Rekte al la enhavo

Kroata

Hrvatski jezik

Nombro da denaskaj parolantoj

4.4 milionoj

Oficiala lingvo en

Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio (unu el 7 oficialaj lingvoj en Vojvodinio), EU

Malplimulta lingvo en

Montenegro, Hungario, Austrio, Italio, Rumanio

Diaspora lingvo en

Germanio, Svedio, Francio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj, Argentinio, Usono, Kanado, Australio, Novzelando

Alfabeto
27 literoj - 30 fonemoj (nj, lj, dž estas fonemoj skribitaj per du literoj)
Gramatikaj kazoj
7
Lingvokodo
hr, hrv
Lingva tipologio
fleksia , subjektellaso , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, slava, sudslava
Nombro da dialektoj
3 dialektaj grupoj kun pli-mapli 25-30 subdialektoj

La plej longa vorto

tronheredantino

Kurioza vorto aŭ frazo

Supre pli malbone montoj brulas.
4 diverstonaj akcentoj

Enkonduko

La kroata estas en tre intima rilato kun la serba, bosna (bosniaka) kaj montenegra lingvoj. La kroata kiel literatura lingvo evoluas de la 15-a jarcento en diversaj lokaj variantoj kaj ekde la 19-a jarcento en sia pli-malpli hodiaua formo (kun malmultaj diferencoj).

En la 19-a jarcento aperas forta movado por komuna sudslava lingvo sub kies influo kreiĝis tre similaj lingvonormoj por la serba kaj kroata lingvoj, kaj dum preskaŭ la tuta 20-a jarcento multaj konsideris ke ekzistas nur unu komuna serbokroata (aŭ kroatserba) lingvo. Aliaj tamen preferis vidi la lingvojn serba kaj kroata kiel apartajn idiomojn. La montengran oni povas (ĉefe se temas pri intelekta vortaro kaj terminologioj) vidi kiel subvarianton de la serba, kvankam ĝi havas plurajn proprajn trajtojn. Estas malfacile diri kio precize estas la bosniaka normo sed ĝi sendube pozicias inter la serba kaj kroata en diversaj variaĵoj, kaj sendepende de la montenegra al kiu ĝi tamen plejmulte similas. Tamen la apartenantoj de la 4 popoloj senprobleme interkomunikas sen bezono pri interpretistoj. La veraj diferencoj aperas je nivelo de terminologioj por praktike ĉiuj fakoj. Kroato kaj serbo apenaŭ povas bone kompreniĝi parolante pri matematiko aŭ biologio, juro kaj eĉ kuirarto sen esti lerninta la alternativan termionologion. Aldoniĝas la grafisma diferenco ke la serba kaj montenegra estas skribataj latine kaj cirile, dum la kroata kaj bosna praktike nur latinlitere.

Slavaj lingvoj dividiĝas je tri subgrupoj: okcidentslavaj lingvoj (pola, ĉeha, slovaka, soraba, kaŝuba, slovina), orientslavaj lingvoj (rusa, ukrajna, belorusa, rutena) kaj sudslavaj lingvoj (slovena, kroata, serba, montenegra, bosna – makedona kaj bulgara).

Tabulo de Baška Tabulo de Baška, el la jaro 1100

Dialektoj

La kroatlingva teritorio estas dividita je tri dialektaj teritorioj: ŝtokava, kajkava kaj ĉakava. Ankaŭ la literaturo evoluas en ĉiuj tri dialektoj sed plejmulte en la ŝtokava kiu estis uzita kiel bazo por la kreo de la normlingvo.

  • Čakavsko narječje
  • Kajkavsko narječje
  • Štokavsko narječje

Fonto: Wikimedia Commons

Skribosistemo kaj prononco

  • a
  • b
  • c
  • č
  • ć
  • d
  • đ
  • e
  • f
  • g
  • h
  • i
  • j
  • k
  • l
  • m
  • n
  • o
  • p
  • r
  • s
  • š
  • t
  • u
  • v
  • z
  • ž

La kroata estas skribata per latinaj literoj kvankam en la komenco de la kroataj dukolandoj oni unue skribis en aparte kreita slava skribo glagolico kaj ankaŭ en la t.n. okcidenta kirilico (bosanico) (bosančica). Dum certaj periodoj oni uzis samtempe ĉiujn tri en diversaj teritorioj, kaj ofte ĉiujn samloke. Fine restis nur la latina skribo. La skribo nun estas fonetika (oni ĉiam legas la saman literon sammaniere. Ĝi havas 27 literojn, la latinajn sen x, y kaj q, sed kun č, ć, đ, š kaj ž. Tri pliaj fonemoj estas skribataj per du literoj: lj, nj kaj .

