Rekte al la enhavo

Latva

Latviešu valoda

Nombro da denaskaj parolantoj

ĉirkaŭ 1,7 milionoj

Oficiala lingvo en

Latvio, EU

Diaspora lingvo en

Usono (100 000), Irlando (50 000), Britio (40 000), Kanado (28 000), Brazilo (25 000), Rusio (20 000), Aŭstralio (20 000), Novzelando (20 000), Litovio, Estonio, Ukrainio, Belgio

Alfabeto
33 literoj
Gramatikaj kazoj
7
Lingvokodo
lv, lav
Lingva tipologio
fleksia , SVO
Lingvofamilio
Hindeŭropa, balto-slava branĉo, balta grupo, orientbalta subgrupo
Nombro da dialektoj
Tri dialektoj: livonia, meza (la bazo de la literatura lingvo) kaj supra.

La plej longa vorto

maldekstruma direkto

Kurioza vorto aŭ frazo

triedra
tre malfacile elparolebla
enirejo
ĝi iel ne havas konsonantojn

Historio

La latva estas unu el la du plu vivantaj orientbaltaj lingvoj de la hindeŭropa lingvaro. Male al la litova, la latva ne konservis multe da arkaikaj formoj.

Esploroj montras, ke la baltaj lingvoj jam estis aparta branĉo de la hindeŭropaj lingvoj en la 10-a jarcento a. K. La orientbaltaj lingvoj disiĝis de la okcidentbaltaj (aŭ simple baltaj) ĉirkaŭ la 5-a jarcento. La litova kaj la latva komencis disiĝi post la 9-a jarcento, kvankam ili longe plu estis dialektoj de unu lingvo.

Gramatiko

La vortordo en frazoj estas libera, ĝi dependas de la vorto, kiu havas la plej gravan signifon en la frazo. Ekzemple, la frazo “Estas akvo en la glaso” estas konstruita jene Glāzē ir ūdens, kaj “La akvo estas en la glaso”:jene Ūdens ir glāzē. La latva ne havas artikolojn, sed la adjektivojn havas difinitecon kaj nedifinitecon.

Substantivoj en la latva esprimas genron, nombron kaj kazon. Estas sep kazoj:

Vira Ina
Ununombro
Nominativo Draug-s
amiko
Vēj-š
vento
Kuģ-is
ŝipo
Liep-a
tilio
Pas-e
pasporto
Genitivo Draug-a Vēj-a Kuģ-a Liep-as Pas-es
Dativo Draug-am Vēj-am Kuģ-im Liep-ai Pas-ei
Akuzativo Draug-u Vēj-u Kuģ-i Liep-u Pas-i
Instrumentalo Draug-u Vēj-u Kuģ-i Liep-u Pas-i
Lokativo Draug-ā Vēj- ā Kuģ-ī Liep- ā Pas-ē
Vokativo Draug-s! Vēj-š! Kuģ-i! Liep-a!
Plurnombro
Nominativo Draug-i Vēj-i Kuģ-i Liep-as Pas-es
Genitivo Draug-u Vēj-u Kuģ-u Liep-u Pas-u
Dativo Draug-iem Vēj-iem Kuģ-iem Liep- ām Pas-ēm
Akuzativo Draug-us Vēj-us Kuģ-us Liep- as Pas-es
Instrumentalo Draug-iem Vēj-iem Kuģ-iem Liep- ām Pas-ēm
Lokativo Draug-os Vēj-os Kuģ-os Liep- ās Pas-ēs

Adjektivoj fleksias laŭ genro, nombro kaj kazo; tial ili akordas kun la rilata substantivo.

Specifa trajto de latvaj adjektivoj estas, ke ili havas longajn kaj mallongajn formojn.

Latvaj verboj esprimas voĉon, tempon (pasintan, nunan, estontan), moduson, kaj fleksias laŭ persono kaj nombro. Ili ankaŭ havas multajn participojn.

