Lingvoj, kiel vivantaj estaĵoj, evoluas. Lingvoj devenantaj de la sama pralingvo laŭdifine apartenas al la sama lingvofamilio. Lingvofamilio povas esti dividita je pluraj subfamilioj: ekzemple, la pola kaj slovaka ambaŭ estas okcidentslavaj lingvoj, subgrupo de la slava lingvaro, kiu estas branĉo de la granda hindeŭropa familio.

Kompara lingvoscienco, kiel indikas la nomo, komparas lingvojn por ekscii ilian historian rilatecon. Tio eblas per komparado de fonologio, gramatiko kaj vortoprovizo, eĉ en kazoj, kiam ne ekzistas skribaj dokumentoj en la pralingvoj.

Ju pli malproksimaj estas lingvoj, des pli malfacile povas esti determini, ĉu ekzistas genetika rilato inter ili. Ekzemple, neniu lingvisto dubas, ke la hispana kaj itala lingvoj estas parencaj, sed la ekzisto de la altaja lingvaro (kiu inkluzivus la turkan kaj la mongolan) estas disputata kaj ne akceptata de ĉiuj lingvistoj. Nuntempe tute ne eblas scii, ĉu ĉiuj lingvoj devenas de komuna pralingvo. Se ekzistis origina homa lingvo, tiu estis parolata antaŭ dekmiloj da jaroj (aŭ pli). Pro tio komparoj estas tre malfacilaj aŭ eĉ neeblaj.

Mapo de la ĉefaj lingvofamilioj en la mondo

Source: Wikimedia Commons

Listo de lingvofamilioj

Lingvistoj malkovris pli ol cent unuarangajn lingvofamiliojn (familiojn, kies rilatoj unu kun la aliaj ne estas pruvitaj). Iuj inkluzivas nur kelkajn lingvojn, aliaj pli ol mil. Jen listo de la ĉefaj lingvofamilioj en la mondo.

Lingvaro Areo Lingvoj
Hindeŭropa Eŭropo ĝis Barato, hodiaŭ ĉiuj mondopartoj Pli ol 400 lingvoj parolataj de preskaŭ 3 miliardoj da homoj. Al ĝi apartenas interalie latinidaj lingvoj (hispana, itala, franca…), ĝermanaj (angla, germana, sveda…), baltaj, slavaj (rusa, pola…), hindariaj (persa, hindia, kurda, bengala kaj multaj lingvoj parolataj de Turkio ĝis norda Barato), kaj ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj, ekzemple greka kaj armena.
Ĉin-tibeta Azio Ĉinaj lingvoj, tibeta, birma
Niĝerkonga Subsahara Afriko Svahila, joruba, ŝona, zulua
Afrikazia Mezoriento, Nordafriko Semidaj lingvoj (araba, hebrea…), somala
Aŭstronezia Sudorienta Azio, Tajvano, Pacifiko, Madagaskaro Pli ol 1000 lingvoj, inkluzive de la indonezia, filipina, malagasa, havaja, fiĝia…
Urala Centra, orienta kaj norda Eŭropo, norda Azio Hungara, finna, estona, sameaj lingvoj, iuj lingvoj de Rusio (udmurta, maria, komia…)
Altaja (disputata) Turkio ĝis Siberio Tjurkaj lingvoj (turka, kazaĥa…), mongolaj lingvoj (mongola…), tungusaj lingvoj (manĉura…), kelkaj inkluzivas eĉ la japanan kaj korean
Dravida Suda Barato Tamila, malajala, kanara, telugua
Kadaja Sudorienta Azio Tajlanda, laosa
Aŭstralazia Sudorienta Azio Vjetnama, kmera
Na-denea Nordameriko Tlingita, navaha
Tupia Sudameriko Gvarania
Kaŭkaza (disputata) Kaŭkazo Tri lingvaroj. La plej parolata kaŭkaza lingvo estas la kartvela.

Apartaj kazoj

Senparencaj lingvoj

Senparenca lingvo estas “orfo”: lingvo, kies parenca rilato kun konata lingvofamilio ne estis pruvita. La plej bona ekzemplo estas la eŭska lingvo, parolata en Hispanio kaj Francio. Kvankam ĝin ĉirkaŭas hindeŭropaj lingvoj, ĝi estas tre malsama de ili. Lingvistoj komparis la eŭskan kun aliaj lingvoj parolataj en Eŭropo, Kaŭkazo kaj eĉ Ameriko, sed neniu parenceco estis determinita.

La korea estas alia fama senparenca lingvo, kvankam iuj lingvistoj proponis rilaton kun la altaja lingvaro aŭ la japana lingvo. La japana mem estas foje konsiderata senparenca lingvo, sed ĝi fakte apartenas al la malgranda japana lingvaro, kiu inkluzivas kelkajn parencajn lingvojn kiel la okinavan.

Piĝinoj kaj kreolaj lingvoj

Piĝino estas simpligita komuniksistemo, kiu evoluas inter du aŭ pli da grupoj, kiuj ne havas komunan lingvon. Ĝi ne devenas rekte de unu lingvo, sed povas ricevi trajtojn de pluraj lingvoj. Kiam infanoj komencas lerni piĝinon denaske, tiam ĝi fariĝas aparta, stabila lingvo, kiun oni nomas kreola lingvo.

Plej multaj piĝinoj kaj kreolaj lingvoj parolataj hodiaŭ estas rezulto de koloniigo kaj estas bazitaj sur la angla, francaportugala. Unu el la plej parolataj kreolaj lingvoj estas tokpisino, oficiala lingvo de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi estas bazita sur la angla, sed ĝia gramatiko estas malsama kaj ĝia vortaro inkluzivas vortojn pruntitajn de la germana, malaja, portugala kaj pluraj lokaj lingvoj.