (frata ortografio)

  • 1603

    Grammaticae Bohemicae, ad leges naturalis methodi conformatae, et notis numerisque illustratae ac distinctae, libri duo: unua sistema gramatiko de la ĉeĥa lingvo de Vavrinec Benedikti

  • 1628

    La germana iĝas oficiala kaj egala kun la ĉeĥa en ĉeĥaj landoj

  • 1620 - 1700

    Skriba literaturo nur en ekzilo

  • 1809

    Ausführliches Lehrgebäude der böhmischen Sprache: unua moderna gramatiklibro pri la ĉeĥa skribita de Josef Dobrovský, komenco de granda disputo pri ortografio

  • 1835 - 1839

    Ĉeĥ-germana vortaro de Jungmann

    Josef Jungmann
  • 1843

    Ortografia reformo proponita de Pavel Josef Šafařík, ekde 1849 pli-malpli moderna ortografio estas uzata

  • 1880

    La ĉeĥa iĝas oficiala kaj egala kun la germana en ĉeĥaj landoj

  • Fino de la 19-a jarcento

    Normigo de la gramatiko fare de Gebauer

  • 1920 – 1938

    La ĉeĥoslovaka lingvo iĝas la oficiala lingvo de Ĉeĥoslovakio

  • Ekde 1993

    Disiĝo de Ĉeĥoslovakio, fino de pasiva “amaskomunikila” dulingveco en la ĉeĥa kaj slovaka

Skribosistemo kaj prononco

  • a
  • á
  • b
  • c
  • č
  • d
  • ď
  • e
  • é
  • ě
  • f
  • g
  • h
  • ch
  • i
  • í
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • ň
  • o
  • ó
  • p
  • q
  • r
  • ř
  • s
  • š
  • t
  • ť
  • u
  • ú
  • ů
  • v
  • w
  • x
  • y
  • ý
  • z
  • ž

La vida reprezento de háček estas interesa – kutime, ĝi havas kojnan aspekton (ˇ), sed ĉe ď kaj ť ĝi malsamas: tie ĝi similas al apostrofo dekstre de la letero. Tio estas nur vida distingo, la supersigno daŭre estas haĉeko. En manskribo, ĝi estas ĉiam kutima haĉeko en ĉiuj pozicioj. Ĉar la literoj ekzistas nur en la slovaka kaj la ĉeĥa, tia distingo estas relative nekonata eksterlande kaj rezultas en perpleksaj anstataŭigoj kaj konfuzoj (ofte per enigo de superfluaj apostrofoj) de eksterlandanoj.

La ĉeĥa havas specifajn literojn, kiel Ř/ř, kiu estas altigita alveola voĉa trilo [r̝]. Tiu fonemo ekzistas nur en la ĉeĥa lingvo.

Dialektoj

Ekzistas dialekta kontinuo de la ĉeĥa al la slovaka, kun transiraj dialektoj al la pola (po naszymu) kaj laĥa dialekto. Tiel la dialektoj de okcidentaj kaj orientaj slavaj lingvoj estas ligitaj per ĉeno de interkompreno, kaj oni povas konsideri ilin partoj de nordslava dialekta kontinuo.

Ĝenerale, ĉiuj ĉeĥaj kaj slovakaj dialektoj estas interkompreneblaj, kvankam interkompreno inter la ĉeĥa kaj la plej orientaj slovakaj dialektoj estas pli malfacila.

La kazo de ĉeĥaj lingvaj tavoloj estas speciala: ekzistas du disvastigitaj variaĵoj de la lingvo, la literatura ĉeĥa (spisovná čeština, SČ) kaj la kutima ĉeĥa (obecná čeština, OČ). SČ aperis en la 19-a jarcento, kiam la lingvo travivis fazon de reviviĝo kaj grandiĝanta influo. La novan literaturan formon tre influis pli malnova lingvo el periodoj de alta prestiĝo kaj vigla literaturo. Dume, la parola ĉeĥa evoluis kaj aperis nova interdialekta formo, OČ.

SČ kaj OČ estas reciproke kompreneblaj (kaj germanismoj estis sukcese forigitaj de OČ), la ĉefaj malsamoj ne estas vortaj, sed morfologiaj, sintaksaj kaj stilaj.

SČ estas ĉefe skribata, OČ ĉefe parolata, kaj estas akcepteble (eĉ normale) uzi OČ en preskaŭ ĉiuj parolaj situacioj, eĉ inter edukitaj homoj. Uzo de SČ kiel spontana parola lingvo estas konsiderata rigida aŭ eĉ ridinda.

