Skribsistemo estas organizita metodo por konservi kaj transdoni mesaĝojn surbaze de lingvo. Plej ofte skribado estas vida (pli malofte tuŝa) aro da signoj aŭ simboloj.

Klasifiko

Ĝenerale ekzistas tri ĉefaj tipoj de skribsistemoj:

  • alfabetoj
  • silabaroj
  • logogramaroj

Alfabetoj uzas norman aron da literoj, kiuj reprezentas konsonantojn kaj vokalojn de parola lingvo. Literoj kaj sonoj malofte perfekte kongruas unu kun la aliaj. Kutime pluraj literoj reprezentas la saman fonemon kaj/aŭ unu litero reprezentas plurajn fonemojn. Ankaŭ povas okazi, ke sinsekvo de du literoj aŭ pli reprezentas unu fonemon.

Rilatoj inter literoj kaj fonemoj en alfabeta skribsistemo. Rimarku la silentajn literojn S kaj T.

Silabaroj konsistas el simboloj, kiuj reprezentas silabojn (kiuj tiam estas konsiderataj kiel bazaj konstruelementoj de vortoj).

Rilatoj inter signo kaj silabo en silabaro. Rimarku la reprezenton de sola konsonanto [n]. (Nomo de la nanplanedo 90377 Sedno en Inuktituto)

Logogramaroj uzas signojn, kiuj reprezentas vortojn, morfemojn aŭ aliajn semantikajn unuojn.

Esperanto = “universo” + lingvo = (generacio/mondo/epoko + limo/teritorio) + lingvo

Rilatoj inter signoj kaj morfemoj en logograma skribsistemo. “世界” estas sanskrita pruntvorto, kies signifo estas nebula por modernaj parolantoj.

La limo inter tiuj kategorioj ne estas klara: ekzistas skribsistemoj, kiuj havas trajtojn de aliaj kategorioj, ekzemple la angla simbolo & signifas la vorton (semantikan unuon) “kaj”, ne vokalon aŭ konsonanton.

Ekzistas ankaŭ aliaj specoj de skribsistemoj, kiuj estas variaĵo de la aliaj. Konsonanta alfabeto, ekzemple, estas alfabeto, en kiu konsonantoj estas skribataj, sed plej multaj vokaloj ne estas. Tipaj ekzemploj estas la araba kaj hebrea alfabetoj. En abugido, konsonantoj havas plenan formon dum vokaloj estas skribataj per ŝanĝo aŭ aldono al la konsonantoj. Tipaj ekzemploj estas la amhara skribo el Etiopio kaj nagario (kaj parencaj skribsistemoj) el Barato.

Skribmanieroj

Skribado estas kutime plenumata per farado de distingaj markoj sur dudimensia surfaco en speficaj formoj. Materialoj, kiujn oni povus uzi (kaj uzis) por skribi, estas interalie papero (plej ofte ĝis antaŭ nelonge), ŝtono, argilo, sablo, besta haŭto, arboŝelo aŭ eĉ, simbole, aero (plenumita fikcie de rolulo en Galápagos de Kurt Vonnegut) kaj multaj aliaj materialoj.

Tiuj markoj povas esti farataj per farbado, tranĉado, bruligado, premado aŭ presado, inter aliaj manieroj.

Moderna daŭra skribo (latina alfabeto) sur viva homa haŭto

Fonto: Wikimedia Commons

Skribsistemo estas abstrakta koncepto: literoj povas havi diversajn formojn (kiel ekzemple latinaj a kaj a) sed esti konsiderataj kiel la sama litero, aŭ povas aspekti same (kiel latina c kaj cirila c) sed reprezenti malsamajn sonojn.

Diversaj nevidaj reprezentoj de literoj ne estas konsiderataj apartaj skribsistemoj. La plej konataj estas brajlo, tuŝa skribo konsistanta el ĝibetoj (uzata de blinduloj), la internacia mara signala kodaro, en kiu diversaj flagoj reprezentas la literojn; morsa kodo, en kiu literojn reprezentas “punktoj” kaj “strekoj” farataj per tonoj, fulmoj aŭ sonoj; aŭ komputilaj kodaroj, kiuj reprezentas signojn tute abstrakte per sinsekvo da bitoj.

Skribdirekto

La plej ofta skribdirekto estas maldekstre-dekstren, poste supre-malsupren, kiam la teksto estas aranĝita en linioj. Kelkfoje la teksto estas skribata vertikale (ofte pro manko de spaco, ekzemple en strata ŝildo) kaj tiam la direkto estas supre-malsupren, poste maldekstre-dekstren.

Notindaj esceptoj estas la araba kaj hebrea alfabeto, kiuj skribiĝas dekstre-maldekstren, poste supre-malsupren.

Skribdirekto, moderna araba alfabeto

Ankaŭ la ĉina kaj la japana povas esti skribataj maldekstre-dekstren, poste supre-malsupren, sed la tradicia skribmaniero estis vertikala: supre-malsupren kaj poste dekstre-maldekstren (teksto aranĝita en kolumnoj). Ambaŭ lingvoj sufiĉe ofte skribiĝas tiel.

La tradicia mongolia skribo (daŭre uzata en Interna Mongolio, en Ĉinio) skribiĝas supre-malsupren kaj poste maldekstre-dekstren.

Skriboj en Eŭropo

Plej multaj el la ĉefaj lingvoj de Eŭropo uzas la latinan alfabeton. Multaj el ili aldonas supersignojn aŭ kromajn literojn (kiel la islandan ð, þ). La bulgara, serba, makedona, belarusa, ukraina kaj rusa uzas la cirilan alfabeton; ĉiu havas variaĵojn de speficaj literoj. La serba ofte skribiĝas ankaŭ per la latina alfabeto. La cigana lingvo (kvankam malofte skribata) skribiĝas cirile en landoj, kies ĉefa lingvo uzas tiun alfabeton.

La greka nuntempe estas la sola lingvo, kiu uzas la grekan alfabeton. Simile, ĉe la limo inter Eŭropo kaj Azio, la kartvela kaj armena lingvoj ambaŭ skribiĝas per propra alfabeto.