Lerni la legadon de la kroata estas tre simpla afero. Problemojn prezentas nur la akcentado ĉar akcentoj povas esti sur kiu ajn silabo krom sur la lasta. Sed misa akcentado malofte komplete ŝanĝas la signifon. Tion oni ne povas diri pri tona akcento (ekzistas kvar malsamaj tonaj akcentoj, kiel en la ĉina – fakte du tonoj, la leviĝanta kaj la falanta, kaj ili povas ambaŭ esti longaj aŭ mallongaj). Ekzemple la frazo “Gore gore gore gore” enhavas kvar ŝajne samajn vortojn, sed pro malsamaj tonoj ili havas kvar malsamajn signifojn: “Supre pli malbone montoj brulas.”

Gramatiko

Ĝenerale la gramatiko de la kroata estas, same kiel de ĉiuj slavaj lingvoj, ege komplika. Ekzistas du deklinacioj (singulara kaj plurala) je po 7 kazoj (nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, lokativo kaj instrumentalo), sed oni devas tion kombini kun tri genroj (vira, virina kaj neŭtra) tiel ke ekz por scii, kian formon de unu substantivo uzi, oni devas konsideri 14 kazojn oble 3 genroj, do teorie 42 eblajn formojn. La verboj havas 7 tempojn (nuntempon, du futurojn kaj 4 pasintajn tempojn) kaj 2 nombrojn (ununombron kaj multenombron). Estas tri personoj (ununombre: mi, vi, li/ŝi/ĝi, plurnombre: ni, vi, ili). La lingvo krome havas verbajn aspektojn (perfektivan kaj neperfektivan) do oni devas aparte lerni kiu verbo havas tiun aŭ alian aspekton ĉar la verbo tiam estas alimaniere konjugaciata, ekzemple: skočiti (“salti”) kaj alimaniere verbo skakati (“saltadi”).

Krome oni devas konsideri ke multe pli da verboj estas neregulaj, do, ne estas facile scii kiujn finaĵojn aldoni. Kaj estas multaj aliaj specifaĵoj kaj fonetikaj ŝanĝoj ene de vortoj. Same komplikaj kiel ĉe substantivoj estas konjugacioj de adjektivoj kaj pronomoj. Aldone la adjektivoj povas esti difinitaj aŭ nedifinitaj. Eĉ la numeraloj estas deklinaciataj.

Vortformado kaj leksikono

Ekzemploj pri konjugacio de verboj:

Prezenco:

Ununombro Plurnombro
1-a persono idem
mi iras
idemo
ni iras
2-a persono ideš
vi iras
idete
vi iras
3-a persono ide
li/ŝi iras
idu
ili iras

Aoristo:

Ununombro Plurnombro
1-a persono pođoh
mi iris
pođosmo
ni iris
2-a persono pođe
vi iris
pođoste
vi iris
3-a persono pođe
li/ŝi iris
pođoše
ili iris

Perfekto:

Ununombro Plurnombro
1-a persono išao sam
mi iris - vira
išla sam
mi iris - ina
išli smo
ni iris - vira
išle smo
ni iris - ina
2-a persono išao si /išla si
vi iris - vira/ina
išli ste/išle ste
vi iris - vira/ina
3-a persono išao je/išla je
li iris / ŝi iris
išli su/išle su
ili iris - vira/ina

Ekistas ankoraŭ pluskvamperfekto kaj futuro I kaj futuro II.

Substantivoj:

Ununombro Plurnombro
Nominativo stol
tablo
stolovi
tabloj
Genitivo stola
de tablo
stolova
de tabloj
Dativo stolu
al tablo
stolovima
al tabloj
Akuzativo stol
tablon
stolove
tablojn
Vokativo stole
ho tablo!
stolovi
ho tabloj!
Lokativo o stolu
pri tablo
o stolovima
pri tabloj
Instrumentalo stolom
kun/per tablo
stolovima
kun/per tabloj

Ĉiu substantivo havas genron aŭ viran aŭ virinan aŭ neŭtran. Supre estis prezentita virgenra substantivo. Viringenra havas aliajn finaĵojn kaj neŭtra aliajn. Pri ĉiu substantivo oni devas lerni kian genron ĝi havas.

La kroata uzas konsonanton R kiel helpvokalon en iuj vortoj. Do ekzistas vortoj sen vokaloj, kie R anstataŭas vokalon, ekzemple smrt (morto), krv (sango), brv (ligna ponteto) k.s. Ekzistas vortoj en kiuj ariĝas kune 5 aŭ eĉ 6 konsonantoj: smrtno (ĝismorte), stvrdnuti (malmoligi)…

En la kroata efektive ekzistas 31 fonemoj, sed unu diftongo (elparolata ie) estas skribata kiel jeije.

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Reiri supren