  1. česká skupina
    • 1a. severovýchodočeská
    • 1b. středočeská
    • 1c. jihozápadočeská
    • 1d. českomoravská
  1. středomoravská skupina
  2. východomoravská skupina
  1. slezská skupina
    • 4a. slezskomoravská podskupina
    • 4b. slezskopolská podskupina
  2. nářečně různorodé oblasti

Ekzemploj

muelejo ĉaro grandaj arboj esti
mlýn vozík velké stromy být
mlejn vozejk velký stromy bejt

Gramatiko

La ĉeĥa havas ampleksan kazosistemon kun 7 kazoj (nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, lokativo kaj instrumentalo). La substantivoj, pronomoj, adjektivoj, participoj kaj determiniloj havas malsaman formon laŭ la kazo.

Ununombro Plurnombro
Nominativo Šéf sem zanedlouho přijede.
La ĉefo venos post momento.
Velcí šéfové z hlavních televizních stanic měli právo oficiálně vyžadovat spolupráci, kdy chtěli.
Grandaj ĉefoj de ĉefaj televidaj kanaloj rajtis peti oficialan kunlaboron, kiam ajn ili volis.
Genitivo Zvedl telefon a vytočil číslo svého šéfa.
Li respondis la telefonon kaj tajpis la numeron de la ĉefo.
Mzdy městských šéfů se mohou i výrazně lišit.
Salajroj de urbaj ĉefoj povas ege varii.
Dativo Sekretářka Ludmila přinesla šéfovi šálek čaje s citronem.
La sekretariino Ludmila portis al sia ĉefo tason da teo kun citrono.
Šéfům se obchod nezdál dost zajímavý.
Al la ĉefoj la negoco ne ŝajnis sufiĉe interesa.
Akuzativo Nejlépe je dotázat se hned na šéfa.
Estas pli bone rekte demandi la ĉefon.
Expanze firem nutí šéfy cestovat.
Disvastigo de la firmao postulas, ke ĉefoj vojaĝu.
Vokativo Jasně, šéfe, hned tam zajdu a předvedu ho.
Certe, ĉefo, mi tuj iros preni lin.
Pokud nevykonávají řádně svou práci, vy, šéfové, byste se jich měli zbavit.
Se ili malbone faras sian laboron, vi, ĉefoj, devus liberigi vin de ili.
Lokativo Záleží to na šéfovi.
Tio dependas de la ĉefo.
Češi oceňují na šéfech především slušné a upřímné jednání.
Ĉeĥoj ŝatas ĉe ĉefoj ĝentilan kaj honestan konduton.
Instrumentalo Se svým šéfem nebudu komunikovat přes média.
Kun la ĉefo mi ne komunikos per amaskomunikiloj.
Pesimismus mezi šéfy firem šíří i nepříznivý stav budoucích zakázek.
Pesimismo ĉe firmaaj ĉefoj estas negativa por estontaj mendoj.

Estas tri aŭ kvar gramatikaj genroj en la ĉeĥa:

  • virgenra
    • virgenra viva: kutime viroj aŭ (grandaj) bestoj
    • virgenra neviva: (etaj) bestoj, aliaj objektoj
  • ingenra: virinoj kaj ĉio ajn
  • neŭtra: ĉio ajn

La gramatika genro kutime ne devenas de la senco de la vorto; oni povas nur certi pri tio, ke viroj estas virgenraj vivaj (kvankam estas esceptoj: kníže (duko) estas neŭtra en multenombro), kaj virinoj estas ingenraj (ankaŭ estas esceptoj: děvče (knabino) estas neŭtra).

La limo inter viva kaj neviva virgenro estas iom malpreciza: iuj (virgenraj) bestoj kaj objektoj estas vivaj en ununombro kaj nevivaj en multenombro.

Homoj ĉiam estas vivaj; slaneček (haringo) povas esti viva aŭ neviva (slanečci, slanečky), bacil (mikrobo) povas esti viva aŭ neviva en ununombro kaj en multenombro, kaj stroj (maŝino) estas ĉiam neviva. Viveco estas foje uzata kiel maniero distingi signifojn: android (androido) estas kutime viva kiam ĝi estas homforma roboto, sed ĝenerale neviva, kiam ĝi estas operaciumo.

Interesaj vortoj

La vorton roboto elpensis Josef Čapek kaj uzis lia frato, la verkisto Karel Čapek, en sia teatraĵo RUR (la Universalaj Robotoj de Rossum), publikigita en 1920 ĉeĥe. La vorto baziĝas sur la (slava kaj arkaika ĉeĥa) vorto robota (laboro), kvankam eblas, ke Josef inspiriĝis de la uzo de tiu vorto en la slovaka, kie robiť (labori) estas ofta verbo.

nenávidět (malami) ne havas nean formon. Ŝajne ĉeĥoj ne kapablas nemalami…

Plej malfacile elparoleblaj vortoj

  • sprcha
    duŝo
  • sklo
    vitro
  • pštros
    struto

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Langrompiloj

Reiri supren