Ekzemploj de participoj:

  • ziedošs koks
    floranta arbo
  • noziedējis koks
    arbo perdinta siajn foliojn
  • lasāma grāmata
    legata libro
  • izcepta maize
    bakita pano
  • viņš iet domādams
    li paŝas pensante

Skribosistemo kaj prononco

La moderna latva alfabeto havas 33 literojn.

  • a
  • ā
  • b
  • c
  • č
  • d
  • e
  • ē
  • f
  • g
  • ģ
  • h
  • i
  • ī
  • j
  • k
  • ķ
  • l
  • ļ
  • m
  • n
  • ņ
  • o
  • p
  • r
  • s
  • š
  • t
  • u
  • ū
  • v
  • z
  • ž

Vokaloj en la latva povas esti longaj aŭ mallongaj. Longeco de vokaloj ebligas distingi inter vortoj kaj vortformoj, ekzemple: kazas “kaprinoj”, kāzas “geedziĝo”, kase “tilio”, kasē “en la tilio”. Akcentitaj kaj neakcentitaj vokaloj estas elparolataj same. La longeco de vokalo en la moderna latva estas reprezentita skribe per superstreko: ā, ē, ī, ū.

Diftongoj: ai, ei, ui, o [uo], au, ie. La duonkonsonanto j post vokaloj povas krei diftongojn, ekzemple: klajš [klaiʃ] “komplete”, zvejnieks [zveinieks] “fiŝkaptisto”, šuj [ʃui] “kudras”. Ankaŭ la konsonanto v povas formi diftongojn, ekzemple: tev [teŭ] “por vi”.

En la latva, la literoj Ļ ļ, Ņ ņ, Ķ ķ, Ģ ģ reprezentas 4 molajn konsonantojn. Voĉaj konsonantoj tuj antaŭ senvoĉaj senvoĉiĝas. La konsonantaj finaĵoj -ds (gads = jaro) kaj -ts (lakats = naztuko) kutime elparoliĝas kiel [ts], -žs (spožs = brila), -šs (svešs = fremdulo) kiel “ŝ”. Voĉaj konsonantoj fine de vortoj estas ĉiam elparolataj kiel voĉaj.

La latva, kun malmultaj esceptoj, akcentas la unuan silabon. Ekzistas tri specoj de tonoj: plata (stieptā), falanta (krītošā) kaj rompita (lauztā intonācija). Ekzemple: loks ([luõks], verda cepo), loks ([lùoks], pafarko), logs ([luôgs], fenestro).

Latvaj konsonantoj povas esti voĉaj aŭ senvoĉaj, malmolaj aŭ molaj, kaj havas malsamajn trajtojn laŭ la artikulacia loko kaj maniero.

Dialektoj

Estas tri ĉefaj dialektoj de la latva lingvo:

Parol-etiketo

La ĝentila maniero alparoli homon estas uzi la multenombrajn duapersonajn pronomojn kaj verbajn formojn Jūs (“Vi”).

Oficiala ĝentila alparolmaniero estas uzi la familian nomon de persono genitive kaj la vortojn kungs (sinjoro) aŭ kundze (sinjorino), ekzemple: Kļaviņa kungs, Liepas kundze. Oni uzas la saman konstruon por alparoli superulojn, ekzemple: prezidenta kungs, ministres kundze.

La ununombra “vi” estas kutime uzata por alparoli gepatrojn. La multenombra “vi” foje estas plu uzata en vilaĝoj. Personaj nomoj estas uzataj en pli neformalaj situacioj, kaj familiaj nomoj en pli formalaj.

Interese, la latva ne havas fortajn fivortojn. Kiam homoj emas sakri, ili devas uzi latvajn mallaŭdajn vortojn kiel īkstoņa (“grumblemulo”) aŭ ĉerpi de la vastaj rezervoj de la rusa aŭ la angla.

Temaj vortoj

Amuzaj aŭ strangaj tradiciaj proverboj aŭ idiomoj

Langrompiloj

Reiri supren