Dum gramatiko okupiĝas pri la strukturo de vortoj kaj frazoj kaj semantiko pri ilia signifo, pragmatiko konsideras ilian interpretadon en lingvouzo depende de la konkreta kunteksto kaj socia fono de la parolokazo.

Deikto

Ĉu vi povas imagi pri kio temas, se vi vidas Mi tuj estos ĉi tie sur papereto trovita surplanke? Kiu estas mi? Kie estas ĉi tie? Kaj kiam estas tuj? La sama mesaĝo estus jam pli komprenebla, se vi havis rendevuon kun via instruisto aŭ ĉefo je la 3-a horo kaj alveninte, vi trovas tiun ĉi noton sur lia pordo. Vi konas la personon, la lokon kaj la tempon, tiel vi atendos kelkajn minutojn. Tiuspecaj vortoj nomiĝas deiktaj esprimoj, kio signifas, ke ili povas esti interpretataj nur el la vidpunkto de la parolanto, de la “sendanto” de la informo. Deikto havas personan, tempan, lokan kaj socian aspektojn.

Se iu staranta antaŭ vi, donas al vi informojn pri la direkto kiel vi devas iri al la muzeo, lia/ŝia “dekstro” estas via maldekstro! Se vi uzas la samajn neformalajn lingvajn formojn kun via instruisto aŭ ĉefo kiel kun viaj amikoj, tio povas havi malagrablajn konsekvencojn. Aliflanke, tro formalaj lingvaj formoj povas ridindigi vin antaŭ egaluloj.

Parolagoj

Tradicie, agoj estas konsiderataj pli gravaj ol vortoj. Sed kion alian vi povus fari, se vi volas promesi ion, ol diri la frazon Mi promesas? Kaj sufiĉas, ke pastro diras: Mi nun deklaras vin edzo kaj edzino por ŝanĝi vian vivon por ĉiam. Tiel ekzistas parolagoj, kiel la lingvofilozofo John L. Austin malkovris, kiuj estas plenumitaj per vortoj. Se iuj bazaj kondiĉoj (t.n. sukceskondiĉoj) plenumiĝas, la eldiritaj vortoj plenumas la agon, kiun ili priskribas. Eblas deklari homojn geedzoj (se oni havas la konvenan leĝan statuson) same kiel promesi, minaci kaj ofendi iun helpe de vortoj.

Iuj parolagoj funkcias kiel deklaroj kaj ŝanĝas la mondon (vd. la antaŭan ekzemplon), aliaj kiel direktivoj manifestante la volon de la parolanto (Mi petas vin respondi. Ne faru tion!), komisivoj esprimantaj la intencon de la parolanto (Mi permesas al vi iri en kinejon), esprimivoj ilustrantaj la sentojn de la parolanto (Mi vere bedaŭras. Gratulojn!) aŭ simple reprezentivoj, kiuj konstatas, kion la parolanto opinias (Nia domo estas proksime al la muzeo).

Parolagoj povas esti rektajnerektaj. Mi povas demandi iun rekte malfermi la fenestron, se estas tro varme en la ejo aŭ diri: Estas vere varmege ĉi tie. En la konvena kunteksto ambaŭ frazoj povas havi la saman efikon.

Antaŭsupozoj kaj implicoj

Se iu diras: La aŭto de mia amiko estas ŝtelita, vi ricevas informon ne nur pri la ŝtelo de aŭto, sed vi ekscias ankaŭ, ke tiu persono havas almenaŭ unu amikon, kaj ke tiu amiko havis aŭton. Tiuj ĉi du informoj enestis en la frazo, sed ne eksplicite esprimitaj, ili estas antaŭsupozoj. Ĉiutaga parolado plenas je antaŭsupozoj, tio kaŭzas, ke eksterlandanoj povas ne kompreni ion, kio ŝajnas esti evidenta.

Ili povas esti ekzistecaj kiel en la antaŭa kazo, faktaj kiam iu diras: Mi ĝojas, ke Petro alvenisMi koleras, ke Petro alvenis; la fakto ke Petro alvenis estas vera ambaŭkaze. Kelkaj vortoj leksike entenas antaŭsupozon: se ni finas ion, la komenco estas antaŭsupozita. La frazo Vi denove malfruis sugestas, ke tio ne la unuan fojon okazas. Demandoj kiel Kiam/kial venis Petro? antaŭsupozas la fakton, ke Petro venis.

Se via amiko demandas: Ĉu vi volas veni kun mi en kinejon ĉi-vespere?, la simpla respondo estus jesne, tamen ofte ni aŭdas: Bonege!, Kio estas en la programo?Mi havas ekzamenon morgaŭ aŭ eĉ Lasu al mi pacon! El tiuj respondoj la konkludoj estas evidentaj. Tiuj estas kazoj de konversaciaj implicoj.

Konversaciaj principoj

La bazo de sukcesa konversacio estas la kunlaboro inter la interparolantoj (konversaciaj partneroj). Grice formulis la principojn: donu informivan respondon kaj neniom pli (kvanto); viaj informoj devus esti veraj (kvalito); rilatu al la temo (rilato); estu konciza (maniero).

Ankaŭ ĝentileco estas grava en sukcesa konversacio . Tio signifas ke ni respektas la publikan membildon de la alia persono. Ĝentileco aperas en salutoj, alparolformuloj, en strategioj uzataj por peti kaj rifuzi ktp. Ĝentileco dependas de la diferenco inter la aĝo, sekso, socia statuso kaj ankaŭ de la grado de intimeco de la interparolantoj, kaj ĉio tio havas tre variajn formojn en malsamaj kulturoj.

La baza distingo estas neformala / formala aŭ pli simple T/V komunikado, sed pli fajnaj distingoj aperas en Aziaj kulturoj. Se vi neglektas ĝentilecon, vi povas ofendi la interparolanton kaj riski la plenumon de viaj atendoj.

La lingvaj kutimoj kaj fonaj kulturaj konoj estas malsamaj ĉe malsamaj popoloj, tiel ankaŭ implikoj kaj ĝentilecreguloj povas diferenci. Pli eksplicita komunikado kaj malfermiteco estas necesaj en interkultura kunteksto. Interkultura pragmatiko okupiĝas pri tiuj diferencoj kaj uzataj strategioj por solvi la problemojn.